Arkivoj de etikedoj: radio rivendell

Mi ne a?dacas diri ?in

?iuj bonaj aferoj estas tri. Mi jam menciis du belajn muzika?ojn, kiujn mi ekkonis tra Radio Rivendell. Nun venis la vico por la tria.

Essence: Evening Falls estas tre trankvila, meditema peco. Mi povas bonege imagi ?in kiel son?puron por fantazia ludo a? por filmo. Pli mi ne skribu – tiun muzikon oni simple ?uu.

Celestial Aeon Project (Essence): Evening Falls

La blanka kaj dol?a cigno

Post mia unua malkovro ?e Radio Rivendell, mi ofte a?skultis tiun radion kaj trovis pliajn kantojn, kiuj aparte pla?is al mi.

“Ninqueldan” de Jessica Rae Butler estas en la elfa lingvo – same kiel Aníron de Enya! Mi e? trovis pa?on kun senpaga MP3-dosiero.

Fakte la kantado ne nur memorigas min pri muziko el fantaziaj filmoj kaj komputilaj ludoj, sed anka? io tute alia. Temas pri muzika?o el la renesenca tempo:

Il bianco e dolce cigno

Alian sed similan surbendigon mi havas de la ?oro Venestra Musica el Nordwalde. ?i trovi?as sur kompilo, kiu enhavas anka? du kantojn de Anastasis, la junula paro?a ?oro en kiu mi kantis.

Tempo, kio estas tempo?

Diman?e, kune kun amikoj mi kunmetis meblojn en mia nova lo?ejo. Ni komencis matene kaj finis malfrue vespere! Unu amiko rekomendis kiel muzikon por la malanta?o interretan radion kun la nomo Radio Rivendell. ?in mi tute ne konis anta?e. 24 horojn tage ?i a?skultigas muzikon el komputilaj ludoj, pli precize fantaziaj ludoj, a? muzikon por rolludado a? en tiu stilo. ?enerale mi tre ?atas tion!

Dum la horoj da laborado, mi a?skultis multan bonan muzikon. Unu kanto aparte kaptis mian atenton. Tra la informoj en la aktuala a?dofluo eblis facile ekscii la artisto- kaj kantonomon kaj tra la TTT-ejo, kiu konservas la ludoliston de la pasintaj horoj, mi poste tuj trovis la artistan pa?on kun la muziko.

Solstheim: Dance Of The Night Faries

La muzika?o pensigas min pri la son?puro de la dua parto de la Nordlanda trilogio. ?i e? pli pri pensigas min pri unu certa peco de muziko el Catania, kiun mi el?utis anta? multaj jaroj de mp3.com, kiam tiu TTT-ejo ankora? estis funkcianta kiel portalo por malkovri artistojn.