Promen’ en la park’, for de ?iuj okupitaj stratoj de mia menso

Hodiaŭ estas ĉirkaŭ 20 gradoj ekstere. Kia neatendita sed bonvena varmo! Neniam ekde la mezurado de temperaturoj en Germanio okazis tiom varma 17a de marto. Nun ege agrablas promeni ekstere. Antaŭ tri semajnoj, ankoraŭ neĝo kovris la teron. Sed ankaŭ tio belis: La mondo aspektis kiel kovrilo de U2-albumo, tute nigrablanke…

Igor skribis al mi ke la baza parto de la MP3-datumbazo funkcias. Mankis ankoraŭ listo de muzikstiloj. Tio konsciigas pri interesa problemo: Kiel dividi la muzikan mondon bone? Diversaj solvoj jam ekzistas; mi konas almenaŭ tri diversajn, se temas pri Esperanto-muziko, nome Vinilkosmo, Audiorama kaj musicexpress.com.br. Tamen ili pro diversaj kialoj ne vere kontentigas min, tial mi kun iom da hezito decidis uzu propran sistemon (normalkaze mi pledas por la transpreno de ideoj prefere al la superflua reinventado de io ekzistanta).

Por la komenco, estu:

  1. roko/popo
  2. elektronika muziko
  3. mondmuziko
  4. subgrunda muziko
  5. metalroko
  6. folkloro
  7. kantaŭtoraĵoj
  8. klasika/ĥora muziko

Tio sufiĉos unue; mi atendas unue ĉirkaŭ 200 MP3-dosierojn maksimume. Se post iom da tempo tiu nombro tre kreskos, pli fajna distingo iĝos senchava.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *