Arkivoj de etikedoj: publika kantaro

Mi ne povas atendi, ke la semajnfino komenci?as

La publika kantaro estas pli populara, ol mi pensis. Pluraj homoj montris grandan intereson dum la 51a Internacia Seminario en Würzburg. Tio memorigis min finfine denove prilabori la publikan version, tiel ke malpli da kantoj estas nur en mia privata versio.

Inter la 30a kaj 31a de decembro, ĉirkaŭ je la 5a matene, kelkaj homoj ekludis Esperanto-muzikon. Mallonge poste Stephan Schneider aliĝis al la rondo kaj komencis ludi kantojn de “Die Ärzte“. Mi kunkantis la tekstojn. Ĉar mi sidis antaŭ komputilo kun interreto, mi montris la kantotekstojn al la aliaj, kiuj tiel povis kunkanti. Iam mi transprenis la gitarludadon, sed iu petis kanton, kies akordojn mi ne konis parkere.

Juna Nederlandano diris: “La akordoj haveblas ie en la interreto! Ĉu vi konas la publikan kantaron?
Mi respondis: “Jes, mi verkis ĝin!
Denove realiĝis ero el la listo de scenoj, kiujn mi unufoje en la vivo volas sperti! (Pasintaj scenoj estis:
1. interesa virino alparolas vin dum festo, ĉar vi sidas tie tute sole.
2. Nekonata belulino alparolas vin pro via kantado antaŭ kelkaj tagoj.)

Kompreneble tiam mi alportis mian kantaron kaj ni daŭrigis la muzikadon ĝis la 6a. La 31an de decembro mi finfine plenumis la promeson, kanti “Hej la nizoj” por Ukrainanino. Renkontinte Ĉeĥinon kaj Slovakinon, mi prezentis i.a. “En kaĉ'” de Team’ dum la silvestra nokto inter la 3a kaj duono kaj la 4a kaj duono. Tiuj kantorondoj iĝis ĉiuj tre agrablaj kaj mi ĝojas, ke mia ideo pri kantaro kun moderna Esperanto-muziko trafas la interesojn de junaj esperantistoj. Estis agrabla surprizo, kiom multaj Negermanoj konas “Die Ärzte”: Dum la IS mi renkontis Nederlandanon, Slovakinon, Francon… krome Ĉeĥo demandis, kiam La Kuracistoj finfine eldonos albumon. Do eĉ sen oficiala koncerto mia grupo estis bone reprezentita.

Male al la pasintaj jaroj (minimume tri), mi havas nenion por kritiki rilate al la silvestra balo. Nu bone, mi estis sendinta longan liston da proponoj al la ĉefa organizanto en januaro kaj poste al la prizorganto de la silvestra balo fine de la jaro. Tamen mi estis tre pozitive impresita, kiom bone oni sekvis miajn rekomendojn. La jarŝanĝiĝo denove havis la etoson, kiun mi konas kaj atendas de la IS – kaj ĝi vere estis deca kulmino de la renkontiĝo!

Fakte parte mi mem transprenis la realigadon, DĴumante inter la 23a kaj duono kaj la 2a kaj du dek minutoj. Mi neniam antaŭe faris tion en mia vivo kaj mi ne alcelas fari tion regule; sed ĉijare mi ne bezonis intense okupiĝi pri alia persono dum la silvestra balo kaj do estis libera por fari tion. Malgraŭ kelkaj teknikaj defioj kaj paneoj, entute ĉio bone funkciis. Mi ĝojis, aŭskultigi “The Final Countdown” de Europe de KD kiel lastan kanton de la malnova kaj “New Year’s Day” de U2 kiel unuan kanton de la nova jaro. Sekvis “Head Over Heels” de “Tears For Fears”. elgrande rimarkis, ke ĝi estas el la filmo “Donnie Darko“, kaj poste diris tion al mi. Tre ĝojigas min, ke iu perceptas tiujn etajn detalojn!

Duncan demandis min pri “B21″ de Darshan”. Ĝi aperas en la filmo Bend it like Beckham, sed ne sur la oficiala sonŝpuro. Ekde kiam mi konas ĝin, ĝi apartenas al mia listo de kantoj uzitaj por freneza festado. Kompreneble ĝi meritas aperi sur la internacia KD, kiun mi intencas fari ekde kvar jaroj por Esperanto-renkontiĝoj. Dum la IS denove pruviĝis, ke eble dek tiaj kantoj taŭgas por kulminigi la etoson kaj inspiri la homojn freneze danci.

Cetere mi DĴumis ankaŭ dum la nokto inter la 29a kaj 30a de decembro kaj inter la 1a kaj 2a de januaro. Kurioze, ke oni origine tute ne intencis fari diskotekon dum tiuj nokto. Mi senprobleme alvenigis dancemulojn. La tezo, ke homoj ne volas diskotekon dum ĉiu nokto, evidente ne ĝustas. Partoprenantoj eĉ alparolis kaj petis min surmeti muzikon – kaj post la noktoj dankis.

Interese, ke la homoj, kun kiuj mi bone rilatas, faris muzikdezirojn, kiuj vere kongruis al la tiama muzikstilo. Bedaŭrinde mi ne povis kontentigi ĉiun unuopan peton. Ekzemple mi ŝoke rimarkis, ke mi ne kunprenis “Sunday Bloody Sunday” de U2. “Blue Monday” de New Order ĉiel ajn ne estas en mia repertuaro. “Pli ol nenio” de Persone resp. Martin kaj la talpoj mi ne kunprenis, sed havas hejme.

Restas menciindaj ankoraŭ kelkaj unikaj okazaĵoj: Dum la nokto inter la 30a kaj 31a de decembro, mi volis iri dormi je la kvara matene. Tamen mi aŭdis laŭtan bruadon, kiam mi eniris la koridoron. “Ho ne!”, mi pensis, “en iu ĉambro okazas privata festo!” Subite mi konsciis pri tio, ke la sonoj venis el mia ĉambro, kaj kiam mi eniris, mi trovis tie la Katalunanojn kaj amikojn inkluzive Till. Tio tuj pozitive ŝanĝis mian mienon, ĉar mi fieris, ke mia ĉambro kaj ĝiaj enloĝantoj servas kiel fonto aŭ magneto de bona etoso!

Dum la silvestra balo post la 23a eksonis la funkokanto “Klar” de Jan Delay. Mi tuj komencis ege sovaĝe danci kaj baldaŭ homoj formis cirklon ĉirkaŭ mi. Tiam kundancis Carsten kaj poste ankoraŭ Tina kaj Petra. Kvarope ni gajnis la maloficialan dancokonkurson, ĉar la homoj estis ege impresitaj (kaj la vizaĝoj de Carsten kaj mi plenŝvitaj).

La diskoteko daŭris ĝis post la 7a matene dum la novjara mateno. Mi kundancis la lastan horon. Tiam DĴ Leo surmetis tre bonan muzikon. Kiam Aneta volis foriri pro laceco, mi baris la vojon, dirante ke ŝi bezonus “I Want To Break Free” de Queen por forlasi la ĉambron. Tio nur estis esta ŝerco, sed tute neatendite, ĝi iris al DĴ Leo kaj tiu vere aŭskultigis la kanton!

Dum la lasta nokto Chiara alparolis min ĉar ŝi serĉis Esperanto-kanton, kiun mi iam aŭskultigis en la diskoteko. La duono de la homoj, kiujn ŝi estis demandinta antaŭe, ne konis la kanton, la alia duono diris: “Demandu Gunnar!”. Ŝi nur sciis, ke estas vira kantisto kaj kapablis zumi la refrenon. Mi tujn rekonis, ke temas pri “Amanda” de Persone. Kaj ĉar mi staris apud KD-aŭskultigilo en la trinkejo kun mia KD-kolekto, mi tuj povis surmeti la kanton. Ŝi ĝojis pri tio, ke mi povis helpi ŝin; mi ĝojis pri tio, ke homoj interesiĝas pri Esperanto-muziko.

Bonajn amikojn ni havis, bonajn amikojn ni perdis

Dum la IS denove montriĝis la utileco de la publika kantaro, por kiu mi investis jam tiom multan tempon kaj energion. La 28an de decembro, post mia prelego pri la tradukado de kantotekstoj kaj la polurado de traduko verkitade timwi, tuta grupo komencis kanti en la ludoĉambro. Tiam tre bonvenis, havi Esperanto-kantaron kun aktualaj kantoj.

Oliver Loose, kun kiu mi muzikis dum la IS 2003/04, rakontis al mi, ke li estas lernanta gitarludadon. Li demandis min pri facile ludeblaj kantoj. Mi montris al li kelkajn kantojn en Esperanto kaj en la germana. Aldone mi menciis kelkajn interesajn TTT-ejojn, inter ili la paĝon de la publika kantaro, kiuj servas kiel bonaj fontoj.

Unu vesperon mi muzikis kun diversaj homoj en la trinkejo. Estis simple gitara rondo, kiel oni konas ĝin de Esperanto-renkontiĝoj. La granda avantaĝo de la publika kantaro konsistis en tio, ke oni tuj havis iun komunan, faman Esperanto-kanton. Dum tio mi i.a. ludis la akordojn de “No woman, no cry” (C G Am F – jes, temas pri tre bazaj gitaraj akordoj, kaj jes, ankaŭ “So lonely” de The Police uzas ilin!) kaj tekste improvizis, iom prenante de la originalo kaj iomete elpensante ĝin dum la kantado. La refreno estis “Jen dum la IS”. Simile mi jam faris dum la KISO 2001, kiam Basim, Sebastian kaj mi muzikis kune en trinkejo en Marburg. Iam mi verku kompletan, bonan tekston laŭ tio melodio, eble version por Esperantujo.

La gefratoj Fantom tre plaĉe muzikis dum la novjara kaj la internacia vespero. Por la lasta ili bezonis akordojn de la IS-himno. Mi volonte donis al ili la du foliojn. Bedaŭrinde poste mi ne plu rericevis ilin, tiel ke mi devis represi ilin hejme. Sed tiel praviĝis mia atentemo, ĉiam havi aktualan PDF-dosieron kaj konservi ĉion, eĉ se foje pluroble.