Vi ne estas sola

Lastatempe mi sentas kreskantan konflikton inter la socio kaj mi. Pri mia socia nekredo mi ja jam skribis antaŭ pli ol unu jaro. Ke la socio ne kredas je mi, estas tute malnova afero. Laŭ mia takso tio jam okazis antaŭ multaj jaroj, dum mia lerneja tempo. Kiam mi finis la lernejon kaj ekstudis, mi dum kelkaj jaroj ne plu perceptis tion kaj vere kredis, ke la rilato inter la socio kaj mi povus ŝanĝiĝi kaj ke miaj pensoj kiel lernanto estis radikalaj kaj pesimismaj. Hodiaŭ, dek jarojn poste kaj multajn spertojn pli riĉa, mi denove revenis tien, kie mi komencis: Mi devas bedaŭrinde diri, ke mi tiatempe pravis kaj ke la kredo je harmonia ekzistado kiel normal membro de la socio estis iluzio.

Dum mia studenta tempo, mi povis relative bone elteni, ke homoj ĝenerale konsideris studentojn esti maldiligentaj kaj mallaboremaj. Mi kredis, ke mi post mia studado iĝus akceptita membro de la socio, ĉar mi trovus laboron. La tre malharmonia maniero, per kiu finiĝis mia studado (oni tre malbone traktis min post la lasta, plej grava skriba laboro), ruinigis la bildon de la universitato kiel civilizita loko, kie homoj agas pli afable.

Sed la labormerkato estas tiom malbona en Germanio, ke eĉ homoj kun praktikaj studofakoj kaj rapidaj, bonaj diplomoj ne trovas laboron. Tial mi ne povis atingi la necesan celon por esti normala kaj akceptita, nome fiksan, bone pagitan laborlokon. Mi longe pensis, ke tio estas mia kulpo aŭ ke tio ŝanĝiĝos post iom da tempo. Intertempe mi opinias, ke tio verŝajne neniam okazos. Sed se ne ekzistas reala ŝanco, atingi iun celon, tiam postuli ĝian akiron estas nerealisme kaj oni ne povas juste prijuĝi homojn laŭ tio. Sed la tempoj kaj cirkonstancoj eble ŝanĝiĝas rapide – la mensoj kaj mezuroj longe restas la samaj.

Ĝuste tio nun estas mia problemo. Eĉ se post mi multaj junaj homoj same stumblas tra la vivo, tio ne helpas min. La personoj, kiuj prijuĝas min, estas pli maljunaj kaj kompreneble sukcesaj (aliokaze ili ne estus en la pozicio por prijuĝi kaj decidi). Ili spertis tute aliajn tempojn, kiam oni eĉ ne bezonis esti aparte diligenta aŭ rapida por havi bonan laborlokon. (Tion mi ne elpensis – tion rakontis homoj el la generacioj de miaj gepatroj kaj geavoj al mi!)

Eble konsolu min, ke multaj personoj spertas la saman sorton kiel mi kaj ke mi rimarkis pli frue ol la plimulto, kiaj estas la tempoj. Sed mi ne volas esti avangarda. Mi volas esti normala! Mi hezitas akcepti la penson, ke tiom normala homo kiel mi rilate al multaj aferoj estu tiom antaŭ siaj samaĝuloj – des pli, se oni konsideras, ke mi rilate al aliaj partoj de la vivo (praktikaj spertoj, simple vivado) konsideras min esti multe malantaŭ la aliaj. Krome mi timas, ke la plimulto tro malfrue komprenos, kio okazas, kaj ke mi devos suferi multajn jarojn pro mia scio, kiun la aliaj ne havas. (Estas bela legendo, ke la socio volonte akceptas malagrablajn verojn aŭ almenaŭ respektas inteligentulojn…)

Ekzistas alia indiko por la nerealismo de tiuj celoj: Aliaj homoj ofte opinias, ke mi mem prijuĝas min tro severe. Sed samtempe tio por la socio ne sufiĉas! Mia prijuĝo do estas milda kompare al tiu de la socio.

La prijuĝo de tiuj membroj de la socio, kiuj tenas sin je tiuj malnovaj mezuroj, jam estas certa: Laŭ ili mi estas malsukcesulo. Tial mi meritas nenion kaj pro tio mi rajtas postuli nenion. Kiom paradoksa situacio – mi studis kaj laboris kiel frenezulo, kaj tamen iuj supruloj deklaras, ke tio ne sufiĉis kaj ke ĉio tio estis nenio!

Tiu kontraŭdiro kreskis dum la pasintaj jaroj, kaj kun ĝi la konflikto, kiun mi pli kaj pli forte sentas. Longe mi pensis, ke tio estas ena problemo de mi. Sed antaŭ eble duona jaro mi finfine decidis, forlasi tiun tezon kaj anstataŭe post longa hezitado akceptis alian ideon: La promesoj pri ebla akceptiĝo estas falsaj. La socio neniam akceptos min!

Eĉ se mi nun havas laboron, tio ne ŝanĝas ion: Ne temas pri reala akceptiĝo, se oni nur estas akceptata, kiam oni estas sukcesa kaj liveras iun servon al la socio. Vera akceptado konsistas el tio, respekti personon, eĉ se tiu foje ne povas kontribui per iu utilo. Bedaŭrinde mi nur post longa teda baraktado venis al tiu saĝa konstato. Personojn kiel min, kiujn oni nur akceptas, se tio sume valoras, la socio reale jam delonge forĵetis.

Mi ankaŭ devas kritiki min mem, ĉar mi nur nun denove akceptas alian gravan veron: Integriĝo estas la malĝusta vojo, se ĝi nur eblas, kiam oni fermas siajn okulojn kontraŭ la realo kaj ĉesas esti sincera al si mem. Tiun vojon oni povas forlasi.

Sed nun mi finfine vidas denove klare. Mi ne plu sekvas sociajn mezurojn. Mi iras mian propran vojon, kun aŭ sen la aprobo de la socio. Nur tio povas feliĉigi min!

Estas duoble tragedie, ke mi venas al tia konkludo: La socio povintus havi ĉion de mi, mian forton, mian kapablon… Mi volonte estus ĝia membro, mi ne bezonas “esti eksterordinara”, “super la aliaj”, “ekster la limoj de la aliaj”. Krome mi inklinas al paco kaj alstrebas harmonion. Sed se milito ne eviteblas, tiam devas milito.

Dum tia pensado tre helpas la kanto “Nicht allein” de “Die Ärzte“. Jam en 2004 mi malkovris ĝian brilecon, ĉar ĝi donas kuraĝon por ŝanĝi sian vivon. Sed nur poste, en 2005, mi komprenis alian signifon de la teksto: Por senlaborulo la refreno ricevas tute alian gravecon, ĉar ĝi konfirmas ke oni ne estas sola, sed unu de milionoj da homoj. Nun, farante bilancon de mia vivo, mi eĉ venis al tria interpretado. La teksto rakontas, ke oni ankoraŭ ne havis la ŝancon, vere montri sian tutan talenton, kaj postulas, ke oni finfine ricevu la bonon, kiu estis promesita tiom longe. “Nicht allein” estas vera majstroverko! Apenaŭ iu kanto povas tiom bone esprimas mian sentojn. Mi povus citi preskaŭ ĉiun linion de ĝi kaj longe skribi, kial mi opinias ĝin tiom trafa.

6 thoughts on “Vi ne estas sola

  1. elgrande

    “Sed nun mi finfine vidas denove klare. Mi ne plu sekvas sociajn mezurojn. Mi iras mian propran vojon, kun a? sen la aprobo de la socio. Nur tio povas feli?igi min!”

    Mi ?ojas, ke vi da?re a? denove opinias, ke ne indas sekvi la atendojn de la socio. Mi kredas, ke oni faras sin ludopilko de idiotoj, se oni ?iam dependigas siajn agojn de tio, ?u ili la?as la sociajn atendojn. Por mi estis forta konekto inter la deziro, esti perfekta la? la sociaj reguloj, kaj tiu, kompari mian tutan vivon kun tiu de aliuloj. Kiam oni estas simila a? almena? similsukcesa al la plej multaj aliaj, tiam oni ja povas rigardi sin mem kiel bona sociano.
    Mi kredas, ke kiam mortis mia patrino, mi rimarkis, ke mi nun almena? parte ne plu povas kompari mian vivon kun tiu de miaama?uloj, e? se nur temas pri la familistrukturo kaj rilataj aferoj. Tio tre dubigis min, kial entute mi komparu mian vivon al tiu de aliuloj, kial do mi havu la deziron esti tia, kiel ?iuj aliaj, anstata? fari tio, kion mi pla?as. Krome mi devis al mi mem pli kaj pli konfesi, ke la formoj amuzi?i, kiujn la socio atendas (precipe festoj) ne feli?igas min. Aldone mi pli kaj pli ricevis la impreson, ke la interesaj homoj estas tiuj, kiuj ne estas kiel ?iu, sed malnormalaj. Tial iom mirigas min nur, ke vi da?re volas esti “normala” sociomembro.

  2. D? Kunar

    ekzistas simpla klarigo…

    Tial iom mirigas min nur, ke vi da?re volas esti “normala” sociomembro.

    citaĵoj:
    Socioj ofte ne toleras alimaniere pensantajn homojn.

    “Krome mi timas, ke (…) mi devos suferi multajn jarojn pro mia scio, kiun la aliaj ne havas. (Estas bela legendo, ke la socio volonte akceptas malagrablajn verojn a? almena? respektas inteligentulojn…)”

    Iom kliŝe esprimite (“X-Men”-stila):
    Kion la homoj ne konas, ili ne komprenas. Kion ili ne komprenas, ili timas. Kion ili timas, ili provas detrui.

    Tute alia argumento: Provu trovi virinon, kiu inklinas al nekutima viro!

  3. elgrande

    Re: ekzistas simpla klarigo…

    “Iom kli?e esprimite (“X-Men”-stila):
    Kion la homoj ne konas, ili ne komprenas. Kion ili ne komprenas, ili timas. Kion ili timas, ili provas detrui.”

    Mi ne kredas, ke ili pri tio sukcesos en la hodia?a Germanujo. Sed kompreneble oni rikoltos malakcepton kaj mi komprenas, ke la vivo ver?ajne estas pli facila/paca, se oni simple ali?as al la amasoj.

    “Tute alia argumento: Provu trovi virinon, kiu inklinas al nekutima viro!”

    Sufi?e bona argumento. Mi anka? foje demandas min pri tio, ?ar mi ofte kredas, ke mi mem preferus unuecan, iom strangan/frenezan knabinon al kutima. Mi tial demandas min, kial precize la viro tia kiel ?iu alia estas la celo de la knabinoj.
    ?iuokaze mi anka? ne memoras, ke iu knabino inklinis al mi, kiam mi ankora? provis esti kutima sociomembro.

    Sed mi kredas, ke en mia kazo tiuj sinteno?an?oj apena? montri?is/montri?as eksteren. Ver?ajne neniu rimarkis, kiam mi finis kredi al la socio.

  4. D? Kunar

    detruado de homoj

    “Mi ne kredas, ke ili pri tio sukcesos en la hodia?a Germanujo.”

    Detruado povas okazi je psika nivelo, do sen korpa perforto. Tio okazas en preskaŭ ĉiu lerneja jaro, kiel psikologo rakontis al mi.

    “Mi tial demandas min, kial precize la viro tia kiel ?iu alia estas la celo de la knabinoj.”

    Ŝajne multaj virinoj bezonas unue 2-3 vere malbonajn virojn por entute kapabli estimi bonan viron. Kaj oni kulpigas nin, ne havi fajnajn sensojn!

  5. elgrande

    Re: detruado de homoj

    “Detruado povas okazi je psika nivelo, do sen korpa perforto. Tio okazas en preska? ?iu lerneja jaro, kiel psikologo rakontis al mi.”

    Mi da?re imagas, ke iu, kiu vere per sia tuta konvinko fajfas pri la sociaj atendoj, povas fari?i nevundebla kontra? tiaj atakoj je psika nivelo. Se tiel estas, tiu stato estas la? mi preferinda al subordigo sub la sociaj reguloj, ?ar tiam oni povas fari tion, kion oni mem volas, kaj oni estas pli sincera al si mem kaj al la socio. Mi imagus, ke mi estas iomete sur la vojo al tiu stato. Homo, kiu ne sukcesas fari?i nevundebla kontra? tiaj atakoj, ver?ajne devas subordigi sin pli al la socio por ne esti psike detruita.

  6. Resonado: Mi certe scias, ke postulas vi honeston « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *