Matene, vespere kaj la tutan nokton

Mi eku mian plurpartan KEF-raporton per la rakontado de mia alvojaĝo. Fruegmatene je la 5a kaj duono mi ekis kaj post plurhora trajnvojaĝo alvenis ĉe la flughaveno Köln/Bonn.

Mi estis surmetinta mian KEF-t-ĉemizon por esti rekonebla al aliaj esperantistoj. La unuan mi jam renkontis en la flughaveno, nome Robert Bogenschneider. Poste alvenis ankaŭ Mauro Tauzzi-Duhme kun sia edzino.

Apud ili du mi sidiĝis en la aviadilo, tiel ke mi jam dum la flugo plonĝis en esperantlingvan ĉirkaŭon, kion mi tre ŝatis. Ĉar mi estis leganta anglalingvan libron, foje rigardis al la itallingva gazeto de Mauro kaj aŭskultis la germanlingvajn anoncojn, mi uzis ĉiujn kvar lingvojn, kiujn mi regas pli-malpli sufiĉe bone ĝis flue.

Alveninte al la flughaveno de Helsinko, mi devis atendi pli longe por repreni mian pakaĵon ol la aliaj, tiel ke ili jam estis for kiam mi pretis. Sed intertempe mi estis trovanta alian esperantistinon, nome Keiko, kiu staris nur kvin metrojn for de mi. Ŝi rekonis mian t-ĉemizon, kaj do kune ni ekis al la buso. Dum la veturado al la urbocentro, ŝi rakontis ke ŝi tre ŝatas la Elektronikan Kompilon, kio kompreneble tre fierigis min. Ĉe la bushaltejo jam atendis Anna-Lena por montri al ni la vojon al la ejo, antaŭ kiu pluraj esperantistoj sidis bierumante en la suno. La akceptado funkciis rapidege kaj senprobleme, tiel ke mi tuj povis iri al unu el la amasloĝejoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *