Arkivoj de etikedoj: tatort

?u vi anka? sentas tiun doloron komence de marto?

Kiel mi jam skribis anta?e, post la transloki?o al nova lo?ejo mi i?is civitano de Münster, mia naski?urbo, kaj kadre de tio la urba administrado donacis al mi DVD-n. Temas pri du elsendoj de la krimserio “Wilsberg” kies rakonta?oj okazas en Münster! Origine estis libroserio… kaj Münster anka? havas propran eldonon de Tatort, la plej fama kaj sukcesa krimserio en la Germana televido.

?iel ajn ?e unu Wilsberg-epizodo mi tre miris: Tiun scenon mi jam konis el alia kunteksto!

La dua Germana televido (ZDF) montras ?in en la interreto. Tie ?i nomi?as “Ekki traut seinen Augen nicht”: Ekki ne fidas siajn okulojn (alternativa adreso; kiel alia fonto povas servi artikolo kun foto).

Beda?rinde ne spekteblas la tuta parto, sed jam eblas vidi la paralelojn al varba?o el la 1990aj jaroj, nome “Washroom” por Levi’s (alternativa adreso). Absolute brile, tiu citado de populara kulturo!

Cetere la dua Germana televido ofertas specialan servon en la interreto: Eblas legi la muzikoliston por multaj memproduktitaj filmoj kaj serioj. Jen ekzemple la filmmuziko por tiu Wilsberg-epizodo, kiun mi supre menciis. Aldone haveblas videoj, en kiuj la komponistoj parolas pri sia laboro.