Se vi estas bona homo

La 4a Junulara E-Semajno (JES) en Naumburg/Saale (Germanujo) ofertis plurajn muzikajn kulminojn. Post enkondukaj vortoj kaj unuaj koncertoj kaj la koncerto de mia propra grupo La Okulvitroj, la vico venu al Jonny M. Lia kanto “En somero” estis furora?o en 2010 kaj 2011, mi renkontis lin persone unuan fojon dum la 3a JES, kaj nun mi spertis lin koncertante. Jam kiam li D?umis unu jaron anta?e, li foje prezentis kantojn de si, ekzemple “En somero” kaj “Rilaksu”. Krome mian atenton kaptis la germanlingva “Keine Lust”. Sed nun li alvenis kun multaj novaj kantoj en Esperanto.

Kaj kion diri? Mi ?ategas tion! Mi mem miras pri tio, ?ar kutime mi reagas ne tiom entuziasme al naive gaja muziko. Sed mi ?atas la klaran vo?on, la facile kompreneblajn tekstojn, kiuj ?ajne tute nature kongruas al la muziko, kiam Jonny M kantas ilin. Kaj la ideoj esprimitaj estas idealismaj kaj ne nur bone harmonias al idealoj en Esperantujo, sed ekzemple al Freundeskreis, kiuj la? mi estas pinto de (intelekte idealisma) germanlingva hiphopo. ?u krome estas hazardo, ke alia granda regeoartisto el Germanujo, nome Gentleman, havas simile melodian sonon en sia vo?o?

“Mi volas diri dankon” estas kompreneble unu refreno, kiu restis en mia memoro. Iam eksonis malrapida kanto pri internacia amo, kaj kvankam mi ne tiom bone eltenas tiun temon (kiam ne estas iu virino, kun kiu mi dancas), mi ?atis ?in. Sed la unu kanto, kiu superis ?iujn, estis “Bona homo”. La muziko kaj la refreno tuj eniris mian orelon kaj restis en mia kapo. Neniu miraklo, ke mi kantis ?in parte dum trinkeja koncerto en januaro en mia hejmurbo Münster.

Jonny M (interalie: “Bona homo”, la unua kanto)

La aliaj homoj (ekzemple Stela, kiu estas same kritikema kiel mi) opiniis grandparte same, kaj mi a?dis nur unu kritikan vo?on, kiu ne ?atis ?uste tiun naivan feli?econ. Mia propra grupo “La Okulvitroj” komencis la vesperon, sed Jonny M kaj ni ne konsideris nin la anta?grupo. Ni estis amba? bonegaj.

1 thought on “Se vi estas bona homo

  1. Resonado: Ni ?irmi?as inter muroj de solec’ | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: