Arkivoj de etikedoj: sweet

Per ĉiu korpoĉelo mi sopiras ŝin

Pri la kanto “Ĉu vi pretas?!” de Dolchamar mi skribis jam hieraŭ, sed ankoraŭ indas aldoni plian, alian rakontaĵon. Kiel mi skribis jam antaŭ pli ol semajno, la Vikipedio povas liveri tre interesajn informojn pri Esperanto-muziko, se la ĝustaj homoj (t.e. ĉifoje Patrik Austin) kontribuas al ĝi.

En la artikolo “Ĉu vi pretas?!” nun legeblas: “La frapfrazo “Chu vi pretas?” [estas] efektive pruntita de la kanto Muskola belulino de La Mondanoj.” Tion mi ne estus supozinta! Efektive multaj hiphopaj artistoj iam en siaj kantoj uzas tiun frazon (en aliaj lingvoj ol Esperanto, kompreneble). Tial ne estas memevidente, ke la uzon de ĝi en hiphopa refreno ne kaŭzis ĝenerala hiphopa kutimo, sed alia Esperanto-muzikgrupo.

Sed la rakonto ne finiĝas ĉi tie. Nome de kie “La Mondanoj” siatempe havis la ideon? Mi trovis la respondon, kiam mi kompilis muzikon el la 1970aj jaroj. Fakte mi konis la kanton “The Ballroom Blitz” de Sweet jam antaŭe, sed nur tiam mi rimarkis, ke la enkonduko estas tre simila: Unue nur eksonas drumo, tiam sekvas parolado kaj nur post tio eksonas ankaŭ la aliaj instrumentoj. Dum nur la drumisto ludas, la ĉefa kantisto demandas la aliajn membrojn de la grupo, ĉu ili estas pretaj, kaj ili reagas jese:

Are you ready, Steve? - Aha. 
Andy? - Yeah. 
Mick? - Okay. 
Alright, fellows, let's go! 
Ĉu vi pretas, Marcus? - Jes!
Carsten? - Certe!
Tom? - Aha.
Bonege, knaboj, ludu ni!

Stile la Mondanoj pli similas al Die Ärzte dum la Richy-Guitar-tempo. Tio ne estas mirinda: “Muskola belulino” datas el la sama tempo (meze de la 1980aj jaroj) kaj la grupoj venis el la sama urbo (Okcidenta Berlino). Cetere eblas elŝuti la kanton “Muskola belulino” ĉe musicexpress.com.br.