Denove mi lernis pli pri popmuziko, uzante youtube.com kaj la Vikipedion. Spite al ĉiu kritiko, almenaŭ por tiuj celoj tiuj TTT-ejoj taŭgas.
Komence de 2004 mi tre aprezis la disketon “Cynical Heart” de Jam & Spoon kun Jim Kerr. Nur unu dubo restis, nome la demando pri originaleco de la kanto. En la amazon.de-recenzoj pluraj personoj plendis, ke la duopo plate kopiis la kanton “Are Friends Electric” de Gary Numan resp. Tubeway Army el la jaro 1979.
Nun finfine mi povis elprovi tiun aserton. Tuj mi trovis videon de la malnova kanto. Kaj jes, la simileco estas tuj perceptebla kiam ekas la sinteziloj. La origina kanto surprizis min, ĉar tiaspecan elektronikan popmuzikon mi konas de la 1980aj jaroj, ne el la jardeko antaŭe. Laŭdire la artisto estis pioniro de la elektronika muziko.
Tamen ĝi lasas min iomete indiferenta. Mi agnoskas la laboron, sed ĝi ne ravas min. Iel mi rimarkas la aĝon de la kanto, kvankam la multaj sinteziloj uzitaj en kantoj dum la 1980aj jaroj normalokaze ne ŝokas min, sed kreas la senton de konateco (la memoroj de la infaneco havas fortan efikon).
Samtempe mi daŭre ŝatas la “Jam & Spoon”-kanton, spite al tio ke ĝi estas evidente verkita laŭ la malnova “Are Friends Electric”. Kutime mi ege malestimas reuzadon de melodioj kaj kantojn, kiuj estas nur ŝajne novaj verkoj. La muziko sonas moderne kaj multe pli fajne; krome la originalo ne enhavas tiom bonan kantadon. Jim Kerr, la kantisto de The Simple Minds, estas sendube granda atuto.
La mikso de diversaj elementoj, kiun mi jam priskribis en la unua enskribo pri “Cynical Heart” en 2004, prezentas propran originalecon, kvankam neniu el la eroj estas vere nova. Tiun stilmikson ne enhavas la origina kanto – kaj tio estas la grava diferenco al la nova muzikaĵo.