Vi scias, ke ni ?iuj dolori?is anta?e

Sur mia memkompilita “Irish Ambient”-KD troviĝas du pecoj de “The Corrs”. La unuan memoro pri tiu Irlanda grupo estis ke mi iam hazarde vidis la vidbendon de “What can I do” can pensis: “Hej, tri belulinoj kaj unu viro!” Mia tiama kunloĝanto Stefan (en 1998/99 – do longe antaŭ ol venis Till kaj Hanno!) posedis la unuajn du albumojn de ili. Li opiniis, ke la unua (“Forgiven not forgotten”) estas pli bona ol la dua (“Talk in corners”); mi – post aŭskultado de ambaŭ KDj same, kvankam “What can I do” troviĝas sur la dua. La unua albumo enhavas plurajn (almenaŭ por nespertulo) tipe Irlandajn instrumentaĵojn, dum la dua sonas multe pli pope kaj malpli originalece.

Kelkajn jarojn poste, mi ricevis de mp3.com kiel donacon “In Blue”, la trian studian albumon. Laŭ mia unua impreso, ĝi estas vere terura: Tute glata, ordinara, malbrila popmuziko, produktita por la radio kaj muziktelevido. Apenaŭ io memorigas pri la origina grupo. Nur la pecoj “Hurt before” (bela violinludado kaj melankolio) kaj “Rebel Heart” (Irlandeca instrumentaĵo) trafis mian guston. Mi pensis ke Ŝajne “The Corrs” alstrebas stelulan vivon, forgesante siajn radikojn. En recenzoj ĉe amazon.de legeblas tre similaj pensoj; plia kritikpunkto estas ke ili ŝajne tro orientiĝas je sukceso en Usono. (Tio estas tre populara penso: la senkultura kaj kulturon detruanta Usono unuflanke kaj Eŭropo kiel “gardanto de kultura heredo” je la alia. Tamen tio estas stultaĵo, ĉar Eŭropo plej kulpas pri la perdo de sia kulturo; samtempe siaj enloĝantoj amase kaj verve akceptas partojn de la Usona [pop]kulturo.)

Denova aŭskultado post longa tempo iom mildigis mian opinion: La KD estas en ordo, se oni volas agrable senĝenan, ripozigan muzikon kiu sonas en la malantaŭo (do taŭga verko por streĉitaj homoj). Tamen restas la impreso de iom “malŝparita talento” – “The Corrs” montris antaŭe ke ili kapablas multe pli.

Tri retejoj pri “The Corrs”:
la oficiala TTT-ejo – stultaj efektoj, malagrabla navigado
anglalingva adoranta TTT-ejo – multaj apartaj informoj
germanlingva adoranta TTT-ejo – mia preferata, teknike konvinka kaj plej komforta

La muziko de “What can I do” – delikata, reva, sed ankaŭ iom malgaja – inspiris min antaŭ kelkaj jaroj skribi varbokanton por la Internacia Seminario (IS). En 1999/2000, ĝi okazis (same kiel ĉijare!) en Wetzlar, eta urbo meze de Germanio, kies IS-ejo tamen estas famega pro la speciale bona etoso. Tial la kanto nomiĝas “Wetzlar (Ĉu ni revidos nin)“; la dua parto alludas al la kutima demando, kiun oni havas post flirtado dum Esperanto-renkontiĝo (jen kio venis al mia kapo pro la muziko). Kia koincido, ke mi prezentis la kanton poste dum renkontiĝo, kie mi flirtis – 100%e trafa do. Cetere dum la prezentado de la kanto kune kun mi muzikis/kantis mia fratino kaj mia bofrato, do ankaŭ ni estis “familia muzikgrupo”, same kiel “The Corrs”…

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *