Arkivoj de etikedoj: stephan schneider

Kial ?iuj bonaj aferoj devas veni al fino?

Anta?hiera? mi skribis pri koncerto en la trinkejo “Heile Welt” en mia hejmurbo Münster. La monata muzikado tie sendube estis unu el la plej gravaj malkovroj, kiujn mi faris en 2012. Beda?rinde la 16an de januaro ?ijare mi estis lastfoje. Sed tiu GrooveGipfel (“gruva kulmino”) ankora? donis al mi la ?ancon, montri mian muzikan talenton.

Mi prezentis la unuan strofon de “?u vi pretas!?” de Dolcxamar, improvizis refrenon kun la vorto “GrooveGipfel”, kantis la refrenon de “Bona homo” de Jonny M, “La? la strat'” (origine “Down The Street” de 42), unu strofon kaj la refrenon de “Ne multe pli (kaj tiel plu)” de Stephan Schneider. Krome mi kantis la strofojn de Alpenrap de Erste Allgemeine Verunsicherung kaj la refrenon de Good Times de Chic al la famega basa ripetfrazo. Dum la bando ludis drumenbason, mi kantis la unuan strofon de Sie ist weg kaj la duan de Einfach sein, amba? origine de Die Fantastischen Vier. Plia repado okazis, kiam mi prezentis la unuan strofon de mia propra kanto La premiero. Iam alia muzikisto kantis malrapidan kanton en la franca kaj mi aldonis la frazon “Chissà se stai dormendo” el la samnoma kanto de Jovanotti. Belega vespere, kaj tre beda?rinde, ke ver?ajne estis la lasta fojo por mi, ?ar nuntempe mi laboras en alia urbo dum la semajno. Sed kiu scias, kion alportos la estonteco? Kaj tiu sperto estis grava pa?o al mia propra muzika evoluo.

La estrino de la trinkejo cetere estis invitinta min al sia naski?tagfesto la 25an de decembro kaj al silvestra festado en la trinkejo. Beda?rinde mi devis nei amba?, ?ar dum kristnasko mi estis ?e mia familio kaj dum silvestro mi tradicie ne estas hejme.

Mi neniam estis tre bona rilate al manprenado

Da?re ne el?erpi?is la energio por pritrakti la Esperanto-renkonti?ojn, kiujn mi partoprenis en 2011 kaj 2012. Mi jam skribis pri la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) 2011 en mia hejmurbo Münster, la Esperanto-somero en Ukrainujo 2011 kun la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo kaj Velura Sezono en Jalto, la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando) 2011/12 kaj esperantumado en Lepsiko kaj Berlino en majo 2012. Kiel promesite, mi nun rakontos pri la tria fojo, dum kiu mi estis en Berlino en 2012 (la duan mi menciis ?us anta?e, kaj la unua fojo estis en januaro).

Unu semajnon anta? Pentekosto diversaj Berlinaj esperantistoj konvinkis min veni al la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) en Berlino. ?ar ?i okazis kune kun la Danoj kaj Poloj, ?i nomi?is Komuna Esperanto-Kongreso (KEK).

La kongreso okazis en Lichtenberg, la kvartalo, kie situas anka? la Esperanto-domo. La taga programo kaj la unua vespero okazis en Orangerie, ege ta?ga domo por tia aran?o. La koncertoj okazis en la Max-Taut-a?lo. Estis ege agrabla vetero kaj mi povis a?eti mian man?on ?iam survoje de la hotelo al la kongresejoj. La stratonomoj estis tre simpatiaj: Kelkfoje tage mi iris tra la Münsterland-strato kaj la Münsterland-placo. “Münsterland” traduki?as kiel Monasterujo, la parto de mia hejmregiono Vestfalujo ?irka? mia hejmurbo Münster. La a?lo trovi?is en la Fischer-strato (kial mi ?atis tion, mi espereble ne bezonas klarigi).

Partoprenis multegaj “junaj plenkreskuloj” inter 27 kaj 35 jaroj. Entute estis tre granda, internacia kongreso.

Tamen Alisa Nikitina petis min publikigi tiun ?i cita?on de mi: “Dum Esperanto-renkonti?o por maljunuloj, la partoprenantoj kisas la flagon. Dum Esperanto-renkonti?o por junuloj, la partoprenantoj kisas unu la alian.”

Alia sa?eco de mi el tiu tempo estas: Ne “seksumado, drogoj kaj rokenrolo”, sed “amo, kafo kaj muziko”. Jen mia vivodevizo!

Rilate al la programo mi devas konfesi, ke mi nur ?eestis parton de ?i. Dum la unua vespero, vendrede, Martin Haase prelegis pri “partneroj en E?ropo”. Poste muzikis Kim J. Henriksen kun ?oro.

Sabate Julia Noe faris prezantadon pri Bookcrossing. Cetere ?i organizas librokeston, kiu enhavas librojn en multaj diversaj lingvoj kaj kiun ?i estis kunportinta jam al aliaj renkonti?oj, kiujn mi partoprenis: Al la Germana Esperanto-Kongreso 2011 kaj al la 3a Junulara E-Semajno en Gdansko. Tiel ?i ege bone kombinas Esperanton kaj legadon de libroj. Konsiderante, ke esperantistoj estas legemaj (ne pro nenio Esperanto-kulturo unue estis skriba, male al tiu de aliaj lingvoj) kaj ke multaj esperantistoj regas plurajn lingvojn, anka? “ekzotikajn” a? “malgrandajn”, ?io tio estas bonega verko!

Dum la vespero koncertis Kim denove. Interalie li muzikis kun sia malnova amiko Mao, kiu ludis klavaron. Mi memoras Esperanto-version de la kanto Stand By Me de Ben E. King, sed ne estis traduko, do kun ?an?ita enhavo.

Georgo Handzlik kun alia aktoro prezentis teatra?on pri la Universalaj Kongresoj, sed mi preferis babili kun la homoj ekster la salono. La saman sorton trafis la prezentado de la Pola grupo unu vesperon poste. Mi simple ne eltenas tiom multan programon dum vespero. Evidente oni rompis la regulon, pri kiu mia patro kaj mi konsentas ekde longa tempo kaj kiun ni mem praktikis dum la GEK en Münster nur unu jaron anta?e: Ne faru ion, kio da?ras pli ol du horojn a? fini?as post la 22a kaj 30!

La muzika kulmino de la kongreso por mi estis bonega akustika koncerto de Stephan Schneider sabatvespere. La sono en la salono estis perfekta. Mi a?dis lin e? tute de la malanta?a parto.

Interalie li prezentis kelkajn tradukojn, ekzemple “Still Got The Blues” de Gary Moore kaj “Dust In The Wind” de Kansas. Pri la dua kanto ekzistas video de alia koncerto.

Stephan Schneider: Polvo en la vent’

Alia traduko de li, kiu kaptis mian atenton, estis “Mont Klamott” de Silly, muzikgrupo el GDR. La melodio de la refreno tuj pensigis min pri popmuziko el la 1980aj jaroj. Beda?rinde la sekva video, filmita dum alia renkonti?o, nur enhavas parton de la kanto.

Stephan Schneider: Mont’ Klamot

Mi vivas ?e la rivero

En mia raportado pri la 67a Internacia Junularo Kongreso (IJK) en Kievo (Ukrainujo), post parto unu kaj parto du, en kiuj mi menciis fu?etojn, sed anka? agrablajn aferojn, ?ifoje mi pritraktos la pintajn okaza?ojn, kiuj farigis el la semajno neforgeseblan renkonti?on por mi persone. Kompreneble multaj el ili rilatas al muziko.

Okazis bunta vespero, dum kiuj multaj diversaj artistoj prezenti po kelkajn kantojn. Irina Gerasimova, kun kiu mi jam konati?is pro mia muzikado, petis min kontribui. Sed la lasta komuna ludado de la Kuracistoj okazis en februaro 2011, kaj surloke nur ?eestis mi, do kion fari? Spontanee Stephan Schneider kaj mi decidis muziki kune – cetere la unuan fojon entute!

Ni prezentis du kantojn el la repertuaro de la Kuracistoj, interalie mian unuan memverkitan kanton “Al la liberec’“. Cetere estis nur la dua fojo entute, ke mi kantis ?in sur granda scenejo. De amba? kantoj feli?e ekzistas video.

Gunnar Fischer kaj Stephan Schneider: Al la liberec’

Gunnar Fischer kaj Stephan Schneider: Junula amo

Eble mia vesta?oelekto ?ajnas stranga je unua rigardo. Fakte mi a?etis la flavan pantalonon nur por mia unua voja?o al Ukrainujo. Kombine kun helblua t-?emizo, ?i memorigas pri la flago de la lando! Same mi cetere faris kun du bantukoj. Do anticipe ne nur okazis muzikaj preparoj miaflanke.

Kiel jam rimarkeblas en la videoj la? la reago de la publiko, la komuna apero sur la scenejo estis grandega sukceso por Stefo kaj mi. (Li cetere ankora? ludis sole proprajn kantojn.) Kaj ?ar tio okazis relative frue dum la renkonti?o, ni ?uis rekonon dum la resto de la semajno.

Poste kelkaj el la Ukrainaj ?armulinoj petis min helpi al la Ivan-Kupala-festo. Kutime ?i okazas pli frue en la jaro, sed la organizantoj volis montri al la eksterlandanoj la tradiciojn de sia lando. Mi priskribas ?in kiel folkloran feston kun fabelaj esta?oj kaj naturaj spiritoj. Kiam oni petis min aligi ankora? unu viron por transpreni parolrolon en la teatra parto, mi tuj pensis pri Stephan Schneider! La laboron mi priskribis jene: Via tasko ?efe signifas, stari dum la vespero apud belegaj Ukrainaj virinoj. Kaj vere estis tiel. Jen ekzemple foto de kelkaj el la belulinoj dum la festo.

La sekva kulmino venis en la formo de Martin Wiese, kies muzikon mi konas kaj ?ategas ekde mia infana?o. Li diris al mi „Pardonu, sed mi maltrafis vian prezentadon de via memverkita kanto. ?u vi povus ripeti ?in por mi?“ Kaj tiel ni sidi?is ekstere sur la ?tuparo kaj mi ludis kaj kantis por mia muzika idolo. Sen troigo, tio estis unua el la momentoj, kiujn mi volas sperti almena? unufoje en la vivo. Poste Martin da?rigis la muzikadon kaj mem prezentis malnovajn kantojn el la repertuaro de Persone Mi volonte kantis la duan vo?on de Ne?o dancas. ?enerale kunkantis anka? aliaj, ekzemple KuboF el Slovakujo. Foje ni e? devis memorigi Martin pri la malnovaj tekstoj!

Je la fino li a?skultigis al KuboF kaj mi tute novan kanton, kiun li estis surbendiginta nelonge anta?e. Intertempe „Superbazaro“ i?is tre konata en Esperantujo (mi jam menciis ?in okaze de mia naski?tago pasintjare), sed tiam ?i estis tute fre?a, kaj por KuboF kaj mi estis grandega honoro, esti inter la plej unuaj a?skultantoj.

Cetere iam poste mi kaptis Martin por ricevi korektojn de akordoj por mia kantaro. Ni sukcesis trairi kelkajn kantojn, sed ne ?iujn. Tamen jam montri?is la grandega avanta?o de portebla komputilo, ?ar eblis tuj korekti la dosierojn mem kaj ne fari iujn paperajn noti?ojn, kiujn poste necesus denove enkomputiligi.

Mi jam menciis la distancon inter la ejo kaj la urbocentro. Tamen mi partoprenis ekskurson al Kievo (ekzistis multaj diversaj). Tio estis bonega okazo, vidi ion de la urbo. La sola afero, kiu ne pla?is al mi, estis nia malfrui?o. Fakte mi jam devis foriri anta? la lasta parto de la ekskurso (kun afabla helpo de alia Ukrainanino), ?ar mi ne volis maltrafi la koncerton de Martin Wiese (kiel jam dum la pasinta fojo, nome dum la Internacia Seminario (IS) en 2007/08).

Tiu koncerto estis absolute brila. Mi vidis multajn longjarajn ?atantojn de Persone, kiuj nun komplete ravi?is. Multaj komprenante rigardis unu la alian. Kiam Martin prezentis la kanton „Superbazaro“, mi jam kunkantis, kvankam estis nur la dua fojo entute, ke mi a?skultis ?in!

Beda?rinde ne ekzistas longa video de la koncerto. Sed jen parteto de alia kanto kun la nomo „Rendevu’“.

Martin Wiese: Rendevu’

?ambro 305 cetere ankora? i?is koncertejo por akustikaj koncertoj, interalie po unu de Stephan Schneider kaj mi. Unu malfruan nokton mi prezentis al Daria Obraztcova du kantojn el la filmo Stiljagi (???????). Fakte estis ?ia klubo en Tomsk, kiu estis metinta subtekstojn al tiu filmo, kaj ni jam estis babilantaj pri tio dum la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald. Nun mi povis montri, kiom mi ?atas tiun muzikon!

La veran dimension de la impreso, kiun faris la komuna muzikado de Stefo kaj mi, mi malkovris dum banado ?e lago. Tie la Ukrainaj belulinoj kantis la refrenon de “Junula amo”! Tio estis grandega sperto por mi.

Mikaelo Bron?tejn kaj Irina Gerasimova amba? petas nin, kontribui al la fina koncerto dum la lasta vespero de la IJK. El la Kuracistoj-repertuaro ni elektis la kanton „Kisu min, ho kara“. Krome Stefo prezentis minimume unu kanton el sia kolekto. Sed la vera kulmino estis la kanto „Ekster la spacon“ (origine „Out Of Space“, propra verko de Stephan Schneider). Jen unue video de pli frua prezentado:

Stephan Schneider: Ekster la spacon (FESTO 2009)

La nova afero estis, ke ni duope prezentis ?in en Esperanto, la rusa… kaj la ukraina! Diligente ni ekzercis la komunan kantadon anta?e. Kiam la Ukrainaninoj en la publiko rimarkis, ke ni kantas en la ukraina, ili rigardis nin nekredante kaj flustris unu al la alia. Oksana Mirgorodska, mem bonega kantistino kaj prezentantino de la vespero, brakumis kaj kisis nin post la fino de la kanto. Kiel viroj ni estis irintaj sur la scenejo, kiel herooj ni forlasis ?in. Vidi, kiel la okuloj de junaj virinoj malseki?is pro nia muzikado, certe estis unu el la plej brilaj momentoj en mia artista vivo.

Ankora? restas aliaj aferoj por rakonti pri mia feriumado en Ukrainujo. Sed tio okazu en la sekva enskribo, ?ar kiel mi povus ankora? supertrafi ?ion ?i?

Movi?u, movi?u

2012 neniel estis facila por mi. Malgra? ?io, mi povas tamen esti kontenta pri kelkaj muzikaj sukcesoj: Mia kolekto de samplobazita muziko estas denove en la reto kaj mi pluverkas, mi kantas en ?oro, mi kura?as finfine kanti dum karaokeo la kantojn, kiujn mi ?iam volis elprovi, mi trovis diskon, kiun mi longe ser?is kaj mi da?re de tempo al tempo pruvas mian brilan muzikan memoron. Kelkajn aliajn muzikajn kulminojn (precipe lige al Esperanto-renkonti?oj) mi ankora? ne menciis, sed unu afero aparte meritas detalan pritraktadon.

Ekde kelkaj monatoj, mi regule muzikas en Münster, mia hejmurbo! Mi memoras, kiom grava por mi estis mia unua D?umado en Münster. La penso estas: Se mi faras ion mal?uste dum feriumado en alia loko, ne tiom gravas, ?ar mi plej ver?ajne ne tiom balda? revenos. Sed en mia propra urbo mi ne havas la eblan bonuson de “ekzotika” a? “interesa” eksterlandano – kaj se mi ?i tie fu?as, ver?ajne mi revidos kelkajn homojn, kiuj ?eestis mian malsukceson. Do hejma aktiveco ?iam kunportas pli altan riskon; kaj mi tre ?ojas, ke mi ?ijare finfine denove riskis ion.

En junio mi legis en la urba magazino Na dann, ke balda? okazas io simila al vespero de malferma scenejo. Dum la evento GrooveGipfel (“gruvokulmino”) muzikgrupo kun bazaj instrumentoj (drumo, baso, gitaro kaj klavaro) ludas kaj aliaj personoj povas kunludi a? kanti. La aran?o okazas ?iun trian merkredon monate en la trinkejo “Heile Welt”.

La 20an de junio, mi iris tien la unuan fojon. Mi konis neniun. La publiko konsistis el personoj, kiuj aspektis kiel kulturemuloj. Multaj havis jam grizajn harojn kaj pli ol 40, eble e? pli ol 50 jarojn. La bando ludis bonegan varion el rokmuziko, bluso kaj ?azo. Mi neniel vidis, kiel mi povus aldoni?i, precipe ne je tiu nivelo.

Sed tiam dum unu muzika pa?zo mi ekbabilis kun kelkaj gastoj kaj ni venis al la temo “Itala muziko”. Kiam la klavaristino rimarkis, ke mi kapablas kanti “Carbonara” de Spliff, ?i tuj insistis, ke mi prezentu tion dum la lasta parto de la vespero. Mi neniam kantis ?in anta?e sursceneje, sed i?is grandega sukceso. Sekve mi kantis “Ska-virino” de Esperanto Desperado kaj “La Bamba” (amba? kantoj bezonas nur tri akordojn, do ne estas tro malfacilaj por spontanea reludado).

Anta?e estis aperinta malanta? la mikrofono ?arma kantistino kun belega vo?o, kaj anka? pro tio mi pensis, ke mi ne povus esti utila al la sukceso de la vespero. Sed kiam mi forlasis la scenejon post miaj tri kantoj, ?i diris al mi, ke mi kreis bonegan etoson. Anka? la aliaj muzikistoj ?ojis pri mia partopreno.

Tiu unu vespero vere ?an?is ion en mi. Al mi ?ajnis kvaza? sperto el filmo, kie la protagonisto je la komenco revas pri tio, ludi en muzikgrupo, venas al loko, kie neniu konas lin – kaj poste subite vere staras sur la scenejo kaj distras la homojn!

La 18an de julio, mi denove prezentis “Ska-virino”, sed anka? mian propran hiphopan kanton “La premiero”. ?enerale la ideo de tiu evento estas, sen longa provludado prezenti ion. Tial kompreneble konvenas repado, ?ar ?i ne dependas de la melodio de la muziko, sed nur de ties rapideco. Krome la bando mem ne bezonas koni iun certan kanton, sed povas unue konsenti pri iu muzika temo a? ripetfrazo kaj la kantisto simple ekas poste.

La 15an de a?gusto mi denove elprovis ion novan. La bando ludis la muzikon de Chic: Good Times, kiu poste reuzi?is por dekoj da muzika?oj. En la refreno mi kantis partojn de tri el tiuj kantoj: “Good Times”, “Last Night A DJ Saved My Life” kaj “Another One Bites The Dust” de Queen. En la strofoj mi repis la tekston de “Alpenrap” de Erste Allgemeine Verunsicherung (EAV). Tiu kanto havas iomete alian basmelodion, sed mi jam ekde iom da tempo opiniis, ke la teksto bonege kongruus al la konata bastemo, kaj nun estis okazo por elprovi (kaj konfirmi) tion. Poste mi repis “L’ombelico del mondo” de Jovanotti, e? se ne komplete, al alia melodio. Fine mi denove prezentis mian kanton “La premiero”.

La 19an de septembro, la estrino de la trinkejo petis min, denove kanti. Ankora? tri monatojn anta?e, mi estis konanta neniun, kaj nun la homoj jam alkutimi?is al mi. ?ajnis kiel miraklo al mi. ?ifoje ?eestis e? tri kantistinoj. Unu estis tiu, kiun mi estis renkontinta dum la unua fojo (kaj, se mi ?uste memoras, revidinta almena? unufoje). La duan la? mia memoro mi jam renkontis pli frue dum unu fojo; kun ?i mi jam estis babilanta. (Rilate al la sekvaj fojoj mi ne komplete memoras, kiu el la tri kantistinoj ?eestis, kaj ne notos ?ies partoprenon aparte.) Krom mia kanto “La premiero” mi kantis la frazon “Looking at it, not seeing it” el la kanto House de Marillion. Sed la vera kulmino estis la kanto “September” de Earth, Wind & Fire. Mi tute ne konis la tekston anta?e, sed spontanee prezentis ?in kun la tri kantistinoj.

La 17an de oktobro, mi prezentis mian propran kanton “Al la liberec’“, dum la bando ludis regeo-muzikon. Poste homoj demandis min, en kiu lingvo tiu kanto estis. ?enerale mi ?is tiam mi ?iam tre retenis min rilate al mencio de Esperanto, ?ar mi unue volis, ke la homoj ekkonu min. Sed tiam estis bona okazo por rakonti iomete. Dum eksonis rapida ska-muziko, mi kantis “Ein neues Jahr (Es geht voran)” de Fehlfarben. Kelkaj homoj en la publiko aparte ?ojis, kiam ili rekonis tiun kanton. Krome mi prezentis unu strofon de “Ne multe pli (kaj tiel plu)” de Stephan Schneider. Por pli ne sufi?is la tempo, ?ar la grupo jam finis la kanton. Mi simple tro malfrue komencis la kantadon.

Stephan Schneider (Stefo): Ne multe pli (kaj tiel plu)

Sed la muzikistoj ankora? ludis la melodion de “Word Up” de Cameo. Kaj anka? al tiu muziko mi repis la tekston de Alpenrap. Kelkaj gastoj unue demandis sin, ?u estis kanto de Falco (la alia grava muzikisto el A?strujo, krom la grupo EAV).

La 21an de novembro, la tria kantistino prezentis tri preparitajn kantojn. Mi iomete kunkantis, kio tre pla?is al mi, ?ar komuna kantado estas malfacila kaj pli interesa. Mia persona momento de brileco alvenis, kiam mi kantis “Smijem se” de Jinx al melodio, kiu estis sufi?e simila al la origina kanto. Cetere tiam la kantistino transprenis sentekstan akompanan kantadon en la refreno. Estis la unua fojo, ke mi kantis en la kroata sursceneje! Post la vespero, kelkaj el la muzikistoj demandis min pri mia muzika malanta?o kaj denove diris, ke ili ege ?ojas pri mia partopreno.

La 19an de decembro, mi estis kunportinta kelkajn tekstojn de Jovanotti. Tuj anta?e, mi estis hejme provrepinta diversajn tekstojn de la albumo Capo Horn, sed nenio vere bone funkciis. Tial mi kunprenis du tekstojn de la kolekto “Lorenzo Raccolta 1990-95”. Mi prezentis la kanton “Muoviti muoviti”, kiun mi ?iam tre ?atis pro ?ia vigleco. Mi devas konfesi, ke la repadon de la unua strofo mi sufi?e fu?is, sed neniu rimarkis tion. Poste mi simple limigis min al rekantado de la refreno kaj la komenco de la unua strofo (kiu ripeti?as en la originalo ?iel ajn). Tamen la muziko gajnis etoson kaj poste la publiko estis ege entuziasma. La reagoj estis tiom pozitivaj, ke mi evidente estas sur la ?usta pado kaj da?rigu tion en la sekva jaro. La tria kantistino (la? la sinsekvo, en kiu mi ekkonis ilin) denove kantis tre bele kaj bonege harmoniis kun la muzikgrupo. En unu el ?iaj kantoj mi transprenis akompanan kantadon. Aldone mi finfine elprovis la djembon, kiun mi estis a?etinta dum vizito al Berlino, pri kiu mi ankora? ne skribis. Mi estis kunportinta la tamburon jam por la unua fojo de la gruvokulmino, sed tiam tute ne elpakis ?in. Nun mi simple iomete subtenis la ritmon de kelkaj kantoj, precipe kiam la publiko frapis la manojn. Cetere kvara, tute nova, kantistino aperis.

Intertempe mi estas regula partoprenanto de tiu monata evento kaj jam elprovis plurajn novajn kantojn. Mi konas la muzikistojn kaj la estrinon de la trinkejo kaj homoj ?iam ?oje salutas min, kaj mi envenas. Mi ekkonis plurajn belajn virinojn pro mia kantado kaj ili ?atas ?in – kaj tio des pli valoras, ?ar ili mem kapablas kanti. Mi trovis vojon, realigi mian revon pri muzikado en mia propra urbo kadre de mia ?iutaga vivo. Tio estas fortega pa?o al pli bona vivo.

Kiu cetere pensintus, ke mi iam denove rikoltus muzikan sukceson per repado kaj mia kono de la itala? Mi opiniis, ke tiu ?apitro jam estis fermita en mia vivo. ?ajne nenion mi faris por nenio, kaj nenio estas forgesita.

Mi kantis en ses diversaj lingvoj, nome la germana, Esperanto, angla, itala, hispana, kroata. Por la avera?a esperantisto, tio ankora? estas modesta listo, sed mia repertuaro ankora? ne el?erpi?is kaj restas aferoj por fari en la estonteco.