Vi ne povas trovi amon kun cinika kor’

Kun agrabla surprizo mi konstatas, ke se mi kun kuraĝo alfrontas tion, kion mi plej timas, la vivo foje helpas ĉe gravaj demandoj.

La du eble plej premaj estis: “Ĉu entute indas barakti por amo, se la pasinteco montris ke plej ofte tio estas malsukcesa kaj oni faras idioton el si mem? Ĉu pro tio ne devus esti mia tasko, batali kontraŭ ĉiaj tiaj sentoj, ĉar alikaze mi agus spite al mia vivosperto kaj protektaj instinktoj?” Mirinde trafajn respondojn donas Erich Fried en sia poemo Was es ist. (“Kio ĝi estas”; sur la germanlingva paĝo troviĝas ligoj al tradukoj al la angla, itala kaj turka.) Mi konas ĝin ekde pli ol du jaroj. Jam post unua legado mi tre ŝatis ĝin kaj taksis ĝin eksterordinare bela. Sed nun ĝi ekzakte priskribas kaj komentas mian emocian staton antaŭ kelkaj semajnoj. Mi iam devos fari Esperanto-tradukon, tiom bonas tiu poemo!

Nun mi tute neatendite ricevis respondon al alia tikla demando, nome: “Ĉu mi ankoraŭ kapablas esti amata post tiom longa tempo de soleco?

Vendrede mi iris kun pluraj belulinoj kaj unu amiko al la koktela trinkejo “Rote Liebe” (ruĝa amo). Mi trinkis tri senalkoholaĵojn: unu tro dolĉan, unu tro amaran kaj unu bonegan. La vere bona estis senalkohola “Caipirinha” (prononcite “Kajpirinja”). Mi facile povas rezigni pri alkhoholo, ŝatante ĝin simple pro sia gusto. (La plej bonajn “kajpiojn” kompreneble miksas mia bona amiko Holger.)

Poste ni ankoraŭ manĝis ĉe Guo Ren Wang. Tie televidiloj montras kaj aŭskultigas muzikvideojn. Normalkaze temas pri Usona hiphopo kaj plata popo, sed subite eksonis interesa kanto kun malalta blusa voĉo (kiel en kantoj de Elvis aŭ en “Wicked Game” de Chris Isaak). Mi ne povis kredi, ke tiom bona muziko apartenas al la kutima televidprogramo de Guo Ren Wang, sed mia amiko rimarkis, ke jes, kaj legis la nomon de la grupo: “Jam & Spoon”.

Per serĉado en la interreto mi eltrovis, ke ili estas Germana duopo, kiu baldaŭ publikigos novan albumon kun multaj famegaj gastkantistoj. La unua disketo, aperinta jam, nomiĝas “Cynical Heart”. Do mi lunde ekis la la grandvendejo Saturn, tie trovis kaj aŭskultis ĝin.

La kanto rekte trafis mian koron. Ĝi kunigas multajn elementojn de alia muziko, kiun mi ŝatas: De novaj U2-kantoj (“Beautiful Day” k.a.) la sferajn sintezilojn, la melankolion, kaj la nigrablankan ilustradon de la koncerna KD-kovrilo; de Queen (“Crazy little thing called love”) la glatecon kaj fluon; de elektronika muziko la klavarojn; de malmola roko la pezajn gitarojn; kaj kulmine, de The Simple Minds (“Don’t you forget about me”) la kantadon (fakte la kantiston Jim Kerr mem!), la molecon kaj la emociojn, kaj la samtempe himnan karakteron de la tuto.

Ke tia majstroverko aperas en maro de mezkvalito, mi ne plu atendintus. Kaj jen la respondo al mia demando: Vere ĉio eblas. Sed mi ne povas trovi amon, se mi tiom gardas mian koron kontraŭ ĉiu sento, asertante ke mi travivis jam tro multe por plu kredi je miaj “naivaj” romantikaj ideoj.

6 thoughts on “Vi ne povas trovi amon kun cinika kor’

  1. goulo

    Tiaj demandoj neniam malaperas (la? mia sperto, ?iukaze!)

    Alia teorio estas ke oni ne povas trovi amon, kiam oni ser?as kaj pripensas amon. Oni diras ke amo trovas vin, kiam vi ne ser?as ?in. Mi ne scias. Sed ?ajnas ke neser?ado por amo malsamas al cinikismo. (Almena?, oni povas ne ser?i amon pro aliaj kialoj krom cinikismo.)

    Mi scivolas ?u vi legis romanojn de Hermann Hesse? Ili tre inspiris min lerni aprezi la bona?ojn en mia vivo kaj ne zorgi pri diversaj aliaj aferoj, kiujn mi volas sed ne nun havas. Mi legis Siddhartha kaj Steppenwolf (en la angla) kaj nun deziras ke Esperantaj tradukoj ekzistas, sed ?ajne ili ne ekzistas. (Almena?, mi ne facile trovas tiujn.) Ili temas pri la budhisma ideo, ke nia doloro venas el niaj deziroj.

    ?iukaze, legante vian muzikan rakonteton, mi pensas ke ofte bonega muziko alportas pacon kaj inspiron kaj komprenon al ni. Estas stranga sed mirinda, ja.

    Finfine, jen eta lingva demando: ?u “cinisma” devas esti “cinikisma”? A? ?u mi miskomprenas?

  2. goulo

    Nu, mi sufi?e ?atis la poemon ke mi provis traduki ?in. Bonvolu kritiki se vi vidas erarojn a? havas sugestojn. (Ekzemple, mi ne scias ?u racio a? prudento estas pli ta?ga por Vernunft.)

    Kio ?i estas

    ?i estas sensenco
    diras racio
    ?i estas kio ?i estas
    diras amo

    ?i estas malfeli?o
    diras kalkulo
    ?e estas nenio krom doloro
    diras angoro
    ?i estas senespera
    diras sagaco
    ?i estas kio ?i estas
    diras amo

    ?i estas mokinda
    diras fiero
    ?i estas senzorga
    diras singardo
    ?i estas malebla
    diras sperto
    ?i estas kio ?i estas
    diras amo

  3. D? Kunar

    (mal)cinika respondo

    Tiuj demandoj ja malaperas, nur ne por ĉiam. Sed mia agrabla miro alcelis, ke ili entute iam ne pezigas mian menson.

    La teorio pri pensado kaj amo havas unu veran flankon: Tiuj, kiuj ne leĝere kaj senzorge iras tra la vivo, renkontas pli grandan malfacilecon trovi partneron. Kaj ili estas la samaj personoj, kiuj inklinas al cerbumado.

    Nuntempe mi provas eviti librojn, ĉar mi jam legas sufiĉe interrete kaj ne volas malŝpari mian tempon. Legi tro multe izoligas de la socio! Tial scio ne nepre alportas utilon; foje ne al la socio, kaj plej ofte ne al la individuo, kiu tiom multe legas. Trista sed vera konstato.

    Mi estas kristano, kaj tial ne konsentas kun ĉiuj budhismaj ideoj, kiujn mi konas. Ekzemple mi kredas ke ne bonas akcepti la mondon, kia ĝi estas, ke male ja indas batali por io en la vivo kaj ke niaj deziroj ofte estas la kaŭzantoj de evoluo – ĉu de la propra persono aŭ de iu invento.

    Fakte *cinisma devas esti cinika. Mi nun ŝanĝis tion. Jen la rezulto de unu senPIVa semajno. Feliĉkaze mi kunportis ĝin intertempe de mia gepatra hejmo.

  4. D? Kunar

    propra traduko

    Mi jam antaŭe preparis propran tradukon, kiu iom devias de la via. Tio ne signifas ke la via estas pli malbona aŭ bona ol la mia, sed ke mi venas al iom aliaj rezultoj rilate al la transigo de la ideoj el la germana al Esperanto. Krom la PIVon mi uzis la “etan” kaj la “grandan” Krause-vortaron (la unua de->eo, la dua eo->de). Mi publikigis la rezulton en mia hieraŭa enskribo.

  5. goulo

    Re: (mal)cinika respondo

    Hehe, jes, mi konsentas pri la problemo de tempo kaj legado. Mi anka? legas malpli da libroj, pro la reto…

    La ideojn de budhismo mi certe ankora? lernas kaj ne bonege komprenas… tiu afero, kiun vi menciis, anka? interesis al mi, kaj ?ajnas ke ?i estas pli subtila, ?ar kompreneble budhanoj anka? havas celojn, do unue tio ?ajnis paradoksa. Precipe, budhismo ne sugestas ke oni devas ne helpi plibonigi la mondon. ?ajnas ke la ideo estas simple ke oni devas ne dependas de agado kaj mondplibonigado por akiri feli?on (?ar, kompreneble, la mondo ofte desapontas!) Sed, mi estas nur novulo, do mi ne pretendas kompreni ?in plene. 🙂

    Unu afero certe veras: ekzistas multaj trosimplaj popularaj miskomprenoj pri ?iu religio kaj filozofio (?u budhismo a? kristanismo a?…)!

    Mi ?us trovis vian pli lastatempan enskribon, kun la poemo. Ial, viaj mesa?oj neniam aperas sur la ?efpa?o de mia amikopa?o, mi supozas eble pro via mistera ?isdatiga maniero! 🙂 A? eble temas pri horzonoj. ?iukaze, mi ?uas kompari diversajn tradukojn de poemoj. Tre interesas, ke e? tia (?ajne) simpla poemo estas tradukebla kun tiaj malsamaj stiloj! Poezio mirindas!

  6. D? Kunar

    enskribaj kutimoj

    Miaj enskriboj ja aperas sur la amikopa?oj, sed ?ar mi skribas ilin kutime multe pli poste ol kiam mi kreis ilin, ili neniam videblas kiel lastatempaj amikaj enskriboj. Se vi iras sufi?e reen, vi vidos ilin ?iujn. Kompreneble tio estas tute malalcelinda fenomeno, ?uldita al mia tempomanko kaj la fakto, ke mi nuntempe nur malmulte povas uzi la interreton. Sed hodia? mi jam finis aktualan enkribon ?ustatempe kaj havas ?ancon rekapti bonan ritmon.

    Pri la tradukado mi dirus: ?uste la plej facilaj, simplaj esprimoj en unu lingvo povas i?i gigantaj frazomonstroj en alia! La mallongeco kaj kurteco ebla en unu lingvo malfaciligas diri la saman en alia per la sama denseco.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *