Kial mi ploru pro vi?

Kion pri la tria koncerto de “La Kuracistoj“?

Nu, sincere: Mi investis multan tempon, energion kaj nervojn, kaj kompare al tio, la publika reago estis iom seniluziiga. Post la koncerto mi parolis kun la aliaj muzikistoj kaj ankaŭ ricevis kelkajn opiniojn de la spektintoj, notante ĉion.

Kelkaj el la punktoj:
– tro malfrua koncerto (komenciĝo je la 22a kaj kvarono, finiĝo nur kvaronon antaŭ noktomezo)
– tro malrapide luditaj kantoj (fakte ni kutimas ludi ilin pli rapide – ĉu ni eble dum la koncerto ne trovis la ĝustan rapidecon?)
– tro multa spaco inter la scenejo kaj la seĝoj (mi jam antaŭvidis tion sed la helpantoj tamen kreis multegan spacon por eventualaj dancantoj)
– kaj, plej grave: fuŝaj teknikaĵoj. (Argh!!!)

Fakte dum la unua kanto subite forestis la kurento, kaj la tuta salono en preskaŭ kompleta mallumo. La tria koncerto, kaj la tria kun teknikaj problemoj! Kiom mi malamas tiajn situaciojn! Pro tio mi spitis al la tuto kaj simple pluludis – fakte krom Basim ni ĉiuj faris tion. “Westerland” sen lumo!

Bedaŭrinde, kiel ĉiam, la publiko ne kapablis distingi inter teknikistoj kaj muzikistoj kaj iel kulpigis nin pri la problemoj. Damne, kiom mi kolera mi estis. Nur per intensa alkoholumado kaj tekilumado mi povis regajni mian bonhumuron. La alkoholo kompreneble kaŭzis la kutimajn stomakproblemojn, sed mi tamen ne pentas (nur eble pri la kvanto konsumita).

Dum la novjara koncerto, sekvis dua muzika kontribuo: “Ska-virino” kun Sebastian (basgitaro), Ilona (trumpeto), Oliver (trumpeto) kaj mi (kantado kaj ritma gitaro). Tio estis en ordo kaj taŭgas kiel bazo por pli en la estonteco. Ni ne tre multe eksperimentis, sed solide prezentis la tuton, kaj tial eblas paroli pri digna komenco de la vespera programo. Dum la pasintaj jaroj, tro ofte homoj prezentis ion sen sufiĉa ekzercado – ĉifoje feliĉkaze ne.

Poste ankoraŭ sekvis koncerto de “VVĈP”, kvankam mi mem parolus pri koncertparodio, ĉar parodio ja estis la tuto. Kvar uloj, freneze vestitaj (kaj poste preskaŭ senvestaj) prezentis kantojn de “Red Hot Chili Peppers”. Fakte ili aŭskultigis KDn kaj mem nur kantis – kaj nek tre kompreneble nek tre kongrue al la muziko, laŭ mi. Envion kaŭzis la fakto, ke la publiko tamen furioze aplaŭdis kaj precipe la virinoj ŝajne ŝatis tion.

Unu tagon poste, post la internacia vespero, mi eluzis lastan ŝancon por sursceniĝi, kantante la IS-kanton, kiu fakte festis sian 20-jariĝon! Mia kantado ne estus speciale menciinda, sed la homoj tamen iel tre ĝuis tiun emociigan bildon: La tuta organiza teamo de la IS sur la scenejo, kaj la himno eksonas…

3 pensoj pri “Kial mi ploru pro vi?

  1. Sennoma

    Rimarketoj pri la VVĈP-oj

    Kara amiko,

    Mi dezirus precizigi al ci nur kelkajn aferojn pri la Verd-Varm-Ĉili-Piproj :
    unue, mi ne scias ĉu, ci bone komprenis, ke ja ne vere temis pri muzika koncerto (ni tute ne celis muzikan kvaliton, tial ni uzis ne KD-on sed ja MIDI-sonoj de la RHCP) sed ja pli pri humura spektaklo : ni ĉefe celis parodion kaj amuzon, nur tion. Kaj kvankam tio eble ne tiom videbliĝis, eĉ tia parodikoncerto postulis sufiĉe multe da antaŭa preparado (ne tiom, kiom mia spektaklo “Stil-Ekzercoj” kompreneble, sed tamen) : tradukado aŭ verkado de la paroloj, ellernado de ili, trejniĝado pri la basgitaro por mai frato R@f (tiu ja ne estis antaŭe surbendigita sono sed rekte ludita), kostumado kaj ŝminkado, ripetado pri la enscenigado, ktp. ci ja bone scias pri tiaj aferoj.
    Min (male de kelkaj aliaj personoj) ja amuzis cia skeĉeto pri la VVĈP-oj dum la Internacia Vespero, sed mi ja volis esti certa, ke ci bone komprenis ke ni ne celis veran koncerton (ĉar tion ci ja ŝajnis aludi dum cia skerĉo).
    Kaj se la kanto tre ofte tute ne kongruis al la muziko dum la koncerto, estas nur ĉar ni ne havis retro-amplifilon (oni eĉ ne lasis al ni la tempon por ripeti sursceneje) kaj mi do tute ne aŭdis la muzikon (ankaŭ mia frato apenaŭ aŭdis ĝin, kaj do estis malfacile ankaŭ por basgitarumi muzikkongrue), ĉefe ke la spektantoj ofte kriegis dum la kantoj.

    Cetere, kaj tute aliteme, mi volas profiti la okazon por diri ion al ci, kiun mi delonge volis diri al ci, sed ne havis la okazon antaŭe nek dum IS : kiel ci ja eble rimarkis, mi ne multe ŝatas la muzikon de Kuracistoj (iam, oni aŭskultigis al mi etan eron de la origina grupo kaj tute ne rekonis mi la similecon inter ambaŭ grupoj, sed eble devus mi pli aŭdi la originan grupon por tion juĝi), kvankam mi rimarkis, ke vi muzike pliboniĝis ĉi-jare (eĉ se ne spektis mi la tutan koncerton, alvenis mi ĉe la fino ĉar ŝanĝiĝis post mia spektaklo) interalie dank’al la drumisto. Sed nu, kiel oni diras latine : “De gustibus et coloribus non disputabant”, ĉiuj havas siajn gustojn, ŝatojn kaj neŝatojn.
    Sed male, pri ciaj tekno-muzikaĵojn en la Elektronika Kompilo, mi ilin ege ŝatis. Tuj post la muzikero de Krio de Morto, ili ambaŭ estas miaj plej ŝatataj de la kompilo kaj ĝuste tial delonge volis mi gratuli cin pri ili. Tio estas do mia tute persona penso, sed mi opinias, ke ciaj muzikaĵoj pri tekno estas ege pli interesaj ol ĉe la Kuracistoj.

    Amike salutas,
    Henrri (ĉe la VVĈP-oj : Anthony 🙂

  2. Sennoma

    Plia afereto

    Saluton !

    Ree mi.
    Fakte, mi forgesis mencii pri unu afereto. Al la VVĈP-oj ci verŝajne interalie riproĉas, ke ni kantis super KD-muziko (“Fakte ili aŭskultigis KDn kaj mem nur kantis” laŭ ciaj propraj vortoj).
    Sed, ne forgesu ion : mi memoras, ke kiam mi vidis cin kanti rep-muzikon antaŭ jam 3 aŭ 4 jaroj, ankaŭ ci tiam kanti super KD-muziko. Kaj laŭ mia memoro, ankaŭ Ralf Glomp same faris dum sia koncerto ĉe la IS de Cuxhaven (fakte, mi eĉ ege malpli ŝatas la muzikon de Ralph Glomp ol tiu de la Kuracistoj).
    Ne forgesu tion.

    Amike, Henrri

  3. Resonado: Sed ĉifoje kun sukces’ | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: