Arkivoj de etikedoj: u2

Pluiru, pluiru

Denove venis la tempo por skribi pri “All That You Can’t Leave Behind“, la U2-albumo, kies nigrablankaj ilustraĵoj estis la enhavo de la unua enskribo en mia taglibro kaj kiun mi aĉetis nur en 2004, kvankam mi konis ĝin jam multe pli longe. Unue ĉefe interesis min la kantoj Beautiful Day kaj Elevation. Poste mi ankaŭs skribis pri la aliaj kantoj, el kiuj mi tre ekŝatis kelkajn. Mankis sur la kutima versio de la albumo la kanto “The Ground Beneath Her Feet”, kiu aperis en la filmo la “Miliono da dolaroj”-hotelo.

Kvin kantoj de la albumo tamen neniam konvinkis min: “Stuck In A Moment You Can’t Get Out Of”, “Kite”, “Wild Honey”, “Peace On Earth” kaj “Grace”. Mi ĉiam demandis min, ĉu ne ekzistis alternativoj. Plian fojon youtube.com kaj la Vikipedio helpis rilate al muziko. Mi tiel eltrovis, kiujn kantojn U2 surbendigis dum tiu tempo, sed kiuj pro diversaj kialoj ne trovis lokon sur la albumo:

b-flankoj de la disketo “Beautiful Day”:
Always: frua versio de “Beautiful Day”, eble iomete tro simila al ĝi por eniri la albumon (sed bona bonusa kanto!)
Summer Rain: akustika, sed pli vigla ol la malrapidaj kantoj sur la albumo (bonega albuma kanto)

el la surbendigaj sesioj por la albumo:
Levitate: iom kruda, sonas kiel ankoraŭ ne preta
Love You Like Mad: la drumo memorigas iomete pri la kanto “New York” de la albumo (bona albuma kanto)
Flower Child: akustika, malrapida, sonas kiel malsprita versio de Beatles-kanto

el la sonŝpuro por la filmo “Million Dollar Hotel”:
Stateless: malrapida, ŝveba sono (albuma kanto)
– The Ground Beneath Her Feet: ne brila, sed tamen akceptebla (regula albuma kanto)

b-flanko de “Walk On”:
Stuck In A Moment You Can’t Get Out Of (acoustic) (akustika versio de la disketo kaj albuma kanto, multe pli bona)

El tio eblas facile fari alternativan kantoliston por versio de “All That You Can’t Leave Behind”, de kiu mi vere ne volas postlasi ion. Forigu la kvin kantojn, kies malŝaton mi supre menciis, kaj anstataŭigu ilin per la jenaj:

– “Summer Rain”
– “Love You Like Mad”
– “Stateless”
– “The Ground Beneath Her Feet” (regula albuma kanto)
– “Stuck In A Moment You Can’t Get Out Of (acoustic)”
– “Always” (bonusa kanto por la Brita kaj la Japana versioj)

Ni vivas tra fascineco

Hodiaŭ mia taglibro aĝas kvin jarojn. Duona jardeko en la reto sufiĉas jam por festi etan jubileon. Kiam mi komencis skribi en 2003, mi ne pensis ke mi daŭrigos tion tiom longe.

Dum la lastaj monatoj ofte mankis tempo. Interalie pro tio mi serioze pripensis, ĉu ne fini en majo. Sed ĝuste tiam venis kelkaj tre kuraĝigaj reagoj.

Ofte mi skribas pri U2 dum tiu ĉi tago. Fakte mi hieraŭ aĉetis ilian fruan koncertan albumon “Under A Blood Red Sky”. Mia bona amiko Holger forte preferas la vivan version de “Sunday Bloody Sunday”. Mi ĉiam hezitis, sed uzis la okazon por finfine cedi kaj akiri la kompaktdiskon.

La honoran mencion tamen ricevas alia verko. Foje ankoraŭ okazas, ke mi aŭskultas kanton en la radio kaj ĝi tiom ravas min, ke ĝi restas en miaj oreloj kaj ne plu eliras. Lastatempa ekzemplo estis “Early Winter“, melankolia amkanto de Gwen Stefani.

Nur mallonge poste mi aŭskultis rapidan, feliĉan popmuzikon, kiu ŝajne rekte venis el la 1980aj jaroj. Sed temis pri nova surbendigo, malgraŭ la stilaj similecoj al “The Time Of My Life“, “The Promise You Made” aŭ “You’re The One That I Want” (kiu fakte estas el la jaro 1977 aŭ 1978).

Kiel mi eltrovis, la disketo “Fascination” de la Dana grupo “Alphabeat” ankoraŭ ne estis aperinta en Germanujo kiam mi jam estis aŭskultinta ĝin du- aŭ trifoje. Almenaŭ la oficiala video ĉe Youtube helpis iomete mallongigi la atentotempon. Kvankam la bildoj mem ne tiom interesas min, plaĉas al mi, ke la muzikistoj aspektas kiel tute normalaj homoj kaj ne kiel fotomodeloj, el kiuj oni provis fari popmuzikajn stelulojn. Kompreneble la impreso pri la natureco povas trompi, tamen mi ĝojas, ke finfine eblas distingi bandon denove de aliaj.

Mi eĉ ŝatas la aliajn du kantojn, kiujn mi trovis sur la Myspace-paĝo de Alphabeat. Ili do ne estas unusukcesa fenomeno. Krome jam en Danlando kaj Britujo ili ĝuas sukceson.

Oni povus miri, ke du tiom diversaj kantoj kiel “Early Winter” kaj “Fascination” rekte trafas mian koron. Sed la recepto estas tute simpla, kiel jam pluraj amikoj de mi rimarkis:

melankolio + romantikeco

1980aj jaroj + bona kantado

ŝajne preskaŭ ĉiam funkcias ĉe mi. Mi malŝatas konfesi, ke eblas kalkuli mian muzikguston tiom facile, sed estas tiom evidenta afero.

?u vi ne volas, ?u vi ne volas… ?

Lastatempe mi memoris je diversaj okazoj la sekvan fenomenon: Kantoj, kiuj ne estas reludversioj, sed klare mencias aliajn kantojn aŭ enhavas elementojn de ili.

Foje la artistoj citas sin mem. Ekzemple “The Beatles” je la fino de “All you need is love” kantas la refrenon de la pli frua sukceso “She loves you”. Simile Sting en sia unua soloalbumo post The Police kantas je la fino de “Love is the seventh wave” la unuan linion de “Every breath you take”.

Kiam kolego aŭskultigis “Don’tcha Wanna” de Anastacia, mi tuj rekonis la refrenon – de alia kanto! Tiu kantado aperas en la fina parto de “I believe (When I fall in love it will be forever)” de Stevie Wonder, kanto konata el la filmo “High Fidelity“.

Alia interesa afero estas kantoj, kiuj origine ekzistis unuope, sed kiujn la artistoj kunigis (sen remiksado). El la fruaj 1990aj jaroj, de diversaj Esperanto-renkontiĝoj, mi konas “Tainted love / Where did our love go?” de Soft Cell. Tiun version mi aŭskultis nun la unuan fojon post multaj jaroj. Sur sia koncerta albumo “Bringt on the night”, Sting kantas du pecojn origine surbendigitaj kun The Police, nome “Bring on the night / When the world is running down”. Sur kolekto kun disketoj de The Pet Shop Boys, mi trovis reludversion de fama U2-kanto, kiu poste transiras al konata amkanto, nome “Where the streets have no name / I can’t take my eyes off you”.

Pluson?u, pluson?u, pluson?u

Dum la pasintaj monatoj, mi havis plurajn sonĝojn pri muziko, ekzemple kun Marillion kaj mia bona amiko Holger. La lastatempa sonĝo pri Depeche Mode nur estis unu el pluraj. Mi ne plu memoras ĉiujn ekzakte, sed intertempe temas pri la jenaj aferoj:

  • Mi aŭskultis la kanton “Der Graf” de “Die Ärzte“. La titolo tradukeblas relative facile al “La graf'”. Fakte post vekiĝo mi eĉ notis kelkaj ideojn, kiuj venis al mi dum la sonĝo. Tamen mi ne serioze alcelas traduki la kanton baldaŭ.
  • Sebastian kaj mi muzikis – evidente ankaŭ tio rilatis al La Kuracistoj. Fakte unue mi ludis la gitaron kaj li la bason. Iam ni interŝanĝis la instrumentojn, sed tiam mi memoris, ke mi tute ne kapablas ludi tiom bone la bason kiel li!
  • Al mi venis novaj ideoj por traduki “Elle ne me voit pas” de Jean-Jaques Goldman. Jam ekde 1999 mi provis tradukadon de tiu kanto, sed neniam venis al plene kontentigaj finaj rezultoj.
  • Iam mi provis traduki ankaŭ “New Year’s Day” de U2. La malnova ideo por la refreno estas “Baldaŭ mi revidos vin…”, sed reale mi neniam daŭrigis la aferon. Eble la sonĝon instigis la laboro de Giuseppe Castelli, kiu tradukis plurajn U2-kantojn.
  • Eksonis alia kanto de “Die Ärzte”, nome “Grace Kelly”. Mia bona amiko Till komentis, ke ĝi estas malbona, dum Gerold Kukulenz, la drumisto de “La Kuracistoj”, reagis pozitive. Tiu sonĝo enhavas realajn elementojn, ĉar Till kaj Gerold opinias tiel pri “Der lustige Astronaut”, kiu troviĝas sur la sama albumo kiel “Grace Kelly”.
  • Iu donacis al mi dum mia naskiĝtago la albumon “13” de “Die Ärzte”. Tuj mi pensis “Nun nur mankas Planet Punk!”. Sed fakte mankus pli ol tiu albumo en mia kolekto. Kaj krome mi tute intencas akiri “13” aŭ ricevi ĝin kiel donacon.
  • En granda diskovendejo mi vidis la ofertojn de la semajno. Inter ili mi vidis la “Mr Bad Guy”, la soloalbumon de Freddie Mercury kaj “Back to the light”, la soloalbumon de Brian May. Kantoj de tiuj albumoj troviĝas en aliaj versioj sur “Made In Heaven”, la lasta albumo de Queen. Krome mi vidis “Best of Toto” kaj soloalbumon de la Toto-klavaristo. Ĉiuj albumoj kostis 7,99 EUR. Pri la lastaj du diskoj mi ne scias, ĉu ili entute ekzistas.

Anta? ol mi scias kiel ?i sentigas

Jam meze de aprilo mi finfine aĉetis la trian albumon de Coldplay, kiu nomiĝas “X & Y”. Ekzistas kelkaj grupoj, kies aktivecon mi sekvas kaj ĉe kiuj mi ekas etan serion. Ekzemple mi aĉetis ĉiujn disketojn de la dua Freundeskreis-albumo “Esperanto” en 1999/2000. Simile mi ja akiris ĉiujn kvar disketojn de la dua Klee-albumo dum la pasintaj du jaroj.

Mi nur unufoje aŭskultis “X & Y” kaj mi longe hezitis, ĉu jam skribi pri ĝi aŭ ne. Ankoraŭ daŭros ĝis kiam venos kompleta recenzo. Tial mi volas redoni mian unuan impreson nun.

Laŭ ekstera aspekto la albumo kongruas al la antaŭaj. Ekzemple oni uzis la saman tiparon, kio tre plaĉas al mi. Tio kreas rekonefekton kaj bonas por seria kolektado. Iom tio ankaŭ la impreson, ke oni ne uzis tiun tiparon hazarde, sed intence. Mi ĝojas, kiam homoj atentas pri etaj detaloj.

Sed samtempe ankaŭ denove mankas la tekstoj en la KD-libreto. Tion mi tute malŝatas. Verŝajne oni volas ŝpari kostojn per tio. Sed kial oni tiam foruzas multajn paĝojn por fotoj? Se la tekstoj gravas, ili estas presindaj, se ne – kial oni entute verkas ilin?

Entute la kompaktdisko enhavas 13 kantojn. La lasta estas ne menciita sur la ekstera titollisto. Ankaŭ tion mi ne komprenas.

Diversaj gastmuzikistoj aperas sur la albumo. Iu gitaristo ludas (aŭ temas pri samplaĵo de li). La grupo uzis sintezilojn de Brian Eno, kiu ja estas – kune kun William Orbit – ŝajne la plej grava ambjento-artisto. La laboron de Brian Eno mi kompreneble plej bone konas de la U2-albumo “All that you can’t leave behind“. Fine Coldplay ankaŭ metis partojn de la kanto “Computerliebe” de la famega grupo Kraftwerk en iun kanton. Tamen la gastmuzikistoj entute apenaŭ kreas iun diferencon en la sono.

Unuflanke tio rezultas en unueca, kongrua sono, do la sento de “unu albumo”, ne “manplena da kantoj” verkitaj hazarde je la sama tempo, sed kun la plej diversaj artistoj. Aliflanke mi demandasd min, por kio oni bezonas tiam la aliajn gasmuzikistojn entute.

Nenio elstaras aŭ vekas apartan intereson. Iom mankas la aldona spico, kiun mi atendas de pliaj muzikistoj.

Ĝis nun plej plaĉas mi “Speed of Sound”. Antaŭ la aĉetado de la disko, kiam mi la unuajn fojojn aŭskultis ĝin en la radio aŭ televido, ĝi ŝajnis malbona kopio de la tre sukcesa disketo “Clocks”. Kompare al la resto de la albumo, ĝi tamen plej eniras la orelon.

Tre malplaĉas al mi, ke la albumo estas kopiprotektita kaj krome enhavas severan averton kontraŭ kopiado de la enhavo. Kopiprotektado estas bankrotdeklaro de la muzikindustrio.

La ĝisnuna prijuĝo ne sonas tro pozitive. Sed mia bona amiko Holger memorigis min pri tio, ke ankaŭ la unuajn du albumojn de Coldplay oni devis aŭskulti kelkfoje antaŭ ol vere kapti ilian brilecon. Plie la grupo supozeble ne mem decidis pri la kopiprotektado. Tial mi ne fine prijuĝas “X & Y”. Muziko, kiu restas interesa longtempe, ofte bezonas iom da tempo por konvinki. Tion mi jam spertis ĉe kelkaj pecoj de mia granda muzikkolekto.

Kiam amo venas al la urbo

Kiam mi vizitis la trinkejon “Bullenkopp” kune kun amikoj meze de junio, unu amikino refoje laŭdis mian kompilon da malrapidaj kantoj, kiun mi estis donacinta al ŝi fine de 2004. Dum eksonis diversaj U2-kantoj, ŝi petis min kopii la diskon kun iliaj plej bonaj kantoj de 1980-1990. Mi promesis tion, sed kreis specialan version de tiu albumo.

  1. I Will Follow
  2. October
  3. New Year’s Day
  4. Sunday Bloody Sunday
  5. Two hearts beat as one
  6. ’40’
  7. Pride (In The Name Of Love)
  8. The Unforgettable Fire
  9. Bad
  10. With or without you
  11. I Still Haven’t Found What I’m Looking For
  12. Where the streets have no name
  13. Desire
  14. When Love Comes To Town
  15. Angel Of Harlem
  16. All I Want Is You
  17. Sweetest Thing (The Single Mix)
  18. New Year’s Day (single edit)

Mi ordigis la kantojn laŭ la albumoj, sur kiuj ili aperis. Plie mi aldonis du disketojn, kiuj origine venas de la “War”-albumo. Krome mi enmetis ankaŭ la albuman version de “New Year’s Day”, kiu estas pli bona. La disketan version de tiu kanto mi tamen metis al la fino, ĉar ĝi estas en pli bona sonkvalito ol tiu sur la origina albumo. Mi donis la rezulton al la amikino komence de julio okaze de ŝia translokiĝo al Münster. Ŝi ege ĝojis pri ĝi.

Mi ne scias kiel okazis ke ni perdis unu la alian

Denove mia taglibro aĝas unu jaron pli. Decas dediĉi la enskribon denove al muziko, kiu tre movas mian koron. Ĉifoje temas pri la kanto “Tausendfach” de Klee, kiun mi jam menciis okaze de mia 29a naskiĝtago.

La unuan fojon mi estis aŭskultinta ĝin dum la sportumado. Je la komenciĝo, do la unuaj taktoj sen kantado, mi pensis, ke estus britpopo kaj demandis min, ĉu estus kanto de Coldplay. Tiu ideo ne estas tro ekzotika – ankaŭ Sr-o Shhhh rimarkas en sia recenzo de la tuta albumo la foje orelfrapan similecon de la muzikstilo al britpopo.

“Tausendfach” similas al “2 Fragen” sed havas iom pli fortan muzikan parton. “2 Fragen” estas la kanto, per kiu mi entute malkovris la muzikon de “Klee”, aŭskultante ĝin je la fino de l’ somero 2004 en la radio. Mi ĝojis pri la agrabla muziko kaj la melodia kantado. La voĉo memorigis min pri Judith Holofernes, la kantistino/gitaristino de “Wir sind Helden”, nur kun la malgranda sed grava diferenco ke la kantistino de “2 Fragen” evidente kapablas kanti.

Por sia dua albumo kaj ĉiuj disketoj de ĝi, Klee elektis blankan kovrilon kun nigrablankaj fotoj aŭ ilustraĵoj. Tiu kombino – nigrablanka KD-kovrilo, melankolia muziko kun fortaj gitaroj kaj elektronikaj elementoj – ja jam ravis min ĉe la verkoj de aliaj grupoj. Ekzemploj estas la disketo “Cynical Heart” de “Jam and Spoon feat. Jim Kerr” kaj, kompreneble plej grave, la albumo “All that you can’t leave behind” de U2, per kies ilustraĵoj mi komencis ĉi tiun muzikan taglibron kaj pri kiu temis mia unua teksta enskribo. Similstile sed senelektronike efikis “…sed estas ne” de Persone kaj la albumoj de Coldplay. La mikson de gitaroj, sinteziloj kaj melankolio mi ankaŭ konas kaj ŝatas de Moby. Ŝajne tiu tipo de muziko montras malfortan flankon de mi: Simple ne eblas al mi rezisti ĝin; ĝi ĉiam allogas kaj kaptas min denove.

La disketon “Tausendfach” mi ricevis kiel malfruiĝintan donacon por kristnasko. La 3an de januaro, ĵus reveninta de la Internacia Seminario (IS) 2005/06 en Xanten, mi trovis la kompaktdiskon sur la tablo en mia ĉambro hejme ĉe miaj gepatroj.

Ravas min ne nur la kanto “Tausendfach”, sed ankaŭ aparte ĝia video (elĝutebla kiel WMV-dosiero kaj MOV-dosiero). Unue oni vidas la bandon en malhelaj vestaĵoj kaj hela fono, do denove kvazaŭ nigrablankan bildon.

Post iom da tempo tra projekciilo montriĝas filmscenoj de feriumado ĉe la maro, en la montaro, en suda urbo. Oni vidas la kantistinon kaj nekonatan viron dum aŭtoveturado, trinkado kaj fumado. Ili faras trivialajn gestojn kaj portas buntajn feriajn vestaĵojn, do havas tute ordinaran aspekton. La amatora kvalito de la filmetoj memorigas pri feriaj filmoj.

Tio kreas enorman kontraston al la bando, kiun oni vidas kun akraj konturoj, en plena seriozeco, kaj la kantistinon kun sufiĉe multa ŝminko, profesia hararo kaj modaj vestaĵoj. Ŝi aspektas kvazaŭ ŝi havus sukceson ĉe la laboro (muzikado), sed solecon sen amo.

La filmscenoj evidente montras la pasintecon. Ili ankaŭ povas esti interpretitaj kiel memoroj (kiuj ja ofte estas malklaraj kaj bonegaj!). Ĝuste pri perdita amo oni memoras unuopajn scenojn kaj situaciojn. Jes ja, la financa situacio estis malbona kaj la estonteco malcerta, sed tio en tiu momento ne gravis, ĉar oni estis feliĉa.

Kompreneble tiun percepton forte influas miaj (terure melankoliaj!) memoroj. Certe la spertoj en la propra vivo servas kiel filtriloj dum la spektado de tia video kaj la aŭskultado de tia kanto.

Des pli trankviligis min, ke la muziko estas trista, sed samtempe milda. La teksto parolas pri perdita amo, pensado pri la pasinteco kaj la scio, ke oni komprenis multon nur poste. Iom post iom ankaŭ la muzikgrupo en la video ricevas kolorojn. La kanto postlasas la mesaĝon “Estis bona tempo. Kio pasis, daŭre signifas ion!” Verŝajne pro tio mi ŝatas tiun kanton pli ol multajn aliajn.

?is la fino de la mondo

Pro la 60-jariĝo de la Germana reĝisoro Wim Wenders, la televido antaŭ semajnoj montris nokte plurajn el liaj filmoj. Mi ne spektis ĉiujn, sed kvar el ili. Resume mi devas konfesi, ke mi ne plu miras, se homoj nomas liajn verkojn “strangaj” kaj ne komprenas ilin.

Dum “La Usona amiko” (1977) ankoraŭ faris relative normalan kaj interesan impreson, la pli novaj filmoj postlasis min konfuzita. Tion mi ne ŝatas ĉe filmoj. Kompreneble rajtas resti duboj kaj demandoj. Tamen filmoj distru kaj pensigu; konfuzi estas la tasko de virinoj!

Al mi plaĉis, kiel homoj el diversaj landoj parolis diversajn lingvojn unu al la alia, kaj tio funkciis. Kompreneble la fakto, ke mi komprenis tiujn lingvojn – la germanan, la anglan, la francan, la italan – vaste influis mian prijuĝon.

Ofte tamen la ĉefa demando, nome “Kion la reĝisoro volas diri al ni per tio?”, restis sen respondo. Ne necesas, ke filmo donas nepretervideblan respondon. Sed se filmo daŭras tre longe, sen ke rimarkeble io okazas, tiu demando ekestas aŭtomate. Por doni imagon pri la dimensioj: La unua el tiuj tri filmoj daŭris tri horojn, dum mi legis pri origina versio daŭranta eĉ ok!

En la dua filmo anĝelo povis aŭskulti la belajn pensojn de normalaj homoj. Kara reĝisoro, kiu kredu je tio? Mi ne alcelas la anĝelon aŭ la pensoaŭskultadon, sed ke la pensoj estis tiom noblaj kaj poeziaj. Reale homoj havas ofte terure simplajn, krudajn, primitivajn pensojn, kaj estas bone, ke ni ne estas telepatiaj estaĵoj.

Same nekredinde estis, ke en la tria filmo diversaj homoj de la rando de la socio kuniĝis kaj kune provis enspezi monon, trompante riĉulojn. La trompemo ja estas realisma, sed ŝajnas al mi tute utopie, ke tiaj pli aŭ malpli psike difektitaj ekstersociuloj senprobleme formus grupon, kune verkus planon – kaj realigus ĝin! Kutime tiom memcentritaj unuopuloj ne respektas aliajn aŭ helpas al ili.

U2 liveris kantojn por la filmoj, i.a. “Until the end of the world” por la samnoma “Ĝis la fino de la mondo” (1991), “Stay! Far away, so close” por “Longe for, tiom proksime!” (1993) kaj “The ground beneath her feet” por “La “Miliono da dolaroj”-hotelo” (2000).

Tiuj kantoj stile kongruas al la filmoj. Ili havas siajn interesajn partojn, sed iel mankas la vera spico en ili. U2 dum kelkaj jaroj ŝajne forgesis, kiel roki la homojn. Oni ne povas fidi je bona gitaro kaj kantado en la refreno kaj forpreni en la strofoj ĉiun viglecon kaj pasion. Neniu miraklo, la U2-albumo kun la plej bonaj kantoj el 1990 – 2000 ne tiom furoras kiel tiu kun la plej bonaj kantoj el 1980 – 1990!

Unu brila muzika momento en la plej nova filmo tamen ekzistis: Muzikisto unue ludis la komencajn notojn de “Für Elise” kaj transiris al “I am the walrus”. Ambaŭ pecoj komenciĝas kvazaŭ same! Tion mi neniam antaŭe rimarkis. Aparta ŝerco estis, ke la ĉefa belulino en la filmo nomiĝis “Eloise”, dum la muzikisto en sia frenezeco asertis, ke li skribis ĉiujn Beatles-kantojn, inter ili kompreneble ankaŭ “Mi estas la rosmareno”.