Denove alvenis mia naski?datreveno, ?ifoje la 37a. Jam ekde dek jaroj mi ne plu estas junulo. Post tio, kion mi skribis hiera?, eblus facile pensi, ke mi estas sukcesa kaj feli?a. Sed principe da?re validas, kion mi skribis pasintjare.
?ajnas kiel ?iama memtrompado: Mi memoras la pasintecon, kvaza? mi estintus pli naiva kaj esperoplena, sed kiam mi relegis, kion mi skribis, mi komprenas, ke mi ?ion jam pli klare vidis anta?e.
Pro tio mi ne volas ripeti la kutiman plendadon. Mi ?ion jam esprimis. Kio estas la diferenco al pli fruaj jaroj? Dum la pasinta vivojaro mi lernis, ke a? mi ne trovos lokon en la vivo, a? ?i estas ?e la rando de la socio.
Rilate al muziko mi estis tre aktiva kaj sukcesa. Mi realigis mian plej grandan muzikan revon, kiu anka? estis la revo de mia vivo.
Kaj, kiu pensintus tion, mi ne memoras jaron, en kiu mi havis kontakton kun tiom multaj belaj, atraktivaj virinoj. Kaj kio estas vera granda afero: Kun du mi dividis miajn sentojn kaj ne plu sentis min kiel kompleta idioto (kiel a?tomate ekde 2010).
Sed ?io tio estas aferoj, kiujn mi faras en mia libera tempo. Mia profesia vivo estas da?re ne tia, ke mi povus i?i pli trankvila. Kaj la “grandajn” temojn (amrilato, geedzi?o, familio) tio neniel influas. Kiu volus vivi tian vivon ?is la fino kelkajn jardekojn poste? Mi ne. Sed mi anka? ne vidas vojon, kiel mi iel povus progresi.
Kaj pri la muzikado: Certe tio estas io bona. Sed la kantoj, kiujn mi kantas kaj ludas, kiam mi estas sola, estas ?iam ?agrenaj a? malgajaj. Tio estas tre malbona signo. Kie restis la romantikaj a? pozitivaj kantoj? Jen du ekzemploj por kantoj, kiujn mi lastatempe oftege a?skultas kaj mem kantas kaj ludas:
The Rolling Stones: Gimme Shelter
“Mi ?iel ajn estas malsukcesulo – kial mi da?re ludu la? la reguloj de la socio?”, “Ekde kiam mi estis junulo, homoj predikas al mi ke >>?iu ricevas sian ?ancon<< kaj >>via tempo ankora? venos<<. Sed intertempe pasis sufi?e multaj jaroj por konstati, ke tio estas mensogoj, per kiuj oni volas trankviligi, por ke mi funkciu." kaj "Ne plu eblas ?an?i ion, prefere detrui ?ion ?is la grundo kaj tiam rekonstrui ?in" estas tri bazaj vidpunktoj de mi. Mi mem estas iom ?okita pri mi mem. Mi neniam konsideris min esti ribelo. ?enerale mi ser?is harmonion. Paul Simon: Graceland (1992)
La albumo Graceland ege impresis min – kaj la samnoma kanto esprimas unuflanke tiom fortan senton de perditeco kaj samtempe havas tiom tenerajn muzikajn fajna?ojn, ke ?i trafas rekte al mia koro. Krome ?i estas ege bone ludebla per la nova instrumento, kiun mi a?etis. Sed pri tio mi rakontu alian fojon.