Pasintan semajnon en la gimnazio de Wolbeck (urboparto Münster) okazis projektaj tagoj. Du instruistoj de la angla pritraktis planlingvojn, precipe Esperanton, kun 15-20 lernantoj. Kiam mi telefonis kun unu el la instruistoj, lia kolego jam estis petinta informilojn de la Germana Esperanto-Asocio (kiuj neniam alvenis, kiom embarase por GEA!). Mi proponis peti informpakedon de la Germana Esperanto-Junularo (kiu ĝustatempe alvenis, malgraŭ mendo nur kelkajn tagojn antaŭe). Aldone por pli profunda prepariĝo mi rekomendis la malnovan TTT-ejon de la universitata Esperanto-grupo en Paderborn kaj la materialo-liston, kiun mi kompilis ĝuste por tiaj okazoj. Plie mi sendis du lecionojn el la kurso de mia patro kaj kompilis KDn. Ĵaŭde mi vizitis la lernejon por prezenti Esperanto-muzikon kaj por respondi pli profundajn demandojn (kiujn la informiloj kaj TTT-paĝoj kaŭzis post ĝenerala baza informado).
Kaj la instruistoj kaj la lernantoj estis eksterordinare interesitaj. Miaj TTT-paĝoj tre utilis; la demandoj estis vere profundaj kaj detalaj. Aparte oportuna estis, ke la instruistoj same kiel mi ne vidis “rivalecon” aŭ “konkurencon” inter la angla kaj Esperanto. Kelkaj lernantoj estis preparintaj dialogon en Esperanto, kiun mi ŝatis, ĉar ili uzis realan, ĉiutagan lingvaĵon kaj ne tiun artefaritan lernolibran stilon, kiun oni ofte renkontas.
Kiel mi antaŭvidis, la muziko tre impresis la publikon. La plej fortan reagon kiel kutime kaŭzis Krio de Morto kaj Piĉismo. Belan folkloron en Esperanto eble kelkaj homoj ankoraŭ kapablas imagi, sed metalroko kaj brumuziko ĉiam surprizas kaj montras la aktualecon de Esperanto-muziko. Mi nur uzis ĉirkaŭ dekon da kantoj kaj poste donacis la KDn al la instruistoj, kiuj volis uzi ĝin por la fina prezentado de la projektotagoj. Tagmeze ambaŭ invitis min al restoracio, kie ni plubabilis pri lingvoj.
Sub tiom favoraj kondiĉoj mi ĉiam ŝatus informi pri Esperanto! Pli mi ĝojas, ke kaj miaj TTT-paĝoj, kaj mia muzikokompilo, kaj mia ĝenerala scionivelo utilis. Jen la kompaktdisko, kiun mi pretigis:
# | artisto | kanto | fonto |
---|---|---|---|
01 | Kaj Tiel Plu | Malfermu belulino | (1) |
02 | Akordo | Printempas | (1) |
03 | Jacques Yvart | La geamantoj sur la verda benk’ | (1) |
04 | Ĵomart kaj Nataŝa | Amu min | (1) |
05 | Kajto | Dormu milde | (1) |
06 | Persone | Povus esti simple | (1) |
07 | La Porkoj | Ene de l’ milito | (1) |
08 | Merlin Esperante | Estis unu fojo | (1), (2) |
09 | JoMo | Ĉu vi volas danci? | (1) |
10 | La Rolls | Kial Malbeni | (1) |
11 | Esperanto Desperado | Ska-virino | (1) |
12 | Strika Tango | La druido | (1) |
13 | Dolcxamar | Ĉu vi pretas?! (remastrita) | (1) |
14 | Eterne Rima | La vojo | |
15 | Tiago Benita | Ne plu | |
16 | Milan Doĉekal (Team’) | Kapon redonu | (1) |
17 | Krio de Morto | Mi staras | (3) |
18 | Piĉismo | Laboro por Zorhof | (4) |
19 | DĴ Roger | La distanco | (1), (2) |
20 | Inicialoj dc | T-T-Y Eo | (5) |
Ho! Kia ?oj’!!!! Nekredeble aperi plurfole en via kompila?o. (Mi violonas en Kaj Tiel Plu).
Permesu al mi aldoni vin en mia listo de amikoj! 😉