Glacion kaj fajron kaj arbaron ni trapasis

Hodiaŭ mi ricevis KDn kiun sendis Dave Blair al mi. Ĝi enhavas surbendigon de la “Kuracistoj” dum la IS 2002/03 en Trier. Antaŭ unu jaro Dave sendis jam KD-Rn kun vidbendo de la koncerto en Rotenburg/Wümme en 2001/02. La sona kvalito de ambaŭ surbendigoj ne estas tre alta, sed akceptebla por mi, konsiderante la kadrajn kondiĉojn sub kiuj ili estis faritaj. Mi eĉ tre dankas Dave, kiu investis multan tempon por fari tion, ĉar tiel mi povas kiel spektanto aŭskulti kaj rigardi min kiel artiston. Kaj nur el tiu perspektivo eblas konscii pri aferoj bonaj, sed ankaŭ tiuj plibonigendaj. Mi tuj faris kelkajn gravajn notojn por estontaj prezentiĝoj kiuj espereble helpos al la tuta grupo pliboniĝi.

Vespere venis mia fratino, mia bofrato kaj mia frato, kaj ni kune rigardis la filmon “Wiedzmin“. Temas pri filmigo de libroj verkitaj de la Pola fantazia aŭtoro Andrzej Sapkowski. Laŭ mi li estas same genia kiel J.R.R. Tolkien kaj Michael Moorcock. Sed kompreneble en la okcidento de Eŭropo oni apenaŭ konas lin pro la eterna lingva kaj kultura barilo. “Ne verkita en la angla? Ne el Usono? Tiam tio ne interesas min!” estas la kutima reago de Germanoj al tiaj produktoj. La filmo enhavis ĉion, kion oni deziras de verko el tiu ĝenro: Interesajn karakterojn, batalojn, magiajn estaĵojn, belajn virinojn… La specialeco de la verko montriĝas en tio, ke la specialefektoj estis uzitaj modeste, tiel ke ili subtenis kaj ne ruinigis la filmon. Verŝajne tio ankaŭ okazis pro eta buĝeto, sed aliflanke la kustomoj, lokoj, muzikpecoj ktp. estas altkvalitaj kaj eĉ multe pli naturaj ol averaĝe. Mi tre ĝojis, ke mi foje komprenis vorton aŭ eĉ tutan frazon en la pola. Cetere la anglaj subtitoloj foje ne estis kompletaj.

3 thoughts on “Glacion kaj fajron kaj arbaron ni trapasis

  1. D? Kunar

    la pola

    Mi faris kurson dum unu semestro, kio efektive ne estas multe. Sed mi konas la prononcon, bazajn frazojn kaj iom de le gramatiko. Tio sufiĉas por kompreni mallongajn frazojn kaj rekoni vortojn.

    Cetere tre helpas ĉe aliaj slavaj lingvoj – mi tion rimarkis ĉe la slovaka kaj la rusa!

  2. Resonado: Berlino sen vi estas urb’ sen harmoni’ | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *