Arkivoj de etikedoj: toeppel butera

?esu la lamentadon

Mi promesis skribi pri la artistoj, kiujn mi malkovris tra la radio kun bona muziko. Pri Qntal mi jam skribis hiera?. Same kiel ili, anka? Toeppel Butera tuj pla?is al mi. Estis la kanto “Lass das Jammern sein” (?esu la lamentadon) – skao en la germana! Pri Germanoj oni diras, ke ili inklinas al lamentado. La teksto ?ercas pri tio kaj la gaja muziko montras, ke oni ne prenu tion tro serioze.

Toeppel Butera: Lass das Jammern sein (vive)

La kanto instigis min, a?eti la kvinpecan albumeton “Was Du tust” (Kion vi faras). La muziko bonege aldoni?as al la germanlingva mondmuziko, precipe la kantoj “Mambo” de Herbert Grönemeyer, “System” de “Die Ärzte” kaj la albumo “Endlich Urlaub” de Farin Urlaub.

El la restantaj kvar kantoj, muzike pla?as al mi “So egoman”. Estas malrapida regeo-kanto kun tre agrabla kantado en la refreno. Tio entute pensigas min pri Dem Gone de Gentleman. Li ja anka? estas Germano!

Ne mankas malfeli?a amkanto. Sed e? tiu surprizas per aparte fajna teksto. Mi trovis du diversajn videojn en la reto; amba? havas sian propran ?armecon.

Toeppel Butera: Ich bin raus (vive)

Toeppel Butera: Ich bin raus (en sesio por radio)

Mi estas la viro de mil a?oj

Mi jam menciis, ke mia amiko kun la multaj diskoj kaj la propra studio faras radion. Interesa elsendo de li estas Sphärentanz (“sfera danco”). ?iun unuan mardon en la monato inter la 22a kaj noktomezo (la? Germana tempo) ?i eksonas kadre de www.rockradio.de.

Foje okazas subita rea?skulto de kanto, kiun mi jam konas delonge – ekzemple “A Gentleman’s Excusement” de Fish, la ekskantisto de Marillion. Mia bona amiko Holger konatigis min kun tiu kanto jam anta? preska? dek kvin jaroj! Sed anka? kantoj de Marillion mem eksonas dum la elsendo – ekzemple viva versio de “No One Can” kaj “Man Of A Thousand Faces“.

Koncerta versio de Inside de Stiltskin ege ?ojigis min. Kanto, kiun mi ekkonis, estis “Roses” de RPWL. Fakte kantas tie Ray Wilson, la kantisto de Stiltskin (kaj dum iom da tempo en Genesis).

RPWL: Roses (albumo “World Through My Eyes”)

La muzika elekto en tiu elsendo tre varias. Principe temas pri muziko, kiun oni apena? a?skultus en kutima radio. Foje trovi?as tie veraj perloj. Jen kelkaj ekzemploj de grupoj, kiujn mi ekkonis tiel kaj kies albumojn mi a?etis poste (a? ricevis kiel donacon): Qntal (bonega versio de Stella splendens), Toeppel Butera (germanlingva mondmuziko), Barry Hay (grandioza reludversio de “The Power Of Love”, origine de Huey Lewis and the News), kaj Randale (punkroka infanomuziko). Certe indos alifoje skribi pri detale pri tiuj albumoj.