Kial mi ploru pro vi?

Kion pri la tria koncerto de “La Kuracistoj“?

Nu, sincere: Mi investis multan tempon, energion kaj nervojn, kaj kompare al tio, la publika reago estis iom seniluziiga. Post la koncerto mi parolis kun la aliaj muzikistoj kaj ankaŭ ricevis kelkajn opiniojn de la spektintoj, notante ĉion.

Kelkaj el la punktoj:
– tro malfrua koncerto (komenciĝo je la 22a kaj kvarono, finiĝo nur kvaronon antaŭ noktomezo)
– tro malrapide luditaj kantoj (fakte ni kutimas ludi ilin pli rapide – ĉu ni eble dum la koncerto ne trovis la ĝustan rapidecon?)
– tro multa spaco inter la scenejo kaj la seĝoj (mi jam antaŭvidis tion sed la helpantoj tamen kreis multegan spacon por eventualaj dancantoj)
– kaj, plej grave: fuŝaj teknikaĵoj. (Argh!!!)

Fakte dum la unua kanto subite forestis la kurento, kaj la tuta salono en preskaŭ kompleta mallumo. La tria koncerto, kaj la tria kun teknikaj problemoj! Kiom mi malamas tiajn situaciojn! Pro tio mi spitis al la tuto kaj simple pluludis – fakte krom Basim ni ĉiuj faris tion. “Westerland” sen lumo!

Bedaŭrinde, kiel ĉiam, la publiko ne kapablis distingi inter teknikistoj kaj muzikistoj kaj iel kulpigis nin pri la problemoj. Damne, kiom mi kolera mi estis. Nur per intensa alkoholumado kaj tekilumado mi povis regajni mian bonhumuron. La alkoholo kompreneble kaŭzis la kutimajn stomakproblemojn, sed mi tamen ne pentas (nur eble pri la kvanto konsumita).

Dum la novjara koncerto, sekvis dua muzika kontribuo: “Ska-virino” kun Sebastian (basgitaro), Ilona (trumpeto), Oliver (trumpeto) kaj mi (kantado kaj ritma gitaro). Tio estis en ordo kaj taŭgas kiel bazo por pli en la estonteco. Ni ne tre multe eksperimentis, sed solide prezentis la tuton, kaj tial eblas paroli pri digna komenco de la vespera programo. Dum la pasintaj jaroj, tro ofte homoj prezentis ion sen sufiĉa ekzercado – ĉifoje feliĉkaze ne.

Poste ankoraŭ sekvis koncerto de “VVĈP”, kvankam mi mem parolus pri koncertparodio, ĉar parodio ja estis la tuto. Kvar uloj, freneze vestitaj (kaj poste preskaŭ senvestaj) prezentis kantojn de “Red Hot Chili Peppers”. Fakte ili aŭskultigis KDn kaj mem nur kantis – kaj nek tre kompreneble nek tre kongrue al la muziko, laŭ mi. Envion kaŭzis la fakto, ke la publiko tamen furioze aplaŭdis kaj precipe la virinoj ŝajne ŝatis tion.

Unu tagon poste, post la internacia vespero, mi eluzis lastan ŝancon por sursceniĝi, kantante la IS-kanton, kiu fakte festis sian 20-jariĝon! Mia kantado ne estus speciale menciinda, sed la homoj tamen iel tre ĝuis tiun emociigan bildon: La tuta organiza teamo de la IS sur la scenejo, kaj la himno eksonas…

3 thoughts on “Kial mi ploru pro vi?

  1. Sennoma

    Rimarketoj pri la VV?P-oj

    Kara amiko,

    Mi dezirus precizigi al ci nur kelkajn aferojn pri la Verd-Varm-?ili-Piproj :
    unue, mi ne scias ?u, ci bone komprenis, ke ja ne vere temis pri muzika koncerto (ni tute ne celis muzikan kvaliton, tial ni uzis ne KD-on sed ja MIDI-sonoj de la RHCP) sed ja pli pri humura spektaklo : ni ?efe celis parodion kaj amuzon, nur tion. Kaj kvankam tio eble ne tiom videbli?is, e? tia parodikoncerto postulis sufi?e multe da anta?a preparado (ne tiom, kiom mia spektaklo “Stil-Ekzercoj” kompreneble, sed tamen) : tradukado a? verkado de la paroloj, ellernado de ili, trejni?ado pri la basgitaro por mai frato R@f (tiu ja ne estis anta?e surbendigita sono sed rekte ludita), kostumado kaj ?minkado, ripetado pri la enscenigado, ktp. ci ja bone scias pri tiaj aferoj.
    Min (male de kelkaj aliaj personoj) ja amuzis cia ske?eto pri la VV?P-oj dum la Internacia Vespero, sed mi ja volis esti certa, ke ci bone komprenis ke ni ne celis veran koncerton (?ar tion ci ja ?ajnis aludi dum cia sker?o).
    Kaj se la kanto tre ofte tute ne kongruis al la muziko dum la koncerto, estas nur ?ar ni ne havis retro-amplifilon (oni e? ne lasis al ni la tempon por ripeti sursceneje) kaj mi do tute ne a?dis la muzikon (anka? mia frato apena? a?dis ?in, kaj do estis malfacile anka? por basgitarumi muzikkongrue), ?efe ke la spektantoj ofte kriegis dum la kantoj.

    Cetere, kaj tute aliteme, mi volas profiti la okazon por diri ion al ci, kiun mi delonge volis diri al ci, sed ne havis la okazon anta?e nek dum IS : kiel ci ja eble rimarkis, mi ne multe ?atas la muzikon de Kuracistoj (iam, oni a?skultigis al mi etan eron de la origina grupo kaj tute ne rekonis mi la similecon inter amba? grupoj, sed eble devus mi pli a?di la originan grupon por tion ju?i), kvankam mi rimarkis, ke vi muzike pliboni?is ?i-jare (e? se ne spektis mi la tutan koncerton, alvenis mi ?e la fino ?ar ?an?i?is post mia spektaklo) interalie dank’al la drumisto. Sed nu, kiel oni diras latine : “De gustibus et coloribus non disputabant”, ?iuj havas siajn gustojn, ?atojn kaj ne?atojn.
    Sed male, pri ciaj tekno-muzika?ojn en la Elektronika Kompilo, mi ilin ege ?atis. Tuj post la muzikero de Krio de Morto, ili amba? estas miaj plej ?atataj de la kompilo kaj ?uste tial delonge volis mi gratuli cin pri ili. Tio estas do mia tute persona penso, sed mi opinias, ke ciaj muzika?oj pri tekno estas ege pli interesaj ol ?e la Kuracistoj.

    Amike salutas,
    Henrri (?e la VV?P-oj : Anthony 🙂

  2. Sennoma

    Plia afereto

    Saluton !

    Ree mi.
    Fakte, mi forgesis mencii pri unu afereto. Al la VV?P-oj ci ver?ajne interalie ripro?as, ke ni kantis super KD-muziko (“Fakte ili a?skultigis KDn kaj mem nur kantis” la? ciaj propraj vortoj).
    Sed, ne forgesu ion : mi memoras, ke kiam mi vidis cin kanti rep-muzikon anta? jam 3 a? 4 jaroj, anka? ci tiam kanti super KD-muziko. Kaj la? mia memoro, anka? Ralf Glomp same faris dum sia koncerto ?e la IS de Cuxhaven (fakte, mi e? ege malpli ?atas la muzikon de Ralph Glomp ol tiu de la Kuracistoj).
    Ne forgesu tion.

    Amike, Henrri

  3. Resonado: Sed ?ifoje kun sukces’ | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *