Arkivoj de etikedoj: tone

Liberigu la animon

Kadre de la 65a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec, krom JoMo kaj Kim J. Henriksen aperis tria muzikisto plurfoje sursceneje, Tone el Brazilo. Mi renkontis lin la unuan fojon dum la Internacia Junulara Semajno (IJS) 2006. ?ifoje li repis dum la tegmenta koncerto de JoMo, la koncerto de Supernova, dum la internacia vespero… mi eble e? ne memoras ?iun okazon.

Jen du videoj faritaj anta? tri jaroj dum la IJS:

Esperanto estas nova kanto, IJS 2006:

“Nova Kanto” de Tone:

Li demandis min, ?u li povas uzi mian kanton “Nokta vivo” kiel akompana muziko por sia repado. (La kanto a?skulteblas ?e Ipernity, tie mi anka? ligas al ?iuj enskriboj pri ?i.) Mi jesis, ?ar la kontakto estis pozitiva kaj mi estas scivolema pri la rezulto.

Cetere kelkfoje dum la IJK okazis karaokeo en la trinkejo. Ne multo ?an?i?is kompare al la pasinta fojo dum silvestro: Estis grandparte anglalingvaj kantoj kaj por ?iu, kiu volis partopreni tion, la trinkejo ne estis elteneble brua loko. Mi kantis almena? tri kantojn: “Under The Bridge” de The Red Hot Chili Peppers, “Fly Away” de Lenny Kravitz (denove – multaj el miaj unuaj elektoj montri?is tamen ne estante en la stoko) kaj “All I Have To Do Is Dream” de The Everly Brothers.