Thy Majestie estas epikmetalrokgrupo el Palermo, Sicilio. Mi ekkonis ilian muzikon fine de 2000. Kvankam ili ĝis hodiaŭ ne iĝis same konataj kiel siaj samlandanoj Rhapsody resp. Luca Turilli, ili daŭre apartenas al miaj unuaj rekomendoj, se iu demandas min pri altkvalita metalroko de ne tiom fama muzikgrupo.
Bedaŭrinde malfacilas akiri kompaktdiskojn de ili en Germanio. La unua albumo kun la nomo “The Lasting Power“, kiu aparte interesas min, male al la dua, “Hastings 1066“, ne haveblas ĉe amazon.de . Mi hezitas mendi interrete el la eksterlando, ĉar mi timas la altan afrankon.
Ĉe MP3-paĝo haveblas du kantoj el la unu albumo, nome “Wings of Wind” kaj “Cruenta Pugna“. El la ora tempo de mp3.com mi havas ankoraŭ pliajn, kiuj des pli kreis la deziron, aĉeti la albumon.
Tial mi tre ĝojis, kiam mi en aprilo trovis en la katalogo de jpc “The Lasting Power” kun prezo de 13,99 EUR! jpc (“Jazz, Pop, Classic” – do ĵazo, pop- kaj klasika muziko) vendas muzikon kaj librojn, same kiel amazon, sed estas Germana entrepreno. La merkata niĉo de jpc konsistas el tio, ne nur vendi la plej oftajn varojn, sed ankaŭ raraĵojn, kiuj aliloke ne plu haveblas. Ekzistas eĉ speciala oferto, serĉi por klientoj tiajn ekzotikaĵojn.)
Kiel dirite, tiu eltrovo tre ekscitigis min kaj tial mi kreis konton ĉe jpc kaj mendis krom la albumo kelkaj aliajn aferojn. Ĉefe gravis kunmendi minimume unu libron, ĉar tiam forfalas ĉiuj sendokostoj.
La aliaj artikoloj – i.a. “18” (Moby-KD) kaj “Die Band” (Mawil-komikso), pri kiuj mi skribis en majo, baldaŭ alvenis. jpc promesis, sendi la kompaktdiskon poste. Kelkajn monatojn poste ili redemandis min, ĉu mi ankoraŭ volas ĝin, ĉar ĝis tiam la liveranto el Italio ne reagis. En aŭgusto finfine antingis min definitiva neo de jpc – la KD ne plu haveblis (almenaŭ ne tra iliaj kanaloj). Sekve ili ankaŭ prenis ĝin el la katalogo.
Ĉio tio ja iomete ĉagrenis min, sed estis tamen komprenebla: Ili faris ĉion eblan kaj almenaŭ estis tiom konsekvencaj, tuj aktualigi la katalogon, por ke ne pliaj ŝatantoj de “Thy Majestie” estu seniluziigitaj.
Kio tamen ĝenis min, estis la sendintoindiko en la retmesaĝoj. Foje jpc uzis tute bone ekzemple “service ĉe jpc.de” aŭ “JPC SCHALLPLATTEN”, sed plej ofte “JPC- SCHALLPLATTENVERSANDHANDELSGESELLSCHAFT MBH”. Krom la fakto, ke majuskle skribitaj nomoj faras malseriozan impreson, mi preferus mallongigitan nomon. Tiu longega vorto malbonege aspektigas mian enirkeston! Cetere ĝi ankaŭ laŭ germanlingvaj mezuroj estas tro longa – sufiĉus “jpc GmbH”. “Gesellschaft mit beschränkter Haft” oni oficiale mallongigas per “GmbH” kaj la resto povas simple forfali. jpc jam delonge ne plu vendas nur vinildiskojn (“Schallplatten“), kaj ke temas pri dissenda entrepreno (“Versandhandel“) oni kiel kliento scias. Tiun strangan ekzemplon eĉ Jakob Nielsen ne antaŭvidis en sia artikolo pri “verkado de konfirmaj kaj aŭtomatigitaj retmesaĝoj“.
Cetere pli facilus mendi Esperanto-muzikon ĉe jpc ol “The Lasting Power” de “Thy Majestie”: Eĉ se verŝajne nuntempe neniu Esperanto-muziko troviĝas en la katalogo, la kunlaborantoj facile povus trovi per interreta serĉo la TTT-ejon de Vinilkosmo kaj tie mendi la deziratajn diskojn. Kiel mi pli supre menciis, tia serĉado ne estas io tute nova por jpc. Tamen aldoniĝus kostoj pro tio, kaj la grava kialo kontraŭ mendi tro ofte ĉe jpc estas ĝenerale la prezoj, kiuj pli altas ol ĉe amazon.de aŭ magazenoj.