Travivos mi

Do jen mi revenas post unumonata paŭzo. Mi konstatas, ke estis bona decido paŭzi por vidi kiel la mondo pluiras sen ke mi daŭre skribas ion. Sufiĉas la resumo ke tio ne estas katastrofo. Vere nur gravas, ke mia vivo ne iĝas tio!

Ĉifoje mi limiĝu al unu el tiuj du temoj. (La fakto, ke mi konsideras “mian vivon” kaj “katastrofon” esti du diversaj temoj, jam montras mian regajnitan humuron.) Pri ĉiuj ŝanĝoj kaj okazaĵoj mi ne skribas, sed prezentas etan elekton:

– Miaj du bonaj amikoj Holger kaj Till kaj mi renkontiĝis en Meschede, kie ni pasigis agrablan semajnfinon. Krom la kutima stultumado, ni parolis longe pri seriozaj temoj, ekzemple nia loko en Esperantujo kaj nia estonteco. (Kelkaj homoj ja neas la ekziston de digna estonteco por personoj kiel mi, asertante ke “estas nur teorio“.) Ke miaj du plej bonaj amikoj komprenas mian vidpunkton, tre fortigis min. Mi ĉiam timis, ke ĉiuj forlasus min, se mi dirus, kion mi pensas rilate al kelkaj tiklaj temoj. Des pli mi ĝojas, ke ankaŭ miaj gepatroj subtenas min.
– La barbo estas for! Simple estis tempo forigi ĝin. Mi faris tion la 12an de junio. La fotoj de fine de aprilo do jam estas malaktualaj.
– Mia USB-bastono ŝajne ne plu funkcias. Kompreneble ĝi ĉesigis funkcii du tagojn antaŭ ol mi devis kopii ion gravan de alia komputilo, kio okazas tre malofte. Bedaŭrinde mi ne plu memoras, kio entute troviĝis sur la bastono, tiel ke mi ne scias, kion mi perdis. Kelkajn aferojn mi memoras; ili parte estas reakireblaj. Ĝuste kelkaj konservindaj dosieroj de la laboro tamen verŝajne estas for por ĉiam. Sed la necerteco pri la nememorebla resto eĉ pli perturbas min…
– La koramiko de amikino malkovris mian muzikon en la reto. Li eĉ faris kompletan KDn da miaj pecoj kaj plurfoje laŭdis mian verkon “Klara blua akvo”, kiun li plej ŝatas. Tio plenigis min je fiero – kaj samtempe memorigis min, ke mi denove verku ion, damne!

Kompreneble tio ankoraŭ ne estas ĉio. Sed pri la resto mi rakontu poste.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *