Jes, tio estas Kufstein ?e la verda Inn

(Sekvas la dua parto de la IJF-raporto.)

la etoso

Ne funkciis io simila al la “klasika” diskoteko, al kiu mi estas alkutimita ekde pli ol dek jaroj. Dum unu vespero DĴ Nucki surmetis muzikon el la 1980aj jaroj, sed bedaŭrinde (krom mi) preskaŭ neniu emis danci al ĝi. Pro tio ankaŭ neniam okazis “La Bamba” (aŭ mi ĉiam maltrafis ĝin). Kun malmultaj partoprenantoj kaj sen vera diskoteko, la flirtebloj estis kompreneble limigitaj.

Alifanke tio, kion mi vere bezonis, ne estis ia flirto, sed senstreĉiĝo, kaj tiun facile eblis trovi en la tiom trankvila etoso de la renkontiĝo. Mia ĉefa aktiveco do konsistis el parolado, babilado kaj ŝercado kun interesaj kaj simpatiaj homoj. Mi vere ĝojis resperti ke en Esperanto reale okazas altkvalita komunikado, ĉar homoj vere volas tion!

Iam mi pensis ke mi tre ŝanĝiĝis, ĉar mi ne plu ŝatas nur festi sed foje preferas ankaŭ trankvilan ĉirkaŭon. Ĉu signo maljunuliĝo? Sed post iom da pripensado mi venis al la konkludo, ke mi daŭre faras la saman: En Esperantujo mi serĉas tion, kion mi ne trovas ekster ĝi. Dum multaj jaroj tio estis freneza festado. Dum la pasintaj monatoj, mia vivo hejme abundis je bonaj festoj. Ofte mi sentis la mankon, simple paroli kun homoj, fari diskuton sen tempopremo aŭ deviga konkreta rezulto, kaj interŝanĝi spertojn kaj pensojn.

Ofta babilpartnero estis Katja Ignatieva. Normalkaze mi ne ŝatas elstarigi personojn, sed ŝi vere meritas apartan mencion. Malofte homoj donas al mi tute novan (interesan, pozitivan) vidon al la vivo kaj mi mem.

Unu centro de etoso iĝis la gufujo, ĉar tie ĉiunokte okazis programo: Plurfoje ludis “Junas kaj pli junas” akompanata de Sviso, Pier Luigi Cinquantini (kiu kunportis sian kantaron), kaj, kompreneble, mi.

la revojaĝo

Mi ĝuste antaŭtaksis ke pli bonus havi relative multan tempon por atingi la noktan trajnon. Mi je la malfrua mateno foriris en grupo da esperantistoj al Pistoia kaj de tie al Florenco. Komune kelkaj el ni ankoraŭ vizitis la urbon, poste mi sukcesis trovi supermerkaton kaj aliajn vendejojn por aĉeti keksojn, alkoholajn specialaĵojn kaj komiksojn kiel memoraĵojn. Dignan finon de mia restado en Italio prezentis vespermanĝo kun Katja Ignatieva kaj Sjoerd Bosga en restoracio (fakte “tratorio”, por la detalemuloj). Ni serĉis relative longe ĝis kiam ni trovis unu kun kontentiga menuo kaj prezolisto, sed ĝi montriĝis vere bonega elekto. Ne estis loko invadita de turistoj (krom ni) sed frekventata de la enloĝantoj.

du surprizaj koincidoj

Kiam ni posttagmeze adiaŭis kelkajn Italojn ĉe la stacidomo de Florenco, mi renkontis gesinjorojn Schönberner, la gepatrojn de mia iama kunloĝanto Till. Do ne ĝustas ke “oni ja ne hazarde renkontas esperantistojn surstrate”!

Kiam mi atingis mian rezervitan dormlokon en la trajno al Munkeno, mi konstatis ke la samaj du virinoj kiel dum la vojaĝo al Italio dormos en la litoj super mi. Ni ĉiuj ridetis pri tio, sed ne babilis.

Nun restas la demando ĉu mi partoprenu la FESTOn en Orléans (Francio). Orléans estas la partnera urbo de Münster, kaj mi eĉ loĝas nur kelkdek metrojn for de la “Orléans-ringo”!

du notindaj aferoj pri muziko

Kiel la spertoj faritaj dum la IJF montras, mia kantokolekto funkcias. Pli kaj pli da homoj demandas pri reta versio. Antaŭ tio tamen necesas kelkaj korektoj, tamen. Sed mi reale alcelas tion dum la sekvaj monatoj.

La Kuracistoj tamen rokas la domon. Dum la IJF mi ofte ludis kelkajn kantojn de ili kaj interalie vekis intereson ĉe Brazilanino. Ŝi eĉ parolis pri Brazila muzikisto kiu eble reludos la kantojn… Ha, kia fiero! “La Kuracistoj” iĝos sukcesa Germana eksportprodukto! Kaj ĉiukaze, se al ĉarmaj virinoj plaĉas la muziko, mi povas fajfi pri la opinio de viroj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *