Pasko, certe nun ?iuj niaj koroj povas esti liberaj

Do, kia estis mia unua pasko ekde 1996 hejme?

– La diservoj estis bonegaj. Kantis i.a. membro de la junula ĥoro, en kiu mi membris inter 1992 kaj 1996. Ĉeestis cetere la pastro de la protestanta paroĥo; li ankaĥ aktive kontribuis al la meso dum la paska nokto. Ĵaŭde kaj sabate sekvis festoj – digna maniero por travivi la plej altan feston de la kristanoj! Mi jam delonge ne plu babilis tiom agrable kun aliaj membroj de la paro&293;o.

– La tuta familio kune kaj bonege manĝis. Tio eĉ pli plaĉis al mi ol dum kristnasko. Estis la unua fojo ekde 1984, ke ni ĉiuj estis hejme. Dimanĉe ni kune ĉeestis paskan fajron kaj mi multe babilis kun miaj gefratoj.

– La fastotempo finiĝis. Mi denove rajtas manĝi dolĉaĵojn kaj trinki alkoholaĵojn – kaj vere ĝuis tion. Mi ĝojas, ke mi senprobleme eltenis la ĉijaran fastadon.

Resume: Tiel oni festu paskon! Kial mi entute timis tion?

Mi sukcesis instali OpenOffice sur mia komputilo. Tio ne estas memkompreneblaĵo, kiel mi jam pli frue klarigis…

La intenco malantaŭ la instalado cetere ne estas iu malamo de Microsoft, sed praktika kialo: Mi volas aktualigi publikan kantaron. Mia legala (!) versio de Word jam ekde jaroj ne plu funkcias. Se mi nun havas la eblon, ricevi senpagan programon, kiu liveras la samajn bazajn servojn kaj krome enhavas simplan kaj rapidan PDF-igon, tiam mi elprovas tiun oferton.

Nu, iom da baraktado ŝajne estas neevitebla por adaptigi novan programon kaj alkutimiĝi. Sed kio vere gravas, estas ke mi sukcesis prilabori kaj savi unu ĝisnunan RTF-dokumenton kaj PDF-igi ĝin kun aparta mencio de fonto kaj aŭtoro (“la kantokolekto de Gunnar R. FISCHER – www.muenster.de/~kunar”).

Mi ankoraŭ ne eltrovis, kiel rapide entajpi Esperanto-literojn. Tio ja mankos al mi. (Mi ne volas uzi programon kiel “Ek!”. Modernaj programoj devas funkcii sen aldonaj helpprogramoj!) Sed eble tio tute ne necesas. Teorie mi povas pluuzi WordPad por tio kaj poste unikodigi ĉion.

Bertilow Wennergren ofertas klarigojn kaj makroojn, kiujn mi ambaŭ dankeme akceptis. Kaj almenaŭ la makrooj funkcias…

La sekva paŝo estas, ordigi la dosierujojn kaj dosierarojn, do la diversajn versiojn de mia kantokolekto kaj la publika kantaro, kaj je la fino fari du novajn dosierojn en OpenOffice, kiuj enhavas la lastan version de ĉiuj kantoj. Mi jam atente kopiis ĉion al unu dosierujo kaj forigis la tiel trovitajn superfluajn dosierojn.

Rigardo reen – la 25a, 26a, 29a ĝis 31a de marto 2004

La centtridekunua enskribo antaŭ unu jaro – listo de kontraŭdeprimiĝaj kantoj, deprimiĝo.
La centtridekdua enskribo antaŭ unu jaro – “Printempas kiam martas”, festo.
La centtridektria enskribo antaŭ unu jaro – Nirvana, la muziko de mia generacio.
La centtridekkvara enskribo antaŭ unu jaro – “La Planeda suito” de Holst.
La centtridekkvina enskribo antaŭ unu jarobojkoto de la muzikindustrio (kun grafikaĵoj!).

4 thoughts on “Pasko, certe nun ?iuj niaj koroj povas esti liberaj

  1. felicx

    ?u malfacilis fasti? Kial ne viando?

    ?u estis malfacile por vi fasti? Vi ja ne estas vegetarano, ?u ne? Do vi rezignis pri dol?a?ojn kaj alkoholo, sed ne pri viando? Se vi emas rakonteti kial ne viando, mi tre volonte legus!

  2. D? Kunar

    Neceso kaj lukso

    Mi fastis laŭ familia tradicio, kiu iom devias de la “oficiala” fastado. Ekzemple mi ne interrompis la fastadon dum dimanĉoj – tio ja estus ege facile eltenebla kaj sekve neniu memprovo! Praktike multaj katolikoj ne plu fastas; do fastado iĝis afero de persona decido, ne de desupra ordono.

    Dum mia vivo kiel kristano, mi ĉiam spertis fastadon kiel tempon de konsciiĝo. La homo vivu pli konscie kaj demandu sin mem, kiujn aferojn li vere bezonas. Tial la rezigno okazu rilate al aferoj, kiuj tute klare estas luksaĵoj. Viando por mi estas nutraĵo; dolĉaĵoj kaj alkoholo estas luksaĵoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *