?i tie ni staras a? ?i tie ni falas – historio tute ne atentos

One must fall 2097” estas 10-jaraĝa komputila ludo. En oktobro 1994 mi ricevis provversion de ĝi kiel donacon por mia 18a naskiĝtago. Jam post la unua tago (aŭ nokto) mi ŝategis ĝin kaj tre baldaŭ mendis la kompletan version.

La ludo konsistas el konkursa batalado inter robotoj. Tiuj estas stiritaj de homoj, kiuj havas propran historion kaj celon. Al mi tuj plaĉis la ideo ke eblas fari batalan ludon sen sangofluo; kaj ke malantaŭ la oficialaj deklaroj pri venkintoj kaj venkitoj, svarmas la sekretaj planoj de la aktoroj (tiu de la ludanto same kiel la aliaj), tiel ke relative simpla ludo ricevas interesan historion. La karakteroj aspektas iomete kiel tiuj el Japanaj bildstriaj filmoj, kio bone substrekas, ke temas pri amuza kaj ne mortserioza afero.

Mi tre ĝuis kiel la ludo finas se iu certa karaktero venkas. (La ĉampiono ĉiam vojaĝas al Ganimedo, luno de Jupitero.) Jen citaĵoj el la tekstoj kiuj tiam legeblas:

Cossette: “Pro viaj revoj akirotaj, vi sentas vin pli forte kaj pli vivante ol iam ajn.”

Shirro: “Dum vi surteriĝas sur la malhela flanko de la luno, la futuro aspektas hele.”

Christian: “Dum vi flugas al la luno, paco venas super vi.” (Tiun mi plej ŝatas.)

Mi plej ĝojas pri tio ke ekzistas kelkaj ege utilaj fontoj en la interreto. Ĉe “X-BoT’s OMF Universe” ekzemple troviĝas multaj interesaj dosieroj, interalie la kompleta versio intertempe libere haveblas. Plie tie elŝuteblas MP3-dosieroj kun la muziko el la ludo, kiu origine estis en la (nur de Epic Megagames uzata) PSM-formato.

Mi sukcesis aŭskulti la PSM-dosierojn per modplug, sed bedaŭrinde ne funkcias per unu el miaj plej ŝatataj. Dum la sekvaj tagoj mi provos refunkciigi la (por MS-DOS verkitan) ludon sub Windows kun sono kaj muziko. Por tiu celo ekzistas apartaj instrukcioj.

La menua muzikpeco, tiu de la dua areno kaj tiu de la fino (fakte la versio el la provversio) postlasis la plej profundan impreson ĉe mi. Tiu muziko estis mejlŝtono survoje al mia propra muzika aktiveco. Ĝi bone markas la transiron de sintezila popmuziko al tekno; historie ĝi troviĝas inter la MOD-dosieroj kiujn mi aŭskultis komence de la 1990aj jaroj kaj la sonŝpuro de “Mortal Kombat“.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *