Arkivoj de etikedoj: ultravox

Koro de la bravuloj

Finfine alvenis du diskoj, kiujn mi estis mendinta ĉe tws. Ĉifoje estis iom miksita sperto, ĉar post longa atentado (same kiel ĉe jpc) mi eksciis post redemandado, ke la disko petita origine de mi ne haveblas. La provizanto simple ne respondas (kaj verŝajne jam kulpis je la pli frua frustra mendo). Je la fino mi decidis mendi alian diskon, kiu preskaŭ samgrade interesis min. Entute do temas pri:

Freedom Call – Taragon
Sonata Arctica – Ecliptica

Pri kanto de “Freedom Call” mi jam skribis pli frue. La Taragon-albumeto origine aperis nur en Francio kaj estis longe malfacile havebla en Germanio. Tial la grupo decidis kelkajn jarojn poste, ke la viva albumo “Live Invasion” komplete enhavu la Taragon-diskon. Sed mi ŝatis la ideon, havi la originan version. La grava kanto de la KD estas reludversio de “Dancing With Tears In My Eyes” (origine de Ultravox).

Ĝi aldoniĝas al la listo de popmuzikaĵoj el la 1980aj jaroj, kiujn reludis metalroka grupo. Jam mi konas “To France” de Blind Guardian (origine de Mike Oldfield) kaj “The Neverending Story” de Dragonland (origine de Limahl).

Mi sciis, kiel sonas la versio de Freedom Call, ĉar en la reto haveblas unuminuta MP3-dosiero. Tial mi povis kompari la du surbendigojn antaŭ unu jaro dum la ekzercado kun Sebastian. Li atentigis min pri tio, ke la nova versio estas duonan duton pli malalta. La Esperanto-version ni ludis kune kun Dolchamar jam dufoje, nome dum la IJS kaj dum la IS.

La grupon Sonata Arctica mi ankoraux konas el la oraj tempoj de mp3.com. La 19an de januaro 2001, iu “Zoka” enŝutis tie plurajn kantojn, interalie “UnOpened” kaj “8th Commandment”. Plej verŝajne estis versioj de demo-KD. Bedaŭrinde mi ne elŝutis tiujn kantoj ĝustatempe, ĉar baldaŭ ili denove malaperis el la reto.

Mi ne komprenas, kial ekzistas du diskoj kun la “plej bonaj kantoj” de la grupo, kiuj aperis kun nur unujara distanco. Li pli frua ŝajne origine haveblis nur en Japanio, dum la dua enhavas novajn versiojn de pluraj malnovaj kantoj de la grupo. Ĉar ne eblis bone decidi, kiun elekti, mi finfine prenis simple la unuan albumon de “Sonata Arctica”. Ĉiuj tri kompaktdiskoj enhavas la du kantojn, kiujn mi volis aŭskulti denove.