Do, finfine pretas la unua versio de mia kantokolekto! Entute 83 kantoj, 75 el ili en la facile presebla PDF-formato. Fontindikoj troveblas ĉe mia muzika paĝaro.
Mi cetere ne plene elĉerpis tiujn fontojn. Multajn kantojn mi intence ne aldonis, ĉar aŭ mi ne konas la melodion, aŭ ili estas infankantoj (kiujn mi krom “La krokodil'” malŝatas) aŭ ili estas simple jam tro ofte kantitaj kaj ne plu bezonas plian publikigon (“Mariŝa, kisu min”…).
Samtempe restas ankoraŭ kelkaj verkoj, pri kies aldono mi ankoraŭ cerbumas, i.a. 2 Team’-titoloj. Onidire la Dolchamar-gitaristo posedas ĉirkaŭ 20 kantojn de aliaj artistoj, sed li ankoraŭ ne respondis al mia peto sendi almenaŭ liston de ili. Dezirindaj restas verkoj de artistoj kiel Esperanto Desperado (“Lando de amo”, “Feliĉe”…) kaj JoMo (“Ĉeboksaro”). Mi provos ilin akiri ankaŭ. Sed nun mi unue ekzercu mian nunan materialon…
Mia kantokolekto (tekstoj kaj akordoj)
- Amplifiki: Brava bardo
- Amplifiki: IS
- Amplifiki: Sola
- Amplifiki: Por ĉiam
- Amplifiki: Mi kaj ŝi
- Amplifiki: Somera temp’
- Persone: Tute sekura
- Persone: Mia knabino
- Persone: Eĉ knaboj
- Persone: Ĉu vi pentas?
- Persone: Longe for
- Persone: Amanda
- Persone: Neĝo dancas
- Persone: Du homoj
- Persone: Korpo kaj anim’
- Persone: La fantoma lum’
- Team’: En kaĉ’
- Team’: Nun ni plu kunas
- Team’: Reklamo al silento
- Team’: Volas ni
- Team’: Jen mia numero
- Team’: Eta ŝtormo nokta
- La Kuracistoj: Kisu min, ho kara
- La Kuracistoj: Westerland
- La Kuracistoj: La okulvitroj de Buddy Holly
- La Kuracistoj: Junula amo
- La Kuracistoj: Ĉar estas rokmuzik’
- La Kuracistoj: Vir’ estas porko
- La Kuracistoj: Sen vi
- La Kuracistoj: Bona tempo
- La Kuracistoj: Vi volas kisi
- La Kuracistoj: Por ni
- La Kuracistoj: Ne plu
- La Kuracistoj: 2000 knabinoj
- La Kuracistoj: La grasa Elke
- La Kuracistoj: Por ĉiam
- La Kuracistoj: Duona amkanto
- Gunnar R. FISCHER: IS en Germanio
- Gunnar R. FISCHER: Jarfino
- Gunnar R. FISCHER: Wetzlar (Ĉu ni revidos nin)
- Giuseppe CASTELLI: Travivos mi
- Feri Floro: La Bambo
|
- JoMo: La Bambo
- JoMo: Hej la nizoj
- JoMo: Ĉu vi volas danci?
- JoMo: Kisu min
- Esperanto Desperado: Ska-virino
- Kajto: Dormu milde
- La Porkoj: Jen
- Flávio FONSECA: Jam temp’ está
- Ĵomart kaj Nataŝa: Amu min
- Vladimir SOROKA: Ni renkontiĝos
- plie: Ponto trans akvo ŝtorma
- plie: Super la nuboj
- plie: La marĉo-soldatoj
- plie: Liberas la pens’
- Merlin: Aferoj por gardi
- Merlin: Alia mondo
- Merlin: Finfine
- Merlin: Ho! Mia kor’!
- Merlin: La bono
- Merlin: La tondro
- Merlin: Nokta trajnejo
- Merlin: Se mi povas
- Merlin: Verda soldato
- Merlin: Vidu
- Morice BENIN: Al feliĉ’
- Morice BENIN: Evident’-silent’ kaj migrado
- Morice BENIN: In-spir’
- Morice BENIN: La anonco
- Morice BENIN: Maristoj de l’ tero
- Morice BENIN: Naiva favorpeta letereto al politikistoj
- Morice BENIN: Nur
- Morice BENIN: Patrino
- Morice BENIN: Sin skribi
- Kajto: Averto
- Kajto: Filozofio
- Kajto: Kvalito-perfido
- Kajto: Vosto
- Ĵomart kaj Nataŝa: Nia trajno
- plie: Birdo, flugu for
- plie: La boksisto
- plie: Verdin’
|
?u vi planas publikigi la PDF-ojn en via retejo? Mi iom ser?is, sed ne trovis ilin.
unu pasho post la alia
Publikigado estas tikla afero. Necesas respekti la kopirajtojn de dekoj da diversaj aŭtoroj. Mi faris tre pozitivajn spertojn rilate al artistoj, se temas pri eko de nova projekto, sed tre negativajn, se temas pri finpolurado kaj oficialigo de io ajn.
Tial mi unue ne metos ion ajn interreten sed praktike elprovos mian laboron, ludante la kantojn dum Esperanto-renkontiĝoj. Se tio estas sukcesa kaj homoj ekdemandos pri la artistoj, mi havos fortan argumenton por la senpaga publikigo de la notoj: Simple estas ankaŭ varbado por la artistoj kaj iliaj verkoj.
Fakte la unua celo estas doni novan materialon al la gitaraj rondoj. La kantokolekto kresku maloficiale kaj private ( = sendanĝere).