Alradie brili al la mondo

La post-IS-sindromo daŭre ne turmentas min. Hieraŭ mi uzis la recepton “faru ion kun amikoj” kontraŭ ĝi. Mi ĉeestis la rolludan grupon de mia frato, en kiu mi aktivas ekde kelkaj monatoj.

La muzika programo de la Internacia Seminario eĉ supertrafis tiun de la pasinta jaro. Tamen ankoraŭ kelkajn tagojn antaŭ la IS ĉagrenis min la fakto ke la Kuracistoj ne povus koncerti tie, des pli ĉar mi konstatis tralegante la duan informilon, ke multegaj artistoj estos tie. Inter ili troviĝis pluraj, kiuj ne estis menciitaj, kiam oni neis nian proponon, muziki dum la IS. Ŝajnis al mi ke kvazaŭ ĉiu povus ludi dum la IS, nur ni ne!

Aliflanke la lastaj monatoj de la jaro 2006 estis plenŝtopitaj per laboro kaj aliaj eventoj, kiuj foruzis mian forton. Mi ne havintus tempon por fari ĉion tion kaj ekzerci por plena roka koncerto. Do almenaŭ mi saĝe uzis mian energion, ekde kiam mi sciis, ke ni ne koncertos dum la IS.

Krome mi tre baldaŭ havis alternativan planon, kiun mi realigis: Anstataŭ koncerti dum unu vespero, mi partoprenis ĉe multaj koncertoj kiel gastmuzikisto! Tiel mi verŝajne kreis novan rekordon pri gastmuzikado dum unu renkontiĝo.

La 27an de decembro ludis Esperanto Desperado. Ili venis malfrue al la ejo, tiel ke ni ne plu havus tempon por ekzerci. Tamen mi kantis “Feliĉe” kun ili.

La 28an de decembro koncertis JoMo. Sebastian kaj mi posttagmeze priparolis kun li komunan programon kaj provludis ĝin. Interalie ni prezentis:

…kaj kelkajn pliajn kantojn. Mi tre ĝojas, ke ni kune prezentis malnovajn Amplifiki-kantojn, inter ili la IS-himnon. Plie mi ĉiam volis kanti “Hej la nizoj” kaj “Ĉu vi volas danci” kun li. Kaj ekde jaroj mi intencis instrui al li kelkajn kantojn de la Kuracistoj.

Iom post noktomezo okazis akustika koncerto de la Kuracistoj en la gufujo. Sebastian kaj mi ludis entute naŭ kantojn, la lastan kiel aldonon kun Krücke:

  1. Westerland
  2. Mi kaj ŝi
  3. Longe for
  4. En kaĉ’
  5. Kisu min, ho kara
  6. Solege en la nokt’
  7. Sen vi
  8. Ne plu
  9. La grasa Elke

“Solege en la nokt'” ni prezentis la unuan fojon publike. Tiel la koncerto enhavis ankaŭ ion specialan. Kompreneble muzikado sen baraktado per teknikaŝoj kaj kun tiom mallonga daŭro estas multe pli facila kaj senstreĉa ol plena koncerto en roka konsisto. Cetere ni provludis nur la duonon el la kantoj la 27an posttagmeze en la loĝejo de Sebastian. Kelkajn aliajn kantojn ni elprovis kelkajn horojn antaŭe.

La 29an de decembro okazis la hiphopa koncerto de Pafklik’. Ili invitis min partopreni kaj mi prezentis mian hiphopan kanton “La premiero”. Bonŝance mi estis kunportinta la muzikon por ĝi sur KD.

La 30an de decembro Dolchamar aperis sursceneje. Dum la posttagmezo kaj frua vespero mi estis okupita per aliaj aferoj, tiel ke ni ne povis provludi. Je la fino Dolchamar, Sebastian kaj mi ludis “Dance kun larma okul'” kiel aldonon.

Entute la Kuracistoj optimume uzis la semajnon. Mi eĉ opinias, ke tiel estis pli bone ol kun propra rokkoncerto. Ni multfoje sukcese aperis sur la scenejo kaj havis bonan kontakton kun multaj aliaj muzikistoj. Tio donas bonegan bazon por estonta muzikado.

6 thoughts on “Alradie brili al la mondo

  1. elgrande

    Mi beda?ras, ke mi maltrafis ?ion, kion la Kuracistoj faris dum tiu ?i IS. ?u estis entute varbo por tiuj aferoj ekster la vesperprogramo?

  2. felicx

    tiu muzika programo sonas vere bonega. Mi beda?ras, ke mi ne povis ?in ?eesti. En la AS nur ludis Kim de EspoDespo kiel E-stelulo…

    Eble unu ka?zo por la neinvito de la Kuracistoj estas ties jam ofta apero en la IS kaj la limigita kvanto de kantoj (kompare al JoMo ekzemple)?

  3. D? Kunar

    anoncado de muziko

    La akustikan koncerton oni anoncis ĉe la pordo de la gufujo kaj, se mi bone memoras, ankaŭ ĉe la programtabulo. Sed eble vi ne volis esti aĉa “programtabulon-rigardanto“.

    La gastmuzikadon ni ne anoncis pro du kialoj: Ni volis, ke tio restu surprizo. Krome ni ne sciis antaŭe, ĉu ni vere muzikos en ĉiuj koncertoj, dum kiuj ni fine faris tion.

  4. D? Kunar

    la kialoj

    Fakte mi konas la kialojn kaj ne estas tiuj, kiujn vi supozas. Cetere la repertuaro de “La Kuracistoj” rimarkeble kreskis dum la pasintaj jaroj. Sed vi verŝajne ne plu spektis ilin ekde la IS en Naumburg 2003/04.

  5. elgrande

    Re: anoncado de muziko

    “La akustikan koncerton oni anoncis ?e la pordo de la gufujo kaj, se mi bone memoras, anka? ?e la programtabulo. Sed eble vi ne volis esti a?a “programtabulon-rigardanto”.”

    Mi vere rigardis la programtabulon nur malofte. Sed mi almena? jam dekomence konsciis pri tio, kie ?i trovi?as. 🙂 Nu, mi simple ?iam faris ion kaj ja maltrafis la plejparton de programo ?iuokaze, do nur foje iris suben, kiam nenio ajn okazis.

  6. Resonado: Laboro kaj ?vito ne povas anstata?i talenton « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *