Mastroj de l’ vento

La 15an kaj 16an de decembro mi havis seminarion en Neuss. Pro komforteco mi kaptis la okazon por viziti mian fratinon en Duisburg, kiu situas pli proksime de Neuss ol Münster. De la 14a al la 15a kaj de la 15a al la 16a mi tranoktis ĉe ŝi. Tiel mi povis dormi minimume unu horon pli longe matene. Montriĝis ke mi vere bezonis mian nervojn, ĉar okazis diversaj paneoj kadre de mia vojaĝo, pri kiuj mi ne kulpis kaj kiujn mi devis spontanee solvi. Tial des pli bonis ne esti sola dum la libera tempo, sed havi iun por paroli.

La dufoja tranoktado krome ebligis al mi iri kun mia fratino al la mezepoka kristnaska merkato en Duisburg. Tie ni ne nur bonege manĝis kaj rigardis la varojn ĉe diversaj standoj, sed ankaŭ ĉeestis koncerton de “Feuerschwanz“, kiu ludas mezepokan metalrokon simile al In Extremo, Subway to Sally kaj Schandmaul.

Sed la grupo spicas sian muzikon per humuro kaj ironio kaj tiel ankaŭ iom memorigas al J.B.O.. La unuan kanton, kiun ni rekonis, estis “Herr Mannelig” (origine de In Extremo), ludita en instrumenta versio, unufoje dum la sonprovo kaj poste denove dum la koncerto. Plej amuzis min parodio de “Herren der Winde” (origine de Schandmaul). Feuerschwanz alcelis reludi la muzikon simile al la originalo, sed ŝanĝis la tekston.

La grupo trovis bonan kompromison inter metalroka kaj mezepokeca instrumentaro: Ili uzas drumon, sed nur foje elektran basgitaron kaj ĉiam akustikan, ne elektran gitaron. Tiel oni bone aŭdas la neamplifitajn instrumentojn kaj tamen povas bone danci al la muziko. Dum la unuaj du kantoj la sono ankoraŭ ne tro konvinkis min, sed tiam la miksado rimarkeble pliboniĝis.

Krome la membroj ne estis kostumitaj nigre aŭ malbonule kiel multaj grupoj de tiu stilo, sed uzis plaĉajn kolorojn. La akompana kantistino aspektis sufiĉe ĉarme. Dum trinkadokanto ŝi disdonis botelon da mielvino en la publiko kaj verŝis ĝin eĉ rekte en la buŝon de kelkaj spektantoj! Kiel mi poste eltrovis, la grupo kutime havas duan, same belaspektan kantistinon.

Mia fratino aĉetis la diskon kaj kolektis aŭtogramojn de ĉiuj membroj. Ni estis ege kontentaj post la koncerto. Dum la revojo venis spontanee al mi ideo por Persone-parodio (fakte la tuta refreno). Kial ne realigi ĝin? Esperantujo evidente bezonas ankoraŭ pli multajn parodiojn.

Dum la dua vespero en Duisburg mi cetere eksciis, ke mi povos partopreni la Internacian Seminarion almenaŭ ĝis la 1a de januaro. Tion mi ĝis tiam ne sciis kun certeco. Mia ĉefo konfirmis, ke mi havos – same kiel ĉiuj aliaj kolegoj – feriojn inter kristnasko kaj silvestro. Mi ege ekĝojis pro tio, sed samtempe sentis en mia koro – eĉ pli forte ol kiel dum la kristnaska festo de la firmao – ke mi devos provi ricevi du pliajn liberajn tagojn. Vere gravas por mi, resti ĝis la fino de la IS. Se tio ne eblos, mi ne nur maltrafos parton de la etoso, sed ankaŭ devos forvojaĝi la 1an de januaro – kaj tial ne povos same sovaĝe festi la novan jaron kiel kutime.

Eble tio sonas kiel stulta sentimentaleco. Sed oni atentu pri la aferoj, kiuj estas gravaj, eĉ se nur estas partopreno en Esperanto-aranĝo. Mi havas neniun personon por prizorgi, do mi devas distri min mem. Se ne ekzistas iu alia en mia vivo, mi devas demandi min, kio vere gravas por mi – kaj tio estas la IS. Sufiĉas legi mian KEF-raporton por kompreni, kial Esperantujo ankoraŭ kapablas fascini min.

2 thoughts on “Mastroj de l’ vento

  1. elgrande

    “Se tio ne eblos, mi ne nur maltrafos parton de la etoso, sed ankaŭ devos forvojaĝi la 1an de januaro – kaj tial ne povos same sovaĝe festi la novan jaron kiel kutime.”

    Nu, mi pruvis, ke tio ja eblas, se per “sovaĝe festi” vi celas longe festi (kaj mi enlitiĝis ĉar mi tiom lacis, ne vere ĉar mi devis forveturi la postan tagon). Se vi celas la alkoholkonsumon, tiam kredeble ne. Mi ĉiuokaze tre ĝojis pro tio, ke la alkoholkonsumo ĉe la IS ŝajnis al mi malgranda. Mi ne tre ŝatas dependi kun ebriuloj.

  2. DĴ Kunar

    sovaĝa festado

    Bedaŭrinde mi ekde kiam mi havas 25 jarojn preskaŭ ĉiam havas grumblantan stomakon, kiam mi dormas malpli longe ol ses horojn. Tial mi ne plu povas trafesti la noktojn kiel mi iam faris.

    La vera problemo estintus, ke mi ja la 2an de januaro jam devintus esti denove tute freŝa kaj forta por alfronti la laboron. Tiun staton mi nur malfacile akirintus post silvestro. Feliĉe, ke mi povis resti la tutan tempon!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: