Arkivoj de etikedoj: vivo

Neniam forgesu, de kie vi venis

Dum la vespero de la 12a kaj la nokto al la 13a de majo, unu de la ĉarmulinoj festis sian 20an naskiĝtagon. Ĉar mi antaŭe partoprenis la Ju-Jutsu-trejnadon en Münster, mi alvenis nur duonan post la deka. Tio ne malhelpis, ĉar la naskiĝtago estis nur la sekvan tagon. Kiam mi eniris la festokelon, tuj min bonvenigis tuta aro da belulinoj. Tio kompreneble tre bonhumurigis min. Mi agrable babilis kun multaj el ili, kiujn mi jam delonge ne estis vidinta. Krome mi kaptis la okazon por iom DĴumi. Dum la kanto “Go West” de The Pet Shop Boys mi faris paran dancon kun unu el la belulinoj – tre eksterordinare, se oni konsideras, ke mi ne konas parajn dancojn. Iam eksonis “Let me entertain you” de Robbie Williams. Kvankam mi ĝenerale ne tro ŝatis tiun artiston, tiu ĉi kanto estas en ordo. Ĝi taŭgas por roki sur la dancejo, kion mi faris ĉirkaŭita de belulinoj. Kune kun DĴ Arafat mi foriris kiel la lasta gasto. Evidente la fakto, ke mi estis la plej maljuna gasto, ne malhelpis longan festadon.

La sekvan vesperon mia iama gimnazio festis sian 40-jaran jubileon. Tio koincidis kun la 10-jariĝo de miaj finaj lernejaj ekzamenoj. Mi alveturis kun du el la belulinoj, kio kompreneble tre plaĉis al mi. Ili finis la lernejon nur unu jaron antaŭe kaj nun ili akompanis min! Dum mia lerneja tempo la knabinoj neniam atentis min. Estas bele sperti, ke io en la vivo povas ŝanĝiĝi.

Malgraŭ antaŭaj anoncoj, la lernejo ŝajnis al ĉiuj el mia jaro neŝanĝita. Krome ĝi faris tre etan kaj aĉan impreson al mi. Oni estis ofertinta al ni rigardon al niaj ekzamenoj, kiujn ni estis skribintaj dek jarojn antaŭe, sed tio ne interesis min. Kial okupiĝi pri pasintaj defioj, se la nuna vivo jam estas sufiĉe komplika? La personoj el mia jaro restis nur mallonge en la lernejo, ĉar atendis nin aparta festo en alia loko.

Dum dek jaroj mi estis ĉiam pensita je tiu tago, kaj dum la lastaj monatoj antaŭ tiu dato tion faris kun kreskanta intereso kaj timo. Mi atendis, ke ĉiuj aliaj estus venintaj multe pli antaŭen ol mi – alvenintaj tien, kie la socio atendas, ke mia generacio devas esti dek jarojn post la finiĝo de la lernejo. Tial mi timis, ke ĉiuj homoj taksus min esti malsukcesulo kaj ke ĉiuj demandus min, kial mi ne faris pli el mia vivo. Reale mi pensas, ke mi agis tute bone, kaj ke mi ne povis akiri pli. Sed mi ja spertis, ke oni ne taksas min laŭ realismaj mezuroj…

La revido dum mia 10-jara lernejofinado tamen iĝis tute alia. La homoj diris, ke mi aspektas ekzakte kiel antaŭ dek jaroj. Unu eĉ ŝerce rimarkis, ke ŝajnis kvazaŭ oni metintus min dum dek jaroj en fridujon, tiel ke mi restis freŝa kaj ne aĝiĝis. Krom mia daŭre tre juna vizaĝo, tiun prijuĝon vaste kreis la fakto, ke mia hararo ĝuste nun estas denove la sama kiel antaŭ dek jaroj (dum inter tiuj dek jaroj ĝi daŭre ŝanĝiĝis kaj preskaŭ neniam estis tiel), ke mi portis miajn okulvitrojn anstataŭ kontaktlensojn (kiujn mi aĉetis nur post mia ekstudado) kaj ke mi portis la t-ĉemizon de mia lerneja jaro. Mi estis iom seniluziigita, ke mi estis la nura, kiu ankoraŭ havas kaj portis ĝin. Post dek jaroj mi denove aspektas kiel dum mia lernejofinado – kongrue al miaj opinioj pri kelkaj temoj, kiuj same revenis al la sama punkto.

Unuflanke estas komplimento, se homoj el mia pasinteco rimarkas, ke mi laŭ ekstera aspekto tute ne ŝanĝiĝis. Aliflanke ĝuste tio povas esti signo de stagnado kaj montri, ke mi nenion elprovis kaj spertis dum tiuj dek jaroj. Tiun impreson mi kompreneble volis malpruvi. Pro tio mi montris al kelkaj homoj fotojn, sur kiuj mi havas tre longajn harojn, portas kontaktlensojn kaj foje ankaŭ barbon. Unu amikino unue rifuzis akcepti, ke la persono sur tiuj fotoj estas mi. Alia persono komparis mian aspekton al tiu de Kurt Cobain de Nirvana, la (ne)idolo de mia generacio. Mi ankaŭ montris kelkajn fotojn el mia tempo en Catania por ke la homoj ne pensu, ke mi ne forlasis mian hejman regionon. Kelkaj estis tre impresitaj de tio, ke mi konas lernejofinintinojn de 2005. Resume mi do estis tute kontenta pri tio, kion mi povis rakonti pri mia vivo.

Okulfrapis min ke la virinoj, kiuj dum la lerneja tempo estis la belulinoj, parte tute ne plu estis belaj, sed aspektis terure maljunaj. Alia, kiu antaŭe aspektis tute normale, nun estis imprese bela. Estis malbona surprizo konstati, ke multaj neniam forlasis nian hejman regionon. Kelkaj ankaŭ estis nekredeble fiksitaj al certa konduto kaj ne kapablis elprovi ion.

De neniu mi aŭskultis, ke li faris impresan karieron. Ankaŭ la doktoroj kaj juristoj ne estis pli kontentaj ol la aliaj. Multaj troviĝas en malpli bonaj vivsituacioj ol mi – ilin okupas ankoraŭ la studado aŭ komenca fazo de la laboro. Maksimume 20%j estas geedzitaj aŭ/kaj havas infanojn. Tio estas imprese malalta cifero por grupo de ĉirkaŭ 30-jaruloj. Multaj el tiuj personoj, kun kiuj mi parolis, samopinias kun mi: Laŭ propraj spertoj, diligenteco kaj inteligenteco ne repagiĝas. Se iu demandas, kio malĝustas en Germanio, mi havas kelkajn respondojn…

Por aŭskultigi muzikon, oni starigis komputilon kun relative malmultaj MP3-dosieroj. Kelkaj kantoj daŭre eksonis, precipe de Gentleman kaj The Gorillaz, kio post iom da tempo ĝenis min – des pli, ĉar ne estis hazardo. Kelkaj personoj vere ŝatis kvar- aŭ kvinfoje surmeti la samajn kantojn dum unu vespero. Al ili terure mankis stilo. Unu el ili provis dancigi la homojn dum noktomezo per anonco, sed tute fuŝis tion, ĉar li parolis dum la muziko. Krome malrapida regeo ne taŭgas por eki diskotekon. Tiel okazis neniu dancado, sed samtempe la muziko estis tro laŭta por la babilemaj homoj. Dum tiu fazo mi pripensis, forlasi la lokon kaj iri al la naskiĝtaga festo de mia frato, kie min atendus multaj amikoj kaj la belulinoj.

Feliĉe tamen, ke mi restis, ĉar iam finiĝis tiu fazo kaj amiko de mi transprenis la DĴumadon kun kelkaj konsiloj de mi. Li komencis per “The Time Warp” el la filmo “The Rocky Horror Picture Show“, kiu estis la kanto de mia lernejofina jaro. Tio tuj instigis multajn homojn el la plej diversaj grupoj ekdanci. Sekvis “So lonely” de The Police, kiun mi ekkonis kaj ekŝatis dum mia lasta jaro en la lernejo – do denove muzika vojaĝo reen en la tempo. Postaj titoloj estis “Skandal im Sperrbezirk” de Spider Murphy Gang, iu kanto de Dick Brave & The Backbeats, Let me entertain you de Robbie Williams (al kiu mi denove tre freneze dancis – same kiel nur unu tagon antaŭe!), kanto de Red Hot Chili Peppers, “Enjoy the silence” de Depeche Mode… kaj “Never forget” de Take That! Tio estis la alia kanto de mia lernejofina jaro, tiel ke la homoj tre amuziĝis. Mi estis parolinta kun la DĴ-amiko pri DĴumado kaj muziko kaj sentis min pravigita tra la scenoj sur la dancejo. Estis simple tiom evidente, ke mi scias, kiel dancigi homojn, kaj ke mi konas la ĝustajn kantojn. Tio estis eta triumfo por mi. Post iom da tempo bedaŭrinde denove iu nekapablulo transprenis la muzikon, okazis plendoj de la estroj de la loko pri la laŭteco ktp. Sed multaj el ni estis montrintaj, ke ni daŭre kapablas festi longe. Nur iom antaŭ la kvina matene mi revenis hejmen.

Kun kelkaj personoj mi vere havis bonan interparoladon. Ili havas bonan sintenon al la vivo. La pasinteco gravas kaj ne estis pro nenio, eĉ se oni mem ŝanĝiĝas. La antaŭaj agoj daŭre havas signifon. Estis tre bone sperti, ke mi ne eraris rilate al miaj amikoj.

Vi ne estas sola

Lastatempe mi sentas kreskantan konflikton inter la socio kaj mi. Pri mia socia nekredo mi ja jam skribis antaŭ pli ol unu jaro. Ke la socio ne kredas je mi, estas tute malnova afero. Laŭ mia takso tio jam okazis antaŭ multaj jaroj, dum mia lerneja tempo. Kiam mi finis la lernejon kaj ekstudis, mi dum kelkaj jaroj ne plu perceptis tion kaj vere kredis, ke la rilato inter la socio kaj mi povus ŝanĝiĝi kaj ke miaj pensoj kiel lernanto estis radikalaj kaj pesimismaj. Hodiaŭ, dek jarojn poste kaj multajn spertojn pli riĉa, mi denove revenis tien, kie mi komencis: Mi devas bedaŭrinde diri, ke mi tiatempe pravis kaj ke la kredo je harmonia ekzistado kiel normal membro de la socio estis iluzio.

Dum mia studenta tempo, mi povis relative bone elteni, ke homoj ĝenerale konsideris studentojn esti maldiligentaj kaj mallaboremaj. Mi kredis, ke mi post mia studado iĝus akceptita membro de la socio, ĉar mi trovus laboron. La tre malharmonia maniero, per kiu finiĝis mia studado (oni tre malbone traktis min post la lasta, plej grava skriba laboro), ruinigis la bildon de la universitato kiel civilizita loko, kie homoj agas pli afable.

Sed la labormerkato estas tiom malbona en Germanio, ke eĉ homoj kun praktikaj studofakoj kaj rapidaj, bonaj diplomoj ne trovas laboron. Tial mi ne povis atingi la necesan celon por esti normala kaj akceptita, nome fiksan, bone pagitan laborlokon. Mi longe pensis, ke tio estas mia kulpo aŭ ke tio ŝanĝiĝos post iom da tempo. Intertempe mi opinias, ke tio verŝajne neniam okazos. Sed se ne ekzistas reala ŝanco, atingi iun celon, tiam postuli ĝian akiron estas nerealisme kaj oni ne povas juste prijuĝi homojn laŭ tio. Sed la tempoj kaj cirkonstancoj eble ŝanĝiĝas rapide – la mensoj kaj mezuroj longe restas la samaj.

Ĝuste tio nun estas mia problemo. Eĉ se post mi multaj junaj homoj same stumblas tra la vivo, tio ne helpas min. La personoj, kiuj prijuĝas min, estas pli maljunaj kaj kompreneble sukcesaj (aliokaze ili ne estus en la pozicio por prijuĝi kaj decidi). Ili spertis tute aliajn tempojn, kiam oni eĉ ne bezonis esti aparte diligenta aŭ rapida por havi bonan laborlokon. (Tion mi ne elpensis – tion rakontis homoj el la generacioj de miaj gepatroj kaj geavoj al mi!)

Eble konsolu min, ke multaj personoj spertas la saman sorton kiel mi kaj ke mi rimarkis pli frue ol la plimulto, kiaj estas la tempoj. Sed mi ne volas esti avangarda. Mi volas esti normala! Mi hezitas akcepti la penson, ke tiom normala homo kiel mi rilate al multaj aferoj estu tiom antaŭ siaj samaĝuloj – des pli, se oni konsideras, ke mi rilate al aliaj partoj de la vivo (praktikaj spertoj, simple vivado) konsideras min esti multe malantaŭ la aliaj. Krome mi timas, ke la plimulto tro malfrue komprenos, kio okazas, kaj ke mi devos suferi multajn jarojn pro mia scio, kiun la aliaj ne havas. (Estas bela legendo, ke la socio volonte akceptas malagrablajn verojn aŭ almenaŭ respektas inteligentulojn…)

Ekzistas alia indiko por la nerealismo de tiuj celoj: Aliaj homoj ofte opinias, ke mi mem prijuĝas min tro severe. Sed samtempe tio por la socio ne sufiĉas! Mia prijuĝo do estas milda kompare al tiu de la socio.

La prijuĝo de tiuj membroj de la socio, kiuj tenas sin je tiuj malnovaj mezuroj, jam estas certa: Laŭ ili mi estas malsukcesulo. Tial mi meritas nenion kaj pro tio mi rajtas postuli nenion. Kiom paradoksa situacio – mi studis kaj laboris kiel frenezulo, kaj tamen iuj supruloj deklaras, ke tio ne sufiĉis kaj ke ĉio tio estis nenio!

Tiu kontraŭdiro kreskis dum la pasintaj jaroj, kaj kun ĝi la konflikto, kiun mi pli kaj pli forte sentas. Longe mi pensis, ke tio estas ena problemo de mi. Sed antaŭ eble duona jaro mi finfine decidis, forlasi tiun tezon kaj anstataŭe post longa hezitado akceptis alian ideon: La promesoj pri ebla akceptiĝo estas falsaj. La socio neniam akceptos min!

Eĉ se mi nun havas laboron, tio ne ŝanĝas ion: Ne temas pri reala akceptiĝo, se oni nur estas akceptata, kiam oni estas sukcesa kaj liveras iun servon al la socio. Vera akceptado konsistas el tio, respekti personon, eĉ se tiu foje ne povas kontribui per iu utilo. Bedaŭrinde mi nur post longa teda baraktado venis al tiu saĝa konstato. Personojn kiel min, kiujn oni nur akceptas, se tio sume valoras, la socio reale jam delonge forĵetis.

Mi ankaŭ devas kritiki min mem, ĉar mi nur nun denove akceptas alian gravan veron: Integriĝo estas la malĝusta vojo, se ĝi nur eblas, kiam oni fermas siajn okulojn kontraŭ la realo kaj ĉesas esti sincera al si mem. Tiun vojon oni povas forlasi.

Sed nun mi finfine vidas denove klare. Mi ne plu sekvas sociajn mezurojn. Mi iras mian propran vojon, kun aŭ sen la aprobo de la socio. Nur tio povas feliĉigi min!

Estas duoble tragedie, ke mi venas al tia konkludo: La socio povintus havi ĉion de mi, mian forton, mian kapablon… Mi volonte estus ĝia membro, mi ne bezonas “esti eksterordinara”, “super la aliaj”, “ekster la limoj de la aliaj”. Krome mi inklinas al paco kaj alstrebas harmonion. Sed se milito ne eviteblas, tiam devas milito.

Dum tia pensado tre helpas la kanto “Nicht allein” de “Die Ärzte“. Jam en 2004 mi malkovris ĝian brilecon, ĉar ĝi donas kuraĝon por ŝanĝi sian vivon. Sed nur poste, en 2005, mi komprenis alian signifon de la teksto: Por senlaborulo la refreno ricevas tute alian gravecon, ĉar ĝi konfirmas ke oni ne estas sola, sed unu de milionoj da homoj. Nun, farante bilancon de mia vivo, mi eĉ venis al tria interpretado. La teksto rakontas, ke oni ankoraŭ ne havis la ŝancon, vere montri sian tutan talenton, kaj postulas, ke oni finfine ricevu la bonon, kiu estis promesita tiom longe. “Nicht allein” estas vera majstroverko! Apenaŭ iu kanto povas tiom bone esprimas mian sentojn. Mi povus citi preskaŭ ĉiun linion de ĝi kaj longe skribi, kial mi opinias ĝin tiom trafa.