Mi malamas diri tion, sed estas eble mi

Aaron Chapman (arono) mencias en lastatempa enskribo en sia taglibro ke li faras muzikon. Ekinteresite, mi elŝutis ĉion haveblan sur lia paĝo kun liaj kantoj.

Ĉiuj pecoj estas instrumentaj kun esperantlingvaj nomoj, faritaj per samplaĵoj aŭ (supozeble) sinteziloj. Ofte aŭdeblas sonoj de veraj instrumentoj, sed verŝajne ankaŭ ili origine venas de samplaĵoj. La plej multaj pecoj estas inter 2:00 kaj 3:30 minutojn longaj; la plej longa daŭras 4:13 minutojn. Stile Aaron similas al DĴ Roger, Esperanto el Kanado, Alhambra (du grupoj de mp3.com), mi mem, kaj por mencii vere amase konatan nomon, eble foje Fatboy Slim.

La novaj verkoj estas en elektronikaj stiloj kun malluma, malluma, agresema, melankolia sono. Foje enestas etnaj influoj, ekz. ĉe “Kolera Luno”. Tiu kaj “Mi neniam povus diveni” kaj “Renaskiĝo” plej plaĉas al mi, ĉar temas pri interesa mikso inter veraj instrumentoj kaj sinteziloj. Ĉe la malnovaj verkoj ofte rekoneblas samplaĵoj de Magix Music Maker (v2000). Plej klare tio rimarkeblas ĉe “Glatmola”, kiu uzas kelkajn acidĵazajn samplaĵojn aŭdeblajn ankaŭ en mia verko “Jazz di Gennaro” (jen paĝo kun plilongigita versio de tiu kanto). La stilo troviĝas ie inter elektronika kaj novepoka muziko, pli ofte eksonas piano. La sono estas pli hela, pozitiva, sed ankaŭ pli simpla, do la rezultoj restas malpli interesaj ol ĉe la novaj verkoj. Plie la instrumentoj foje ne bone kongruas unu al la alia. La pecoj memorigas pri la muziko el komputilaj ludoj, ekz. “Drilling Billy” (de kiu ekzistas Esperanto-versio). Plej interesaj kantoj estas “Kaj kura saltet'” kaj “Merkato” (kies muziko respegulas la viglecon de merkato en sudeca lando).

Vendrede vespere mi renkontiĝis kun kelkaj de la junulinoj kaj iris al festo (kvazaŭ jam kutimo – sonas nekredeble!). Agrabla vespero kun dancado, babilado kaj malmulta trinkado de alkoholaĵoj. Pluraj el la ĉeestantaj knaboj (nematuraj laktovizaĝoj!) ne eltenis ke mi troviĝis inter tiom da belulinoj kaj bone amuziĝis kun ili. Unu montris per sia fingro al mi kaj preterpasante provis ofendi min, dirante ke mi estas samseksemulo. Poste du aliaj knaboj alparolis unu el la knabinoj, demandante ion pri mi, kion ili ne kuraĝis diri rekte al mi. Strange kiom ŝanĝiĝis la situacio. Antaŭ unu jaro, mi devis elteni malestimantajn rigardojn de arogantaj studentinoj, ĉar mi estis nemodema informadikulo, kaj nun junuloj regule envias min, ĉar mi daŭre estas en akompano de pluraj ĉarmaj junulinoj. Tiel mi ŝatas la vivon!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *