Mia vivo estas nun fu?ita, la ka?zo por tio estas vi

citaĵo el “Mastro de la Ringoj – La reveno de la reĝo” (pli precize: mallongigita versio el la antaŭfilmeto):

Aragorn, estonta reĝo de Gondor, parolas al siaj trupoj antaŭ la granda batalego:

“The day may come
when the courage of man fails
when we forsake our friends
and break all bonds of fellowship
but it is not this day.
This day, we fight!”

Al mia kapo spontanee venis parodio. La sceno:
IS-veterano parolas al siaj kunuloj:

“Eble iam la tago venos
kiam la IS ne plu allogos nin
kiam ni ĉesos tekilumi
kaj forlasos ĉiun La-Bamba-rondon.
sed ne estas la hodiaŭa tago.
Hodiaŭ, ni festas!”

Finfine mi solvis konfuzon kiu jam delonge ekzistis en la Vikipedio. Post kiam mi verkis artikolon pri La Kuracistoj, iu Germano miskomprene ligis ĝin al germanlingva artikolo pri Die Ärzte, kvazaŭ estus du artikoloj pri la sama grupo en diversaj lingvoj. Eĉ almenaŭ unu esperantisto faris la saman eraron, kvankam mi rekte skribas en la artikolo, ke “La Kuracistoj” reludas la plej sukcesajn verkojn de “Die Ärzte”. Nu ja, nun mi prenis la tempon kaj skribis en Esperanto pri Die Ärzte, tiel ke klare videblas, ke temas pri du diversaj aferoj. Cetere mi ne uzis la germanlingvan tekston kiel fonton, sed mem faris ĉion. Esperanto-publiko bezonas aliajn informojn ol la Germanoj. Kompreneble eblas aldoni ankoraŭ multajn informojn (la 2-3 albumoj “netaŭgaj por junuloj”, kompleta diskografio, la roloj de la diversaj membroj rilate al la kantoverkado), sed tio restu por alia tago. Plej gravas la bazaj informoj, kaj tiuj nun haveblas.

2 thoughts on “Mia vivo estas nun fu?ita, la ka?zo por tio estas vi

  1. Sennoma

    versajxeto

    Hej Kunar!

    Al mi tre placxis, kion vi skribis pri IS kaj la aludo, tute prave, Stela

    P.S.:Cxu dauxras la sindromo cxe vi? (cxe mi jes 🙁 )

  2. D? Kunar

    post-IS-sindromo

    Ĉijare la IS-bluso venis pli malfrue kaj malintense, sed ŝajne daŭras pli longe. Feliĉkaze kelkaj amikoj konsolas min ĉi tie. ; )

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *