Malvarmas kaj mi frostas, sed plej en mia kor’

Nun mi sidas sole en mia malvarma hejmo, sed la IS-memoroj ne forlasas min.

Jen la IS-fotoj de…

Duncan Thomson (kiuj postlasas la impreson ke la IS estas nura orgio… sed jen belaj virinoj)
Hannah Tellier
André Müller (n_true)
Dave Blair (parto 1, parto 2)
Estelle Loiseau
Carolin Verena Hötzl
Aleks Kadar
Dennis Bemmann
Ulf kaj Jelena Lunde
Cyril Brosch
Harald Fischer (mia frato)
Éric Languillat
Stefan Burkert
Basim Al-Shaikhli, i.a. kun LiveJournal-grupfoto (amuzulo, kunar kaj n_true) kaj la eble plej bona foto de mi
Chiara Fortunato
Elisabeth
Raúl Salinas Monteagudo
Ilka Piechotta

Plia bela memoraĵo de la IS:
Tre interesa (kaj agrabla) estis la renkonto kun du personoj, kiujn mi ĝis nun nur konis el la interreto: Cyril Brosch (“Cyril” / Kirilo de www.dol2day.de) kaj André Müller (n_true de LiveJournal). André mi rekonis de la interretaj fotoj kaj tuj salutis lin, sed li havis problemojn rekoni min (kion mi ŝatis, ĉar al mi plaĉas ŝanĝi mian aspekton de tempo al tempo tiel ke malnovaj fotoj de mi tute ne plu similas al mi).

Dum la IS mi festis mian 10-jaran DĴ-jubileon. Jes ja, jam dum pli ol dek jaroj mi estas DĴ! Kaj ĉio komenciĝis dum IS, la 1an de januaro 1994…

Ne sen fiero mi ŝatas mencii ke parte mi kulpas pri la iom orgiaj fotoj de Duncan kaj Hannah. Dum la dua IS-nokto mi surmetis dum eble unu horo en la trinkejo. La homoj kompreneble estis festemaj, kaj jam estis sonintaj kelkaj tre popularaj kantoj, sed iel post eble duona horo la muzika nivelo stagnis kaj la homoj riskiĝis retrankviliĝi. Tio estis mia momento! Tuj mi aŭskultigis tiujn kantojn, kiujn mi konis de sovaĝaj festoj dum pasintaj renkontiĝoj… kaj funkciis! Kiel mi antaŭvidis, la homoj denove ekscitiĝis kaj post ĉiu kanto eĉ pli laŭte kriis pro ĝojo. Ekis la kutima freneza dancado sur tabloj kaj sen T-ĉemizoj (la lasta kompreneble nur ĉe la viroj!). Post la lasta muzika kulmino bedaŭrinde ankoraŭ ekestis kvereloj pri kiu rajtas surmeti muzikon en la trinkejo, sed tamen mia misio estis plenumita. Jen unu el la plej furoroj memoroj el mia DĴ-kariero!

9 thoughts on “Malvarmas kaj mi frostas, sed plej en mia kor’

  1. goulo

    Hura, la tokipona!

    Mi feli?as ke vi havis bonegan tempon! Vere, ?i tiu tuta afero ?ajnas tre amuza kaj stranga kaj ?uebla, ja… mi beda?ras ke tia afero ne okazas apud mi.

  2. Sennoma

    dua-nokta trinkeja DJxado…

    mi tre dankas pri la muziko dum tiu dua nokto. parte pro la belaj fotoj, kaj ankaux pro bonega etoso tiunokte!

    -duncan

  3. Sennoma

    memoroj

    sal’
    ankaux miaj IS-memoroj ne forlasas min)
    mi gratulas vin okaze de via 10-DJx-jarigxo, kaj bedauxras, ke vi ne diris pri tio en Naumburg, mi kore brakumus vin)
    Mi ankaux dankegas vin pro via “misio” dum la dua IS-nokto-certe funkciis ))
    *valentina*

  4. Sennoma

    foto

    Kara Gunnar!

    Vi metis foton, kie mi troveblas kun vi, kaj vi skribis, ke tio estas la plej bona foto, do ecx se mi ne aspektas bone, dankon por la honoro, estis sur unu foto kun vi ;-))))

    Stela

  5. Sennoma

    Atentu la ministron

    Kunar skribis :
    “- Duncan Thomson (kiuj postlasas la impreson ke la IS estas nura orgio… sed jen belaj virinoj)”

    => Atentu, la ministro ja povus vidi tion (big brother is watching you) !
    Li povus tiam repreni la subvenciojn…

    Jes ja, li ja kompreneble povas vidi fotojn, kiel tiun cxi-suban ekzemple :
    http://us.f1.yahoofs.com/users/7a64bf92/bc/IS+Naumburg+2003/__sr_/Kataluno+bis.jpg?phMOADABAtms6OAB
    ..sed li tute ne vidu la VV?P-oj, tute ne, vere tro maldece kompare al ?iuj-?i orgioj…

    Vivu hipokriteco ! Gratulojn !

  6. D? Kunar

    Kiu vi estas kaj kion vi alcelas?

    Ĉu vi tiom timas min ke vi eĉ ne metas nomon sub vian komenton? Mi ne sciis ke ekzistas tiom malkuraĝaj personoj en Esperantujo. ; )

    Dankon pro via zorgo, sed ĝi estas tute superflua. Mi ne bezonas atenti pri iu ministerio aŭ iuj subvencioj. Ŝajne vi ne scias ke mi nek estas GEJ-estrarano nek IS-organizanto. Laŭ mia kompreno, mi ne estas hipokrito, se mi unue rezignis partopreni en la akraj diskutoj pri la preskaŭ nudaj VVĈP-anoj kaj poste ligas al fotoj montrantaj festantajn homojn – same kiel la VVĈP-spektaklon.

    Tial mi ankaŭ ne komprenas, kion vi entute alcelas per viaj linioj. Eble klarigu, kion vi volis esprimi…

    Cetere plendis ke la fotoj kreas malĝustan impreson pri la IS, nome ke ĝi ŝajnas nura orgio pro la multaj fotoj kiuj montras ebriajn kaj duone nudajn personojn. Mi iomete samopinias pri la malĝusta impreso, sed ne plendas. Ĉiu kreu sian propran imagon.

  7. Sennoma

    Ne cin mi celis

    Kara,
    Trankvili?u, tute ne cin mi celis. Se mi tion skribis, estas nur kaze ke iam la georganizantoj de IS legu tion kaj espereble konsciu pri sian hipokritecon.
    Se la VV?P-oj elektis IS-on (kaj ne UK-on a? alian similan), kiel renkonti?o por fari tie fari sian lastan adia?an koncerton, estas interalie ?ar neoficiale IS estas (mis)fama, kiel la plej festema e? dibo?a Esperanto-renkonti?o.

    Sed, koncerne min persone (Henrri), se ci iom konas min, mi mem ne estas tre festema kaj fakte tute ne dibo?ema persono (e? tute male : homoj, kiuj bone konas min ja scias kiom moralema estas mi). Mi tre maloftege frekventas la trinkejon (?ar alergias e? nur la odoron de tabako). Kelkfoje mi min devigas tien iri, ?ar tie trovi?as kelkaj amikoj miaj, sed ja estas pli malagrabla?o ol io ajn iri tien. Kiel morala persono kiel mi povas fari tian koncerton kiel tiu de la VV?P-oj ? Nu, ja ?ar la rolulo kaj la aktoro mem estas 2 apartaj personoj : se en spektaklo mi rolas dibo?ulon, tio ja ne signifas ke mi mem estas tia (iam, iu stultega filozofia profesorino mia diris, ke ?ar mi iam ludis rolon de perversulo dum miaj teatraj studoj, tio signifas, ke mi mem estas perversulo : kia stultulin’!).

    Nu, mi tro parolas. Resume, mi tion volis diri : ?ar mi mem ne estas festemulo, malpli kaj malpli interesi?as mi pri IS. Mi ne plendas pri tio : ja aliaj homoj ?atas festi kaj ili tion rajtas fari. Sed min tio ne plu interesas. Mi plendetas nur pri la nelibereco pri la spektakloj. Se al kelkaj oni permesas festi, al aliaj oni permesu spektakli.
    Fakte, dum ?i-lasta IS, ?ar mi venis ?efe nur por spektakli (kaj anka? ?ar mi malsanis), mi apena? partoprenis la aran?on. Kaj ?efe partoprenis nur “seriozajn” programerojn : kurso pri Toki Pona, debato pri EDE, prelego pri natura kuracado, ktp.
    ?iuj homoj rajtas agi, pensi kaj emi fari kion ajn ili volas (se ili ne trudas al aliaj).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: