Pluvas nun sed balda? mi jubilas

Iama GEA-estrarano, kiu nuntempe instruas la germanan al studentoj en Rumanio, alskribis min petante pri helpo por muzika projekto. Li volas organizi laborrondon pri germanlingva hiphopo, en kiu la lernantoj mem skribu tekstojn kaj poste prezentu ilin sursceneje. Kiel malantaŭa muziko servu instrumentaj versioj de konataj Germanaj hiphopkantoj.

Tio igis min trarigardi mian KD-aron. Jen listo de ĉiuj germanlingvaj hiphopdisketoj kiujn mi posedas:

  1. Der Wolf: Gibt’s doch gar nicht
  2. Creme de la Creme: Letzte Nacht
  3. Freundeskreis: Esperanto
  4. Freundeskreis: Mit Dir
  5. Freundeskreis: Tabula Rasa pt. II
  6. Afrob: Reimemonster
  7. Die Fantastischen Vier: MfG
  8. Die Fantastischen Vier: Le Smou
  9. Deichkind: Kabeljau Inferno
  10. Eins Zwo: Hand aufs Herz
  11. Absolute Beginner: Füchse
  12. Deichkind feat. Bintia: Weit weg
  13. Freundeskreis: Anna
  14. Doppelkopf vs Yard: Supa Stah (Chan Chan)

Pri kelkaj el la kantoj eblas noti interesajn aŭ absurdajn detalojn:

Kiam mi la unuan fojon aŭdis la kanton “Anna” de Freundeskreis, mi tuj rimarkis la similecon de la kantado al tiu de Udo Lindenberg. Poste mi eltrovis, ke la kantisto Max Herre fakte estas verva adoranto de li.

La kanto “Weit weg” de Deichkind stile tiom similas al “Anna”, ke multaj supozis ke ankaŭ ĝi estas de Freundeskreis. Samtempe la aliaj verkoj de Deichkind havas tute diversan sonon.

“Letzte Nacht de Creme de la Creme ĉefe konsistas el samplaĵo, kiu ŝajne estas tre populara. Ĝin uzis ankaŭ aliaj artistoj, ekzemple Crazy Town en sia peco “Sliding doors”. Vere nervis min la video de tiu kanto, en kiu iu membro de la grupo “ludis” la gitaron aŭ bason, kiu eksonas en tiu samplaĵo. Kiom trompe, idiote, ridinde!

“Supa Stah” de Doppelkopf enhavas la refrenon de “Chan Chan”, kiu estas kanto famiĝita de Buena Vista Social Club. Ankaŭ pluraj elementoj de la muziko memorigas pri la latinamerika influo.

La instrumenta versio de “Reimemonster” de Afrob servis kiel malantaŭa muziko de “La premiero“, mia unua hiphopa kanto.

“MfG” estas mallongigo por “Mit freundlichen Grüßen”, kio signifas “Kun afablaj salutoj” kaj estas la kutima fina frazo por formalaj leteroj en Germanio. De tiu kanto de Die Fantastischen Vier, kiu preskaŭ nur konsistas el mallongigoj, mi faris remikson acidĵazan.

Al mia iama kunloĝanto Till, konvinkita neŝatanto de hiphopo, tamen plaĉis la instrumenta versio de “Füchse” de Absolute Beginner. Li eĉ tiom atente aŭskultis, ke li rimarkis, ke la instrumenta versio havas pli bonan sonon ol tiu kun la voĉoj.

Kompreneble en mia muzikkolekto troviĝas multe pli da hiphopo ol la supre menciitaj kantoj – nome hiphopo en aliaj lingvoj ol la germana, germanlingva hiphopo sur kompiloj, amaso da hiphopaj MP3-dosieroj. Alia (jam sukcese elprovita) rimedo por interesigi eksterlandajn studentojn de la germana pri la Germana kulturo estas mia kompilo de germanlingva muziko.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *