A?, Svedio, venu kaj donu al mi vian manon

“Esperanto en filmoj” kutime pensigas homojn nur al Incubus, jena fifama filmo kun la frua William Shatner antaŭ ties kariero en Star Trek. Sed reale pli multaj filmoj uzis Esperanton, kvankam neniu el ili estas komplete en Esperanto. Jorge Camacho dum la KEF faris prelegon pri ili, montrante la esperantlingvajn partojn. Mi jam sciis pri “La granda diktatoro” de Charlie Chaplin el la 1940aj jaroj, Gattaca (kiu uzas anoncon en Esperanto je la komenciĝo) kaj Blade Trinity (kiun mi ankoraŭ ne spektis). Tute novaj por mi estis “Popmuziko el Vittula” el Svedio kaj “La pedal-aŭto” el Hispanio.

Dum unu vespero okazis filmdublada konkurso. Tri teamoj havis la taskon, paroli alternativan tekston al la montritaj scenoj.

Temis pri Japana bildstria filmo (kies titolon mi ne memoras, sed Keiko konis ĝin), Psycho de Alfred Hitchcock, Mastro de la Ringo: La kunularo de la ringo, “La viro sen pasinteco” de Aki Kaurismäki kaj fine “For kun la vento“. Bedaŭrinde mi ne havis la tempon, mem partopreni, tiel ke mi nur spektis la spektaklon. Ĉiam venis al mi spontanee ideoj, kion fari el la sceno per la donita temo (“unua Esperanto-renkontiĝo”, la duan mi ne memoras, “elekto de la nova estraro de Esperanto-organizo”, “Pasporta Servo” kaj “Esperanto kiel hejma lingvo”). Mi eĉ elpensis ion por kunigi ĉiujn filmojn je la fina kvina sceno. Sed la partoprenantoj de la konkurso mem bone plenumis sian taskon, tiel ke mi multe ridis. Mi ne bezonas ĉie aktivi.

La sceno el “Mastro de la Ringoj – La kunularo de la ringo” enhavis la konsilkunvenon ĉe Elrond. La muzikpeco de tiu parto de la filmo – “The council of Elrond” de Howard Shore kun “Aníron (theme for Aragorn and Arwen)” de Enya – estas mia plej ŝatata muzikaĵo el la tri filmoj. Krome temas pri unu el la malmultaj kantoj, kiuj enhavas elflingvan kantadon! Kvankam kutime en mia amikaro elfoj ne estas aparte popularaj kiel karakteroj de fantaziaj rakontaĵoj kaj kvankam mi ne estas aparta adoranto de la muziko de Enya, tiu ĉi kantado ĉiam kortuŝas min, kiam mi aŭskultas ĝin. Ankaŭ dum la spektado de tiu ununura sceno mi devis pensi pri tiu etosplena muziko (la montrita sceno nur enhavis la parton de Howard Shore).

2 thoughts on “A?, Svedio, venu kaj donu al mi vian manon

  1. Resonado: El la malhelo mi komprenas la nokton « La vivo de Kunar

  2. Resonado: Populärmusik aus Vittula | Kunar rezensiert

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *