Pasko, denove ?i tie

Post dusemajna paŭzo, jen mi denove kun io vere skribinda. Hieraŭ mi revenis de la IJF, kaj do dediĉas almenaŭ du enskribojn al ĝi.


la malbonajn novaĵojn unue:

La IJF finfine apartenas al la tria ligo de renkontiĝoj. Iam la Itala respondo al la IS, ĝi dum la pasintaj jaroj pli kaj pli perdis sian nivelon kaj sekve ĝian pozicion inter la grandaj kvar (IJK, IS, IJF, IJS). En la 1990aj jaroj foje pli ol 200 homoj venis Italien dum pasko (en la jaro 2000 eĉ la rekorda nombro de 325 partoprenantoj, pro samtempa kaj samloka okazigo de TEJO-seminario). Kompare al tio, la ĉijare eble 50 personoj ŝajnas ridinde malmultaj.

La programo estis same rekorde malmulta: Apenaŭ okazis pli ol unu programero samtempe dumtage, la lastan tagon la programtabulo eĉ estis tute malplena! La vespera programo suferis ne nur pro terure malfrua komenciĝo (ofte nur post la deka, unufoje duonan horon antaŭ noktomezo!), sed ankaŭ pro la ideo, plenigi la lastajn tri vesperojn per muzika ludo, karaokeado kaj internacia vespero. Precipe la karaokeado, prezentita la kvaran fojon sen urĝe bezonataj novaj kantoj (ekz. Esperanto-repertuaro!) aŭ pli bonaj teknikaĵoj, montriĝis elsuĉita afero. La internacia vespero konsistis el nur unu kontribuo – la mia.

Certe la partoprenantoj pretas mem kontribui al la programo kaj precipe la etoso de renkontiĝo. Sed tiom klare lasi la tutan taskon al ili, ne decas por renkontiĝo, kiu ludu en la dua ligo (se ne jam la unua) de junularaj Esperanto-aranĝoj.

Al tiuj ĉefaj mankoj aldoniĝas la etaj aferoj, kiuj jam antaŭ la IJF mem ĝenis min. Kial ne haveblis dua informilo en PDF-formato? Mi dum horoj devis barakti por elpresi HTML-paĝon tiel, ke ĝi estu akcepteble legebla. Ke kelkajn tagojn antaŭe la IJF la IJF-paĝoj subite ne plu estis atingeblaj, pligrandigis mian maltrankviliĝon senbezone.

la ejo

… troviĝis meze de la nenio, kio postulis preskaŭ duhoran torturan veturadon kun aŭtobuso de la plej proksima stacidomo. Farinte tiun sperton unufoje, mi rezignis partopreni la ekskursojn al Florenco kaj Pizo, kvankam ili permesintus al mi eskapi de la vintra, minusgrada, neĝoplena vetero, kiu regis en Abetone. (Kia ironio… hejme estis ĉirkaŭ 20 gradoj, kiam mi revenis… la ideo de “varma printempo en Italio” apartenas al la kategorio “mitoj kaj miskomprenoj”.)

Aliflanke ĉiam, kiam mi provis, haveblis varma akvo en la duŝo, kaj la manĝaĵo estis sendube bona, kun nudeloj kiuj vere meritas la adjektivon “varmaj” kaj ne nur “varmetaj”, “eksvarmaj” aŭ “eble iam varmaj”. Kiu pensas ke tiuj du aferoj ja estas memkompreneblaj aferoj en Italio, tiu tute klare neniam partoprenis IJFn.

Gravan kontribuon al la bonfarto liveris la estro kaj lia helpanto, kiuj ĉiam estis bonhumuraj kaj amikemaj. Ili multe helpis elteni unusemajnan izolecon de ĉio, kion mi nomus “civilizacio en pli ĝenerala senco”.

(La duan parton de mia IJF-raporto mi skribos morgaŭ.)

Mia muzika prelego estis en ordo, ja eĉ bona por IJF-nivelo. Venis ĉirkaŭ 15-20 homoj, kio estus kontentiga nombro eĉ por multe pli granda renkontiĝo. La publiko montris viglan intereson kaj aktive partoprenis, plurfoje aldonante ion al la ĵus dirita aŭ demandante pliajn detalojn pri la muziko prezentita. Mi tamen rimarkis je la komenco kelkajn iom malfluajn partojn, kaj unu persono diris ke ne estis sufiĉa tempo por demandoj post mia prelego. Ambaŭ aferojn mi memoru. Sed krom tio tute agrabla rezulto!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *