Ni veturas sur fajrobicikloj tra la nokto

Nekredeble, ke pasis unu jaro inter la unua kaj la dua renkonto de elgrande kaj mi! Tamen mi ĝojas ke ni finfine realigis la ideon iri komune al la kinejo. Ni spektis kune la filmon “Flugplano” kun Jodie Foster. Poste ni havis interesan babiladon pri ĝi. Mi povus provi priskribi tiun vesperon, sed mi opinias, ke elgrande jam tiom bone sukcesis fari tion, ke ne plu necesas, ke mi aldonas ion.

Ekde la 9a de novembro pretas nova kanto de mi! Jam delonge mi volis denove krei samplobazitan muzikon, sed neniam venis al punkto, kie mi sukcesis fini unu. Nun tio okazis ĉe unu el miaj tre malnovaj projektoj, kiu uzas ĉefe mian unuan samplaĵo-KDn. Temas pri malrapida, instrumenta rokmuziko kun multaj gitaraj soloj. La kanto havis diversajn nomojn dum la jaroj, sed en la fina versio ricevis la nomon “Kontraŭ la ombroj“. Ĝi elŝuteblas ĉe www.download.com/kunar.

Ke mi – sen rekte antaŭe elprovi longe – finas kanton ene de kelkaj tagoj, tute kontraŭas mian atendojn. Mi ial alkutimiĝis al la ideo, ke necesas unue dum multaj horoj “varmiĝi”, se oni dum longa tempo ne kreis muzikon per komputila programo, kaj ke plie denove oni devas rememori la tutan projekton kaj ĉiujn samplaĵojn uzeblajn kaj aŭskulti kvazaŭ ĉiujn iliajn kombinojn. Eble tio venas de mia sperto, ke mi dum la unuaj jaroj (1997-1999) finis pli rapide kantojn kaj ke poste daŭris multe pli longe. Krome postrestis dekoj da laboraj versioj, ĉe kiuj mi neniel scias, kiel pluiri. Tio tamen montras nenion.

Ĉifoje mi finis kanton preskaŭ tuj post mia decido, denove okupiĝi pri ĝi, kvankam ĝi jam ekde multaj jaroj estis nefinita kaj kun multaj decidoj farendaj. Kutime mi ne ŝatas tempopremon kaj asertas, ke tio ĝenas mian koncentriĝon. Sed tio tute ne okazis ĉifoje, tute male: Bona okazo (pri kiu mi skribos alifoje) instigis min denove dediĉi min al samplobazita muziko. Kaj trie kaj tre rimarkinde, mi trovis kontentigan solvon al la malfermaj demandoj sen multa elprovado, kvankam ĝuste tio estis dum longa tempo la obstaklo kiun mi ne sukcesis superi. ŝajne subite venis la inspiro. Plej grave tamen estas, kion mi lernis el la afero: Tiu verkado ne estas tiom komplika, kiel mi dum la pasintaj jaroj pli kaj pli pensis. Kaj ankaŭ mi kiel verkisto funkcias tute alimaniere (pli bone!), ol mi mem estimis. Foje la mondo estas pli bona, ol oni per racieco kaj kalkulado pensas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *