Hieraŭ mi finfine kreis fizike ekzistantan, ordigitan version de mia kantokolekto. Nur nun mi rimarkis kiom multan materialon mi akiris (kaj kiom multe mi devis labori por ĉi rezulto). La unuaj gitarludaj kaj kantaj provoj faris tre pozitivan impreson. Jes ja! Post longa paŭzo, DĴ Kunar fiere revenas por distri la homojn – kaj ĉifoje eĉ ekster la diskoteko!
Por vojaĝemuloj: Kion necesas kunporti (kaj kion ne) al Hungario?
Nepre necesas kunporti: | klarigo |
---|---|
akvopafilon | nur unu vorto: akvobatalo! |
someregajn vestaĵojn | aŭ vi mortos pro varmego |
paciencon | nek atendu nek postulu akuratecon |
Tute superflua estus kunporti: | klarigo |
vinon | la Hungara vino = bongusta & fama |
spicojn | Hungaraj paprikoj brulas forte |
belulinojn | “Hungarinojn por ĉiuj!” – Harald Fischer, konante ilian ĉarmecon, deziras |
Tio servu kiel “alternativa” enpaklisto por la IJS.
Jen kio legeblas en la taglibro de Ken Miner: La Bertilaj avertoj
- Ĉio ajn povas okazi
- Tamen ne ĉiam funkcias
- Ni vivas en neperfekta mondo
Temas pri frazoj prenitaj el la kurso “Kiel fari TTT-paĝojn?” de Bertilo Wennergren. Amuze, ke ĝi taŭgas kiel vivkonsilareto.
Resonado: Bertilaj avertoj | La bunta blogo