Arkivoj de etikedoj: paso doble

?u emocioj ne estas malpermesataj?

La hiera?a enskribo ankora? instigis min iomete pli skribi pri Paso Doble kaj reludversioj. Ne nur Blümchen estis sukcesa kun kanto de ili! En la sama jaro, en kiu Jasmin Wagner fami?is, la grupo “Das Modul” reludis alian grandan sukceson de Paso Doble en moda simpla teknovesto:

Das Modul: Computerliebe (1995)

Certe oni povas diskuti, kio aspektas pli strange hodia?: ?u la teknovideo kun la akraj koloroj el la 1990aj jaroj a? la kostumoj de la duopo el la 1980aj jaroj? Por mi tamen la viva prezentado ricevas pli mildan priju?on.

Paso Doble: Computerliebe (vive en 1985)

En la koncerta versio, la originalo estas iomete malla?ta. Tial por bona komparo mi ser?is videon kun la surbendigita versio. Tamen necesas konscii ke la akompanaj bildoj ne estis faritaj por la kanto origine!

Paso Doble: Computerliebe (1985) – kun scenoj el japanstila desegnoserio

Skribante pri japanstilaj desegnoj: Ekzistas interesa paralelo al alia kanto de la sama grupo. Videon de tiu kanto mi trovis unue nur kun similspecaj bildoj. Tial mi enmetas ?in ?i tie:

Paso Doble: Herz an Herz (1985) – kun scenoj el japanstila komputila ludo

La kantistino de Paso Doble pensigas min pri aliaj kantistinoj el la sama tempo, ekzemple tiuj, kiuj jarojn poste da?rigis sian karieron en sukcesaj grupoj kun elektronika popmuziko, ekzemple 2raumwohnung. Sed anka? Klee sonas simile, kvankam la kantistino estas pli juna.

Cetere la viro el la duopo Paso Doble interalie verkis la tekston por “Kleiner Satellit” (1995) – alia granda sukceso de Blümchen. Kaj li kunlaboris kun Peter Schilling, alia artisto de la nova Germana ondo (“Neue Deutsche Welle”, NDW) por kelkaj albumoj de li. La sinteziloj je la fino de “Computerliebe” tre memorigas min pri la fina parto de lia granda sukceso “Völlig losgelöst (Major Tom)”.

Por informi?i pri artistoj el tiu (relative mallonga) periodo, mi forte rekomendas la TTT-ejon www.ichwillspass.de. Tie facile legeblas, kiu kie aktivis poste. Kelkaj biografioj estas tre impresaj muzike.

Koro al koro: ?u vi a?das min?

Hiera? mi estis ?e du naski?tagaj festoj. La unua estis por 35a, la dua por 25a naski?datreveno. La programo estis tre diversa: ?e la unua ni vizitis kinejon por spekti la filmon “Clerks”, kiun la invitinto mem elektis. Poste ni iris al gastejo por agrable vesperman?i. ?e la dua homoj venis en kostumoj (nuntempe estas karnevalo!) kaj ?io okazis en la lo?komunumo kiel dum pasintaj jaroj.

Mi estis kunportinta durdiskon kun kopio de mia ciferecigita muzikokolekto. Anta? kelkaj jaroj, D? Arafat kaj mi parolis pri la ideo, kolekti muzikon el la 1990aj jaroj, ?ar atendeble balda? okazus festoj kun muziko nur el tiu jardeko, same kiel tio ekzistis jam por la 1970aj (en la 1990aj jaroj) kaj la 1980aj (en la 2000aj jaroj). Nun estis veninta la tempo por elprovi tiun projekton. Por multaj el la ?eestintoj, la 1990aj jaroj estis tio, kio la 1980aj jaroj estis por mi: La muzika jardeko, kiu formis la guston kaj la memoron. Sed en la 1990aj jaroj, malgra? ?iuj muzikaj abismoj, anka? aperis la muziko de mia generacio.

D? Arafat volonte helpis al mi kompletigi la muzikan kolekton por la festo kaj anka? la gastigantino, pro kio mi estis tre dankema. Anta?e mi estis sufi?e nervoza ?u tio koncepto povas funkcii, sed poste ?io elturni?is bone. Mi distingis krude inter la jenaj stiloj: Rok- kaj popmuziko (mirinde malmulta), peza muziko, hiphopo (rimarkinde akceptita dum la festo), elektronika muziko (unuflanke forta tekno, aliflanke le?era danceja muziko), knabogrupoj (kaj knabinogrupoj). Precipe la le?era diskoteka muziko el tiu epoko estas hontinda, sed la homoj ?atis a?skulti tion kun ironio kaj pro nostalgio. Estas harstarige, kiom bonkvalitan impreson faras la muziko de knabogrupoj el hodia?a vidpunkto: Tion kreas la fakto, ke intertempe ekzistas multegaj popsteluloj, kies vo?ojn oni korektas per muzikaj programoj (kaj ties rezultoj estas facile senteblaj pro la artefarita sono).

Unu ekzemplo por embarasa elektronika muziko el la 1990aj jaroj estas Blümchen (bur?e: Jasmin Wagner). Mi memoras, ke mi dancis al ?ia kanto “Kleiner Satellit” dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) 1996 en Güntersberge. Dum la hiera?a festo mi surmetis tion, sed pli frue “Herz an Herz”:

Blümchen: Herz an Herz (1995)

Tuj poste mi surmetis brilan reludversion, kiun mi estis trovinta anta? pli ol kvin jaroj. La homoj ne konis ?in, sed ege ridis:

Die Schröders: Herz an Herz – Herzschlag Remake (1996)

Sed la origina versio tute ne estas el tiu jardeko. Kiel ofte, la originalo venas el la 1980aj jaroj:

Paso Doble: Herz an Herz (1985)