Arkivoj de etikedoj: the clash

La pafiloj de Brixton

Ĉiam denove fascinas min, ke mi aŭskultas kantojn de la sama muzikgrupo kun la rezulto, ke unu kanto tre plaĉas al mi kaj alia tute ne – aŭ inverse, depende de la tempa sinsekvo.

Antaŭ kelkaj jaroj, Ulrich Stock skribis ĉe la TTT-ejo de “Die Zeit” plurajn enskribojn pri la Franca muzikgrupo “Nouvelle Vague”. El la diversaj recenzoj, unu tre malfavora restis aparte bone en mia menso.

Kiam mi aĉetis diversajn diskojn de amiko, inter ili troviĝis unu kompilo kiu enhavis kanton de “Nouvelle Vague”. Kaj temis ĝuste pri la kanto kiun mi memoris kiel tiun pecon, kiu ricevis eksterordinare akran kritikon, nome reludversio de “Guns Of Brixton”, origine de “The Clash”.

Mi aŭskultis la kanton unufoje kaj estis ĝisoste ŝokita pri la prezentado. Virino kantas tute trankvile pri socia maltrankvilo. Tian indiferentecon mi ĉiam malestimis kaj mi neniam ŝatis voĉon, kiu esprimas enuon pri la temo prikantata. La muziko eĉ ne plu sukcesis kapti mian malŝaton. Okazis malrapida, malsprita reludado, kie la originalo estis frapa. Bonŝance mi posedas kompaktdiskon kun la origina versio de The Clash en mia muzikkolekto, tiel ke mi povis facile kompari. Ekde tiam “Nouvelle Vague” iĝis sinonimo por malbonaj reludversioj en mia kapo.

Antaŭ kelkaj monatoj mi hazarde ricevis alian kompilon. Mi unue ne legis titolliston, sed simple ekaŭskultigis la muzikon. La dua kanto tuj trafis mian atenton: Virino kantas kvazaŭ kareseme kun varma voĉo, , dum en la malantaŭo eksonas milda muziko kun iom melankolio tono. Des pli mi gapis, kiam mi legis, kiu reludis la kanton “Dance With Me”: Estis neniu alia ol “Nouvelle Vague”!

Nu bone, eblas argumenti ke tiu kanto venas de la dua albumo de la grupo, ne de la unua. Tiu dua verko ne estis publikita dum la tempo dum la negativa recenzo. Grupo povas pliboniĝi, ŝanĝi sian sonon. Krome la du viroj kiuj estras la projekton uzis du diversajn virinojn por la kantoj. Kaj mi ne konas la originan version de la dua kanto, tiel ke mi ne povas plendi pri aĉega reludversio. Tamen restas mirige, ke tiuj du kantoj faras tiom kontraŭan impreson al mi. Kompreneble mi reaŭskultis la pli fruan reludversion por elprovi ĉu ne simple mia muzika gusto ŝanĝiĝis, sed tiel ne estas. Fakte ĉirkaŭ pasko mi aŭdis dum festo en mia amikaro alian reludversion de “Guns Of Brixton”. Kiel mi eltrovis, ĝi venas de “Die Toten Hosen”, kiuj apud “Die Ärzte” estas la plej sukcesa germanlingva punkrokgrupo. Tiu reludversio eble restis pli proksima al la originalo (do malpli eksperimentema), sed almenaŭ konvinkas je unua aŭskultado.

Vivo povas esti amuza – depende de la situacio

En junio du el la belulinoj invitis min al komuna spektado de la filmo “Undercover Brother“. En ĝi la 1970aj jaroj ludas gravan rolon: La modo kaj muziko daŭre aperas. Inspirite de la filmo, unu belulino decidis, organizi 1970aj-jaroj-feston, kaj petis min, kontribui per muziko el mia kolekto.

Tio pro du kialoj aparte plaĉis al mi: Unue ĉar mi ŝatas, kiam homoj estas aktivaj kaj kreivas. Tio povas ankaŭ motivigi min partopreni en aktiveco. Due ĉar tiu tasko prezentis apartan defion por mi. Mia specialaĵo estas la 1980aj jaroj. De la 1970aj jaroj mi posedas kaj konas malpli multan muzikon. Tial necesis atente trarigardi mian muzikkolekton.

Dum pli ol monato mi preskaŭ ĉiun vesperon pasigis iel per tiu projekto. Mi aŭskultis kompaktdiskojn, MP3-igis kantojn kaj pripensis, kion krome eblus uzi. Plie mi ankaŭ rekomendis al la amikino sonŝpurojn, kiujn mi mem ne posedas, sed kiuj enhavas muzikon interesan por ŝia celo, ekzemple tiujn de “Starsky & Hutch” kaj “Boogie Nights“.

Je la fino mi faris komputilan diskon kun 195 kantoj, kiuj entute daŭras 12 horojn, 9 minutojn kaj 28 sekundojn. Ne ĉio nepre taŭgas por la festo, ĉar mia elekto inkluzivas stilojn, kiuj ne nepre taŭgas por festo kun funka kaj diskoteka muziko, sed kiuj estis aktualaj el la 1970aj jaroj. Mi ne uzis ĉiujn kantojn el tiu jardeko, kiujn mi posedas. Aliflanke mi ne estis tiom strikta kaj enmetis kantojn, kiuj ne venas el la 1970aj jaroj, sed kiuj laŭ la sono tre kongruas.

La 2an de aŭgusto mi finfine transdonis la diskon al la amikino. Tuj kelkaj aliaj virinoj petis propran ekzempleron de ĝi. Jen la dosiera strukturo:

  • 1970aj jaroj
    • diskoteko
    • diversaj
    • James Bond (sonŝpuro)
    • punko
    • rokmuziko
    • rokenrola revivigo
  • kromaj

Kadre de tiu tasko, mi malkovris multegan interesan muzikon. Tial la tuta afero ne estis nur por aliaj, sed ankaŭ por mi!

Unu el la unuaj grupoj, kiuj venis al mia menso, estis KC & The Sunshine Band. Ilia kanto “That’s The Way I Like It” estas klasikaĵo el la 1970aj jaroj. Dum mia studado en Catania (Sicilio), mi aĉetis unu diskon de ili. Krom la jam menciita kanto, tre konataj ankaŭ estas “Get Down Tonight”, kiu aperas en la filmo Forrest Gump, kaj “Shake Your Booty”.

“Please Don’t Go” estas la nura malrapida kanto de la kompaktdisko. Fakte mi ĝis la aĉetado de la KD nur konis la version de KWS, kiu estas en la tipa denco-stilo de la fruaj 1990aj jaroj. Ĝin mi surmetis dum mia unuaj noktoj kiel DĴ dum la Internacia Seminario en Neumünster 1993/94! Kompreneble mi tiel volis diri al la homoj, ke ili ankoraŭ ne iru. Temas pri unu el la malmultaj reludversioj, kiuj laŭ mi supertrafas la originalon.

Kantoj, kiujn mi nur nun malkovris, estas “Keep It Coming Love”, “Wrap Your Arms Around Me”, “I’m Your Boogie Man” kaj “It’s The Same Old Song”. Ili estas ĉiuj samstilaj krom la lasta, kiu havas anstataŭ senpense gaja etoso pli melankolian tonon.

De miaj unuaj kompiloj, kiujn mi uzis kiel DĴ (kaj kiujn mi jam aĉetis kiel kompilojn), mi prenis multajn diskejajn kantojn. Kelkaj la unuan fojon kaptis mian atenton, ekzemple D.I.S.C.O. de Ottawan. Mi nur nun eksciis, ke la kanto estas tiom malnova. Patrik Austin de Dolchamar verkis la tekston “Z.A.M.EN.HOF.” laŭ ĝia melodio. Tiun tekston mi konas jam ekde minimume du jaroj, sed mi ĉiam pensis, ke temas pri aktuala kanto.

Aliaj kantoj, kiujn mi jam konis, mi iom remalkovris tra la atenta aŭskultado. Unu el ili estas “A Walk In The Park” de Nick Straker Band.

La funka muziko el la komputila ludo Grand Theft Auto (GTA) kompreneble ne rajtis manki en la kolekto. Tiuokaze mi finfine disigis la tri kantojn, el kiuj konsistas la unuopa trako: “On the move” de Ghetto Fingers, “Aori” de Ashtar kaj “Pootang Shebang” de Stylus Exodus. La tria kanto estas mia plej ŝatata peco el la tuta sonŝpuro de tiu ludo kaj ĝi ankaŭ aperas sur mia legenda kompaktdisko “G7A“.

La grupo Boston per “More Than A Feeling” tre pozitive surprizis min. Mi apenaŭ ŝatas la rokmuzikon el tiu jardeko, kiu estas kutime tro plena je orgenoj aŭ fruaj klavaroj. Tiu kante tute male sonas ege freŝe kaj sen kono de la jaro mi taksintus ĝin dek jarojn pli nova! La muziko memorigas min al “The Police”, kiujn mi ege ŝatas. Ili fine de la 1970aj ĝis komence de la 1980aj jaroj ludis nur per gitaro, baso kaj drumo.

La famega punkgrupo “The Clash” impresis min per tre varistila muziko. Mi ĉiam pensis, ke ili ĉefe faris laŭtan punkmuzikon, kiun oni taksus esti melodia punkroko el hodiaŭa vidpunkto. Sed ili elprovis regeon, ekzemple en la kanto “Police & Thieves”. Freundeskreis poste uzis la bazan melodion por reludversio de “Halt Dich an Deiner Liebe fest” (origine de Rio Reiser). “The Magnificent Seven” (kiu tamen ne estas el la 1970aj, sed aperis komence de la 1980aj) estas diskoteka kanto. Kaj “This is Radio Clash” forte memorigas min pri “Another One Bites The Dust” de Queen. Efektive do “The Clash” estis muzike tre altnivelaj ribeloj.

Fine mi menciu la progresemrokan grupon Yes. Mi konis ilin unue pro ilia kanto “Owner Of A Lonely Heart” – brilega rokmuzika kanto el la 1980aj jaroj. Sed fakte ili jam muzikis fine de la 1960aj kaj aktivis dum la tuta sekva jardeko. Tial mi uzis la kantojn “Roundabout”, “Long Distance Runaround” kaj “Going For The One” por la MP3-disko. La plej pozitiva malkovro entute estis la kanto “I’ve Seen All Good People”, kiu konsistas el du partoj, nome “Your Move” kaj “All Good People”. La dua parto estas agrable roka. La tuta kanto komenciĝas per kantado, kiu en la dua parto ripetiĝas, sed tute ne aperas en la unua, tre trankvila parto. Tial mi kunmetis la komenciĝon kaj la duan parton, tiel kreante mian propran version.

E? se vi estas maljunaj – roku min

En septembro mi vizitis plurajn naskiĝtagfestojn de 18-jaruloj. Ĉe la unua oni altelefonis min unu tagon antaŭe kaj demandis, ĉu mi ne povus anstataŭi la origine antaŭviditan DĴon, kiu cetere ĉiuokaze estus stultulo. Evidente mia DĴumado komence de julio ne restis sen sekvoj – oni memoris mian kapablon. Unue mi estis iom nervoza, ĉar mi nur vage konis la gastigantinon kaj sekve ne povus kalkuli je “amika bonuso”, se mi ne bone plenumus la volonte transprenitan laboron. La plej multaj gastoj verŝajne havos 10 jarojn malpli ol mi – ĉu mia muzikelekto montros, ke mi apartenas al alia, malnova, ja eksmoda generacio? Krome mi nur alvenus post la vendreda sportumado – ĉu mi tiam ankoraŭ havos sufiĉe da energio por festi dum duona nokto?

Miaj duboj denove montriĝis superfluaj. Mi estis ankoraŭ tute veka kaj energiplena, kiam mi alvenis. La trinkaŝojn prizorgis kelkaj amikoj, kiuj almenaŭ havas jam pli ol 20 jarojn, tiel ke mi ja konis kelkajn homojn kaj ankaŭ ne estis terure pli maljuna ol ĉiuj aliaj. Krome la junuloj kaj junaj plenkreskuloj estis konsumintaj jam sufiĉe multan alkoholon, tiel ke neniel ekestis iu demando pri kiu pli longe eltenos la festadon. La amikoj tuj salutis min, ĝojante ke nun ekfunkcius la muziko vere bone.

Mi komencis per malmolaj rokkantoj el la 1990aj jaroj. Tio laŭ mia sperto bone funkcias ĉe festo de homoj naskitaj en la 1980aj jaroj. Ĉifoje tiu ideo eĉ pli efikis ol mi atendintus – subite la etoso rimarkinde vigliĝis. Post aŭskultigado de diversaj muzikdeziroj, mi transiris al muziko el la 1980aj kaj pli fruaj jaroj, iom riska, sed sukcesa stilŝanĝo.

Por fari ankaŭ komenton pri la aktuala situacio en la mondo, mi surmetis “Walking on sunshine” de Katrina and the Waves kaj poste “Rock you like a hurricane” de The Scorpions. La aŭskultigado de “Carbonara” de Spliff kaŭzis la intencitan ridadon.

Je la 2a plej malfrue preskaŭ ĉiuj junuloj estis for kaj restis kvazaŭ nur la “malmola kerno”, nome la kutimaj festemuloj kiuj aĝas pli ol 20 jarojn. Tiam DĴ Arafat estis transpreninta la DĴumadon. Unu ulo laŭdegis mian laboron kaj diris, ke li memoris min de la festo komence de julio kaj ke kelkaj jam dekomence proponis, havi min kiel DĴn dum la aktuala festo.
Li aparte ĝojis, ke mi surmetis “London Calling” de The Clash kaj aliajn “klasikaĵojn” kaj dum 20 minutoj provis monologe konvinki min pri mia brileco, al kio mi apenaŭ sciis respondi ion.