Kaj via tuta mono ne a?etos plian minuton

Hieraŭ skribita kaj jam ne plu aktuala: La listo de miaj hiphopo-disketoj. Hodiaŭ mi aĉetis tri pliajn:

– Die Fantastischen Vier: Sie ist weg
– Die Fantastischen Vier: Nur in Deinem Kopf
– Fettes Brot: Jein

La unuan kaj trian mi uzis en mia kompilo de germanlingva muziko, do vere estis tempo por akiri ilin sur KD.

La alia bela novaĵo: “One must fall 2097” funkcias sur mia komputilo kun muziko! Fakte mi eltrovis ke mia malnova provversio havas problemojn, sed ne la fina versio 2.1. Do mi povas aŭskulti miajn preferatajn titolojn (per eta truko, nome renomado de la muzikdosieroj).

Sed hieraŭ vespere, kiam mi ankoraŭ ne sciis ke funkcios, mi serĉis eblan solvon por tio en la reto… kaj trovis tra surfado kelkajn tre interesajn adresojn. Jen mia vojaĝo tra la reto:


1. http://www.omf2097.com (OMF-2097-paĝaro de adoranto)
2. http://www.omf2097.com/faq.htm (oftaj demandoj: kiel ludi kun muziko sub Windows?)
3. http://www.bkkbazaar.com/omf/soundonline/guide.html (i.a. respondo al tio)
4. http://www.bkkbazaar.com/omf/soundonline/sound.html (detalaj instrukcioj por tio)
5. http://ntvdm.cjb.net/ (la elŝutejo de la bezonata helpa programo por tio)
6. http://vogons.zetafleet.com/viewtopic.php?t=900 (helpo por eki la ludon sub Windows ME)
7. http://dosbox.sourceforge.net/ (programo por ludi multegajn malnovegajn ludojn)
8. http://dosbox.sourceforge.net/links.php (ligoj al paĝaroj pri malnovaj ludoj)
9 .http://www.the-underdogs.org/ (TTT-ejo kun grandega arkivo de malnovaj ludoj)

Tiel mi trovis ludon kiu malaperis jam antaŭ multaj jaroj kaj kiun mi vane serĉis en la reto: “Jeanne d’Arc”, aŭ en la angla, “Joan of Arc”. Strategia ludo el ja jaro 1989. Mi eĉ sukcesis reaŭskultigi ĝian muzikon, kio estas speciale malfacile ĉe tiom malnovaj ludoj por MS-DOS. Kaj la melodio estis la sama kiel tiu kiun mi konservis en mia kapo dum pli ol jardeko. Jes, tio estas unu el la momentoj kie mi iĝas agrable melankolia.

Inter pluraj aliaj ludoj kiujn mi sukcesis restarti, unu elstaras: “California Games” de Epyx (1988). Ĝin mi tiom ofte ludis en miaj unuaj kunkomputilaj jaroj. Ĝi estis tre longe mia plej ŝatata komputila ludo – ĝis kiam mi ekkonis “The Secret of Monkey Island”, kiu posedas tiun titolon ĝis hodiaŭ. “California Games”, humura sporta ludo kun tipaj junulaj, someraj sportoj, donacis al mi multajn horojn da distriĝo kaj permesis al mi forgesi mian ĉiutagon – kaj tion mi urĝe bezonis inter 1989 kaj 1991. Bedaŭrinde jam kun aĉeto de VGA-ekrano ĝi ne plu komplete funkciis, kaj sur pli novaj maŝinoj eĉ tute ne. Des pli mi estis kormovita kiam mi hodiaŭ vespere denove vidis la titolon de “California Games”, ekaŭdis la titolan muzikon… kaj finfine povis ludi ĝin denove. Estis kvazaŭ kiel vojaĝo reen al la pasinteco, sed nur al la bonaj momentoj, ne al la trista, griza ĉiutago de tiam. La hodiaŭan tagon mi ne forgesos – ĝi reportis al mi bonan flankon de mia pasinteco kiun mi kredis perdinta por ĉiam.

2 thoughts on “Kaj via tuta mono ne a?etos plian minuton

  1. shougeki

    California Games.

    MIAN DION.

    Mi kaj mia fratino amis tio ludo kiam ni estis junoj. Mi diras al vi, amis. La sketabulo, la pendglisilo. Miraga, mirinda ludo. Mi gxojas ree pripensi tio ludo.

  2. Resonado: Marcia dancas | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: