Arkivoj de etikedoj: steve winwood

Sub mia dikfingro

Dum mia tempo en lernejo, rokmuziko regule i?is parto de la lernado. La lernolibroj de la angla lingvo uzis diversajn rok- kaj popmuzika?ojn. Tute ne estis iu konflikto inter klasika muziko kaj rokmuziko, e? male: Instruistoj uzis rokmuzika?ojn por orkestra muzikado, kaj la sama instruisto, kiu dum unu leciono povis paroli pri klasika kompona?o, dum alia fojo entuziasme pritraktis rokmuzikon. Unu kanto, kiun mi aparte memoras el tiu tempo, ?ar ni ofte a?skultis ?in kadre de rokmuzika edukado, estas “Under My Thumb” de The Rolling Stones. Ial ?i ?ijare denove venis al mia menso – kaj ne plu volas eniri miajn orelojn dum minimume duona jaro.

The Rolling Stones: Under My Thumb (1966)

La unua interesa fakto pri tiu kanto estas, ke ?i neniam estis disketo (almena? ne en la okcidentaj industrilandoj), sed tamen i?is tre populara kaj klasika?o. Kio agrable surprizis min dum la ?ijara a?skultado estis la fajneco de la muzika aran?ado: A?skulteblas marimbo en la malanta?o. ?in ludis Brian Jones, kutime la ?efa gitaristo de The Rolling Stones ?is li i?is membro en la fifama klubo 27.

La unuaj reludversioj aperis balda?. En la sama jaro kiel la originalo aperis la versio de Dej Shannon. La plej granda sukceso de tiu muzikisto estis la kanto Runaway (nr-o 1 en Usono en 1961). Lia vo?o tre pla?as al mi; krom tio rimarkindas, ke la muziko tre similas al tiu de la origina versio.

Del Shannon: Unter My Thumb (1966)

Blind Faith reludis la kanton en 1969. La kantisto, kiu anka? ludas la elektran orgenon, cetere estas Steve Winwood. Poste li interalie havis grandegan sukceson per la kanto “Valerie” en 1982 kaj 1987. Denove mi tre ?atas la kantadon de la reludversio. Muzike ?i ne estas tiom interesa, ?ar la grupo ludas ?in iom tro malrapide la? mia gusto kaj la marimbon anstata?as gitaro – iomete senfantazie.

Blind Faith: Under My Thumb (koncerto en 1969)

“Under My Thumb” reludi?is poste en pluraj ?tonrokaj kaj metalrokaj versioj. Unu roka sed ne tro peza ekzemplo estas tiu de Pentagram. ?i tie la elektra sologitaro konvinkas min.

Pentagram: Under My Thumb (1973)

La sekva versio estas multe pli rapida ol la originalo kaj bone redonas la sonon de la fruaj 1980aj jaroj, kiam la rokmuziko denove revenis al pli kurta kaj rekta stilo, anta? ol droni?i en klavaroj kaj sinteziloj je la fino de la jardeko. Malpla?as mi nur, ke la kantisto ne same emfazas la linion “Under My Thumb”.

Doll by Doll: Under My Thumb (1982)

La tipan sonon de popmuziko el la 1980aj jaroj trafas Vision. ?i e? memorigas iomete pri Depeche Mode!

Vision: Under My Thumb (1987)

La plej interesan aran?adon prezentas reludversio el la jaro 1994. Tie ludas tuta orkestro! Se eblas ludi klasikan muzikon moderne, kial ne anka? inverse?

Michael Hutchence (de INXS): Under My Thumb (1994)