Antaŭhieraŭ mi bonege dormis, sed hieraŭnokte min turmentis premsonĝo. Zombioj (jes, tiu vorto ankoraŭ ne estas oficiala) konkeris la tutan mondon, kaj mi spektis kiel ili mordis/mortigis/zombiigis la lastajn vivantajn homojn. Plej strange cetere, ke mi relative frue vidis la malbonan finon, kie la lasta postrestanta ĉefa heroo estas kaptita de liaj intertempe transformitaj (eks)amikoj. Post mi ankoraŭ devis elteni vidi kiel pluraj el ili, unu post la alia, estis infektitaj. Tiuj scenoj evidente servis kiel klarigo por la posta ŝoka fino. Mi ne ofte bone memoras sonĝojn, sed tiun mi certe ne tiom facile forgesos. Taŭgus por filmo, kun tiom artaj elementoj kiel reiro en la rakontita tempo kaj spektado el propra perspektivo, ne el la okuloj de iu karaktero.
La premsonĝo estis klare inspirita de “Dawn of the dead“, kies originalon mi parte vidis antaŭ jaroj kaj pri kies nova versio mi legis kaj aŭdis dum la pasintaj tagoj. Plie kulpas verŝajne la musoj, kiuj en la domo de miaj gepatroj (kie mi estis) daŭre bruetas dum la nokto, kio iel timigas min en la mallumo. Sonas kvazaŭ ili estus eĉ en mia ĉambro… mi devos rekontroli, ĉu vere ne plu ekzistas ia traireblo por ili el la spaco inter la muroj.
Por ne fini la rakontadon pri hororaj aferoj: Hieraŭ kaj hodiaŭ mi estis ĉe la dentokuracisto. Sed kontraŭe al tio, kion mi regule aŭdas, ĉifoje ŝi tre kontente laŭdis min pro mia bona kunlaboro (dentoflegado), kion mi tute ne atendintus. Nun mi povas esti vere feliĉa, ĉar mi denove alfrontis unu grandan timon. Kaj plie tiu resanigado de la dentoj estis sur mia projektolisto por 2004. Denove unu konstanto en mia vivo ŝanĝita, ha!
Por vere montri min kiel heroo, mi survoje hejmen savis du majoskarabojn, kiuj kuŝis sur la vojo kun siaj gamboj ĉielen. Kompreneble tiuj skaraboj damaĝigas arbojn kaj plantojn, sed mi ligas belan naturon kaj memoron de infaneco al ili. Kaj ili iom memorigas min pri mia frato, ĉar lia naskiĝtago estas en majo.
Post tiom multa rakontado pri mia ordinara tago, mi menciu ion gravan: Ekde nun mia muziko haveblas ĉe nova adreso! CNET, kiu aĉetis mp3.com fine de la pasinta jaro, permesas al artistoj nun enretigi sian muzikon denove (maksimume 50 megabajtojn). Mia adreso estas www.download.com/kunar. Nuntempe mi nur metis unu kanton tien, sed iom post iom iĝos pli. La MP3-dosieroj havas pli altan kutimon ol antaŭe (192 kpbs anstataŭ 128). Tio instigas min publikigi kelkajn malnovajn kantojn en refarita versio ( = kun multe pli bona sono). Inter ili troviĝas ankaŭ “Till kaj Gunnar faras teknon”.
Saluton,
pri la bestoj en la zoo, laux mi ili enuas atendante morton…
:.(
Kaj pri via songxo, cxu vi analizas gxin ?
Laux vi, kio estis la mesagxo ??
eble mi estas tro scivolema ^_^…
kisojn
vanessa
http://neness.skynetblogs.be
vanessa_chede@yahoo.fr
“Till kaj Gunnar faras teknon”
Mi, kiel cxiu ano de cxi fia mondo, atendas kore kaj gxoje “Till kaj Gunnar faras teknon”-n!!! kion vi atendas?? metu gxin tuj!!!!!!!!!!
amikege
Nicola
Via ordinara tago tute ne estis enua! Fakte mi ofte (kompreneble ne ?iam) trovas la tiel-nomatajn “ordinara?ojn” la plej interesaj, se priskribita a? pritraktita en nova, bela, a? alproksimi?ebla maniero. Via skarab-rakonto sukcesis ?iusence. Fakte amuzis min ?ar majskarabo, en mia lingvo, signifas “juni-skarabo”, kaj dum infaneco ili ?iam ravis min, ?ar anka? mi naski?is en Junio. Do via enskribo memorigis anka? min pri tiuj simplaj, someraj, sub?ielaj plezuroj de l’ infaneco.
skaraboj
Mi ĝojas legi tion! Se vi intencis fari komplimenton, vi vere sukcesis.
Sed mi ne certas ĉu vi vere alcelas la saman skarabon. En la germana ekzistas majoskarabo kaj junioskarabo. Por eviti konfuzon: La latina nomo por majoskarabo estas “melolontha“, tiu por la junioskarabo “amphimallon“. Ambaŭ estas parencaj, apartenantaj al la sama familio, sed ne samaj. Vidu fotojn de diversaj majoskarabaj specoj ĉe la naturscienca Senckenberg-muzeo.
Re: skaraboj
Ha, ni do priparolas similajn sed malsamajn skarabojn. La “juni-skarabo” kiun mi konas estas la Cotinis nitida. Jen foto.
Mi memoras ke unufoje, havante kvar a? kvin jarojn, mi senintence mortigis unu el ili (kiun mi estis nominta “Jun?jo”) sub la radoj de mia pedala?to. Post la konstato, mi plorante volvis lin en bu?tukon, enterigis lin en nia ?ardeno (helpita de Panjo!), kaj funebris ?is la vesperman?o. Ha…
la juniskarabo
La de vi menciita estas fakte anka? en la germana “junioskarabo”. ?e “Cotinis nitida” ?ajne temas pri Kalifornia speco, dum mi menciis iun hejman en Germanio.
Mi memoras ke mi unu jaron kaptis plurajn majoskarabojn kaj lasis ilin en iu ?ranketo kun iom da akvo kaj herboj, liberigante ilin dum la naski?tago de mia frato. Kompreneble praktike idiota ideo, sed almena? ?iuj skaraboj postvivis kaj povis forflugi. Majoskaraboj ?iam impresis min, ?ar ili estas tiom grandaj. (Iom pli malnobla klarigo estas, ke oni dum pasko man?as ?okolada?ojn en la formo de majoskaraboj – tion mi menciu pro kompleteco.)