Hodia? anta? ekzakte dek jaroj mi komencis tiun ?i retan taglibron. Nekredeble, kiom rapide la tempo pasis! Mi povus nun longe listigi, kiuj gravaj aferoj okazis en mia vivo (kaj ligi al la enskriboj, se mi tu?is tiujn temojn), sed ?ajnas iom tede al mi, tiom forte kaj intense rerigardi. Nuntempe ?efe min okupas mia nuna vivo. Grandparte da?re validas, kion mi jam skribis dum mia naski?tago: Preska? nenio estas en ordo en mia vivo.
La 8an de majo, mi kutime skribas pri du muzikaj temoj: U2 kaj grava son?puro (el filmo kun tempovoja?o). Amba? mi jam faris anta? monato.
Tamen ekzistas ligo inter la hodiaüa temo kaj Star Trek, e? se ne rekte al la filmo “First Contact”. Jean-Luc Picard iam mem estis asimilita de la Borgoj – sed poste savita kaj rehumigita. Ne longe poste, li vizitas siajn parencojn sur la tero. Post batalo kun lia frato, revenas la memoroj kaj subite la emocioj superas lin.
Star Trek: The Next Generations – Jean-Luc Picard ploras en la epizodo „Family“
Kiam mi spektis tiun scenon kiel junulo a? juna plenkreskulo, ?i ?iam ?ajnis iomete embarasa al mi. La inteligenta kaj kapabla kapitano Picard senhalte ploras!
Hodia?, kun la sperto de multaj jaroj, mi vidas la aferon en tute alia lumo: Mi pensas, ke tio estas unu el la plej fortaj momentoj el la serio, ?ar ?i estas tiom realisma. ?i montras, ke Picard estas homo, kaj ke li bezonas tempon, por digesti la terurajn aferojn, kiujn li spertis. Tute prave diras lia frato, ke tio ankora? okupos lin dum longa tempo kaj ke li devos lerni vivi kun ?i. Mi mem devis longe batali kun mi mem, kiel ?uste pritrakti miajn emociojn, kaj mi opinias, ke bona sinteno al la propraj emocioj estas unu el la plej sanaj kvalitoj de plenkreskula viro.
Tiu ?an?anta percepto estas bonega temo por muzika taglibro. Jam anta?e mi skribis rekte pri muziko por plenkreskuloj. Fakte jam ekde jaroj mi havas la ideon, skribi pri albumoj a? kantoj, kiujn mi ne komprenis a? kapablis estimi kiel junulo, sed kiujn mi intertempe ege ?atas.
En februaro 2012, mi finfine a?etis la albumon “Graceland” de Paul Simon. ?i estas konsiderata klasika?o kaj mejl?tono ne nur en lia verkaro, sed de popmuziko ?enerale. Eble ?uste pro tiu rekono mi longe rezistis, okupi?i pri “Graceland”. Krome la? mia memoro la refreno de la titola kanto estis sufi?e plata. Aliflanke mi ege ek?atis la kanton “You Can Call Me Al“. ?i tu?as la temojn, kiuj nuntempe gravas por mi. Kiom bela diferenco inter la gaja etoso de la muziko kaj la seriozeco de la teksto! Jam pro tiu unu kanto, indis a?eti la tutan diskon. Cetere estas jubilea eldono okaze de la 25-jara datreveno de ?ia origina apero, kiu enhavas kelkajn aldonajn kantojn (fruaj a? alternativaj versioj de albumaj kantoj) kaj la rakonton, kiel ekestis la kanto “Graceland”. La KD-libreto enhavis longan tekston kaj tiom multajn aldonajn informojn pri la esti?o de la muziko, ke mi dum monatoj tute ne tu?is la diskon. Mia kutimo, bone koncentri?i kaj legi ?ion dum la unua a?skultado, denove malhelpis al rapida konsumado. Sed kiam mi finfine legis kaj a?skultis ?ion, mi ege ?uis tion, ?ar mi multe pli bone komprenis la muzikon kaj kapablis aprezi la tutan verkon. Do ?ajne mia aliro estis la ?usta por mi.
La unua kurioza?o por mi estis, ke Paul Simon faris tion, kion mi mem post longa pensado trovis kiel (eblan, teorian) adekvatan stilon por mi mem. E? se la? la enhavo ?i estas alia, unu ekzemplo estas mia kanto “Al la liberec’“. La ideo por tiu kanto venis al mi dum la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) en Helsinko (Finnlando) en 2005, sen ke mi konsciis pri tio, ke ekzakte tiu koncepto jam ekzistis. Li uzas mondmuzikon, sed kantas melodie per tipa “glata” vo?o de blankulo. Li alparolas temojn (kaj problemojn), kiuj ne estas por a? de “la tuta mondo”, sed validaj unue en lia propra vivo kiel meza?a viro en okcidentindustria lando. Anstata? kanti pri harmonio kaj monda paco, liaj tekstoj de estas plenaj je tristeco – kaj samtempe kun melodio kaj muzika akompano, kiuj havas tute kontra?an etoson! Tiel Paul Simon povas malferme esprimi siajn sentojn kaj sian tutan malgajecon, sed la mondo ne malakceptas tion a? forturnas sin, ?ar la muziko invitas al dancado kaj festado. Per la albumo, Paul Simon bonege difinis, kiun rolon blanka artisto povas transpreni, agnoskante la diversecon de la mondo, kaj samtempe tenante sian propran identecon (kaj muzikan devenon), kontribuante ?uste per tio. La albumo estas majstroverko, ?ar ?i funkcias je diversaj niveloj samtempe.
Krom “You Can Call Me Al”, anka? la kanto “Graceland” mem mirinde bone pla?as al mi. La forta parto certe ne estas en la refeno, sed en la gitarludado en la strofoj. ?i donas tre melankolian etoson – ial mi tuj devas pensi pri voja?o dum nokto, kaj fakte almena? pri voja?o temas la kanto (kaj li mencias “perdi amon” en unu strofo).
Kanto, kiun mi ne konis anta?e kaj kiu postlasis fortegan impreson, estas “I Know What I Know”. Stile ?i ege memorigas min pri la kanto “System” de Die Ärzte, mia plej ?atata kanto de ilia albumo “Geräusch“. Eble la teksto ne rekte redonas tion, sed por mi “I Know What I Know” esprimas la ?eneralan rakonton de la tuta albumo. Paul Simon kantas pri blanka viro, kiu havas pli ol 30 jarojn kaj perdis ?iun certecon en sia vivo.
Li ne plu scias, kiu li estas kaj kion fari – perdita viro kun identeco-krizo, kiu konstatas, ke en la mondo ?ajne ne estas loko por homoj kiel li. Kaj ?uste tial tiu kanto tu?as min tiom profunde.
Paul Simon: I Know What I Know