Prenu mian manon, vi scias ke mi estos tie

Post la karaokeado kun du el la belulinoj, ni ĉiuj konsentis, ke ni volas refari tion baldaŭ. Kaj tiel okazis antaŭ kelkaj semajnoj. La raporto de Judit denove jam bone resumas la eventon. Ĉifoje ni estas pli granda rondo okaze de naskiĝtago de unu el la belulinoj. Ĝenerale ĉeestis pli multa publiko; anstataŭ ebriuloj post venis ebriulinoj. La DĴ estis alia, pli interesita pri siaj klientoj.

Mi kantis kvar kantojn: “Crazy little thing called love” (por varmiĝi) de Queen, “Under the bridge” de The Red Hot Chili Peppers, “The scientist” de Coldplay kaj (kiel aldonon, por kontentigi unu de la belulinoj) “Wonderwall” de Oasis. La kantado sukcesis senprobleme, kion mi ne atendintus precipe ĉe la Coldplay-kanto. Mi fidu pli al mi mem. Tiom longe kiel mi povas feliĉigi ĉarman virinon per kantado, la mondo ankoraŭ estas en ordo.

2 thoughts on “Prenu mian manon, vi scias ke mi estos tie

  1. pedropiko

    Hiera?, krom la malbonaj veteraj kondi?oj, ni havis nian plej sukcesan koncerton. Min tre emociigis vian recenzon pri nia unua disko, ?u vi ricevis la duan? Se ne, mi sendos a? donos ?in al vi en Zakopane kaze ke vi IJKumu.

  2. D? Kunar

    la dua albumo

    Mi ricevis la albumon jam fine de la pasinta jaro kaj aŭskultis ĝin dufoje, farante notojn por recenzo. Sed la skribado daŭros ankoraŭ iom da tempo, ĉar mi komencis recenzojn por pluraj albumoj samtempe kaj ĝis nun ne trovis la emon, fini unu.

    Fakte mi tre fieras, ke recenzo de mi estis tradukita al la kataluna! Kiel mi scias ekde hieraŭ, mi vojaĝos al KEF, sed ne al la IJK. (Iel multaj homoj supozas, ke mi venos al la IJK, kvankam mi neniam aliĝis.)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *