Arkivoj de etikedoj: tyvek

Nun kaj en februar’

Da?re mi vivtenas mian intencon, unufoje semajne eliri. Pasintan semajnon mi ne estis ?e koncerto, sed faris ion alian kun amikoj. Hiera? mi denove sekvis rekomendon de Ultimo, la urba magazino por Münster, kaj biciklis al la ejo Gleis 22. Post la unuaj du fojoj (Azure Ray, James Husband kaj Sir Simon Battle, Maps and Atlases kaj Cleo T.) kun tre fajna muziko nun sekvis vespero de punkroko. Mi jam unufoje estis ?e punkroka koncerto en tiu loko dum somero 2009. Tiam iomete ?okis min, ke la spektantaro konsistis grandparte el kalvaj viroj kun dikaj ventroj, kiuj portis nigrajn t-?emizojn por montri, kiom junaj ili ankora? estas. Tio ne ?ajnis interesa perspektivo por la sekvaj dek jaroj…

Sed ?ifoje la publiko estis tre miksita – viroj kaj virinoj, junuloj kaj veteranoj. Unue ludis Execution Themes, kiu venas el Münster mem. Mi estis tre agrable surprizita de la kvalito. Ili bone prezentis sian programon. La drumon ludis virino! Mi poste gratulis ilin pro la bona koncerto.

Sekvis TV Buddhas el Israelo. Fakte la membroj lo?as en Berlino nuntempe, sed la? propra informo ili apena? restas tie ?ar ili tiom ofte voja?as de koncerto al koncerto. Pri la grupo anka? ekzistas dokumenta filmo pri desastra turneo tra Usono en 2010. ?i nomi?as “Band In The Modern World” kaj montri?os en Münster post du semajnoj. Anka? tiu grupo konvinkis min. Denove la drumon ludis virino! Mi poste parolis kun unu el la muzikistoj kaj a?etis la albumon “Dying At The Party”.

La ?efa grupo de la vespero estis Tyvek el Detroit, Usono. ?e ili virino ludis la bason. Do kiu diris, ke punkroko estas vira afero? Ili ludis pli rapidan muzikon, sed same pla?is al mi kiel la anta?aj du grupoj. Beda?rinde ili ne plu havis kompaktdiskojn por vendi, sed nur kasedojn kaj vinilajn diskojn. Mi ankora? sufi?e longe babilis kun la kantisto kaj gitaristo.

?enerale mi preferas kutime pli melodiajn stilojn. Sed ?uste dum tiu tago mi bezonis ion pli malmolan. Kaj ?iuj muzikistoj, kun kiuj mi parolis, faris tre simpatian impreson.