Arkivoj de etikedoj: trainspotting

Ho, estas tiom perfekta tago

Post la festo kun muziko el la 1990aj jaroj, mi des pli sentas min motivigita kompletigi mian muzikokolekton rilate al tiu jardeko. Al la neforgesebla elektronika muziko el tiu jardeko – kaj anka? al la muziko de mia generacio – apartenas la kanto “Born Slippy” de la Underworld. La amiko de mi, kiu ofte aüskultigas al mi elektronikan version, jam estis avertinta min pri tiu grupo. La kanto i?is fama pro sia uzi?o en la filmo Trainspotting.

Underworld: Born Slippy (NUXX)

Anta? kelkaj tagoj, mi a?etis la son?puron en magazino kun uzitaj diskoj. Fakte poste mi eltrovis ke e? ekzistas du albumoj kun la son?puro. La dua disko tamen enhavas nur kelkajn kantojn el la filmo, kiuj ne aperis sur la dua disko, kaj krome alian materialon. (Tamen tio restas interesa temo por la estonteco – son?puro sur pli ol unu disko.)

Alia grava muzika?o el la filmo, kiun mi konas kaj ?atas ekde pli ol dek jaroj, estas Perfect Day de Lou Reed. ?i estas kontra?deprimiga kanto, tiom bone ?i sonas.