Da?re validas mia promeso por la nova jaro, minimume unufoje semajne eliri. Pasintan semajnon mi estis ?e koncerto. ?ifoje mi vizitis kinejon kun du amikoj. Pasintan fojon mi spektis sendependan filmon en kinejo – ?ifoje estis granda, komerca verko: Sucker Punch.
Fakte mi ne bone memoras, kiam mi spektis la lastan fojon anta?e kutiman filmon: ?u tio estis dum pasinta julio? ?enerale la grandaj filmoj ne tiom allogas min. Eble mi estas anka? tro pigra por veturi tra la duona urbo por veni al la grandega kinejo.
“Sucker Punch” estas unu el la malmultaj filmoj, pri kiuj mi diras, ke vere necesas spekti ilin anta? granda ekrano. ?i forte vivas de siaj bildoj, kiuj enhavas multegajn detalojn.
Mi devas konfesi, ke min logis la anonco: Kvin belaj junaj virinoj kun mallongaj vesta?oj ?ajne survoje al batalo. Tiom plata kuirrecepto, ke ?i denove pla?is al mi! Sed la rakonto mem estas iomete surrealisma. Tial ?iuj situacioj esti?as sub la plej eksterordinaraj cirkonstancoj, tiel ke ili en si mem denove estas kompreneblaj. Tion mi tre ?atas.
Entute la filmo estis farita klare por la generacio, kiu kreski?is kun komputilaj ludoj. Aliokaze oni ne ?atas la aspekton kaj la troigitajn movojn dum la batalo. La diversaj partoj de la filmo funkcias kvaza? unuopaj ludoniveloj.
Aparte interesis min la muziko. Dum la komenci?o a?skulteblas reludversio de “Sweet Dreams Are Made Of This” (origine de Eurythmics), kiu sonas kiel T.a.T.u.-versio. ?enerale mi ja estas tre kritikema pri reludversioj, sed tiu ?i tre pla?is al mi.
Poste eksonis la kanto de Björk, kies nomon mi ?iam forgesas. Mi da?re opinias, ke ?i bone kongruas al “Barrel Of A Gun” de Depeche Mode.
Entute mi tre ?uis la filmon, same kiel miaj du amikoj. “Sucker Punch” certe ne eniros la historion de filmoj kiel revolucia verko, sed ?i simple pla?as.