Arkivoj de etikedoj: repo

Paco de la menso

Estas tempo por skribi pri unu el la kantoj, kiujn mi forte ligas al mia studado. Mi dum multaj jaroj havis ?in en la kapo, sed ial ne sukcesis trovi la grupon. Ver?ajne ?ar mi ser?is mal?ustan titolon (“I Got Peace”). Fakte reale temas pri Strike: I Have Peace (On My Mind).

Estis iam en 1997 kiam mi ofte veki?is matene kaj la radio a?skultigis tiun kanton. Tiam mi ankora? tute ne ?atis hiphopon. (Die Fantastischen Vier ne estas rekta escepto – ili pli similis al germanlingva popmuziko por mi. La sama validas por Fettes Brot.) Tiun kanton pri paco mi tamen ek?atis. Estis tiu pianoludado (tamen prenita, kiel mi eltrovis nur anta? nelonge, de Level 42: Leaving Me Now), la agrabla, kantita refreno kaj tiu harmoniosento, kiun ka?zas la temo kaj la melodieco.

Estis ?uste tiuj elementoj, pro kiuj mi jarojn poste ek?atis Freundeskreis kaj Jovanotti. Sed e? se tio nur estis du jarojn poste, rerigardante tio ?ajnas al mi kiel du diversaj vivoj. Imprese, kian evoluon oni povas trairi en malmultaj jaroj – anka? muzike.