Kiel mi jam skribis anta? jaroj, al mi tre pla?as la kanto Aníron (theme for Aragorn and Arwen). ?i estas mia plej ?atata muzika?o el la son?puro por la unua filmo de la “La mastro de la ringoj”-trilogio. Enya kantas en la elfa lingvo! Tiom trankvila kaj reva estas muziko kaj kantado, ke la kanto i?is parto de mia kompilo de Irlanda kaj ambjenta muziko.
Nun mi hazarde malkovris novan, pli longan version de ?i, sen miksi?o kun la kroma filmmuziko de Howard Shore. Kutime mi preferas originajn versiojn, sed mi ?atas, ke nun ekzistas anka? memstara surbendigo.
Malgra? ?iu kritiko: Youtube kaj la (anglalingva) Vikipedio povas bone subteni muzik?atanton. Mi skribis pri tio jam plurfoje, ekzemple pasintan decembron kaj povus fari malregulan serion el tio, ?ar mi ?iam malkovras ion novan.
Lastatempe mi eltrovas, de kie venas la muziko por la hiphopo el mia tempo kiel juna plenkreskulo. Je mia granda surprizo, ofte la kantoj bazi?as sur multe pli malnovaj muzika?oj. Specife la nigrula muziko el la 1960aj kaj 1970aj ludas gravan rolon.
La muziko en la malanta?o venas… de Enya! Estas ?ia kanto Boadicea, kiu eksonas tie. E? la basoj jam estas en ?i.
Sed anka? la refrena kantado ne estas verko de The Fugees, sed prenita el alia, pli frua verko, kiu e? portas la saman nomon: The Delfonics: Ready Or Not.
Ne nur la refreno, anka? la muziko de tiu kanto estis reuzita. La facile rekonebla melodio de la latunaj blovinstrumentoj retroveblas ekzemple ?e Missy Elliott: Sock It To Me.
Kaj denove estas kanto el la malfruaj 1990aj jaroj. Mi ?iam opiniis, ke multa muziko el tiu tempo ne estas tre sprita. Sed nun mi scias, de kie venas la originaloj. Kaj mi da?re plulernas kaj pli estimas la laboron de artistoj el pli fruaj jardekoj.